Katastrofe, sed… ĉu gravas?

Post la hontinda periodo, dum kiu la revuo Esperanto ege malfruadis, ĝia ĉi-jara aprila numero aperis ĝustatempe, per kio la nova redakcia paro el Moskvo tuj rikoltis pluspoentojn ĉe la legantoj sed samtempe grandajn atendojn, pri kies plenumo eblos juĝi nur iam poste. La sama numero tamen dokumentis ankaŭ la plej negativan sciigon, kiu lastatempe venis de UEA, nome la kolapso de ĝia membraro per la ŝoka kvanto de 1146 individuaj membroj en unu jaro. Se UEA ne havus preskaŭ mil dumvivajn kaj honorajn membrojn, kun tia ritmo nenio plu restus el ĝi post kvar jaroj.

La plej mirinda afero ĉirkaŭ ĉio ĉi estas, ke la falego apenaŭ vekis diskuton en UEA, kvankam ĝi estus povinta profiti de la longperspektiva analizo de Lu Wunsch-Rolshoven en la aprila numero de nia revuo, eĉ se ni malakceptas lian tezon pri la neevitebleco de la daŭra membrofalo. Pasintjare temis pri kraŝo, kiu en iu alia movado katalizus ŝtormon kaj postulojn ŝanĝi la gvidantaron. La estraro de UEA kvitancis la aferon per ŝultrolevo, menciante kiel la kaŭzojn de la malkresko nur la malgrandan UK (1253 aliĝoj kompare kun 2698 en 2015) kaj malpli da membrigoj per Fondaĵo Canuto. Al tiu dua faktoro ŝuldiĝas falo de 364, ĉar tiom ŝrumpis la nombro de tiuj, kies kotizon la fondaĵo donacas. Ni do povas kalkuli, ke la nombro de tiuj, kiuj mem pagis, malkreskis per 782. Tion ne klarigas nur la malpli granda UK, ĉar en la jaro de la granda UK en Lillo en 2015 la membraro kreskis nur per 474 kompare kun 2014, kiam la UK en Bonaero altiris nur 706 aliĝintojn. En la jaro de Bonaero UEA havis 5025 individuajn membrojn. Oni do supozus, ke devis esti facile atingi almenaŭ tiom ankaŭ pasintjare, kiam al Nitro aliĝis preskaŭ duoble tiom da homoj. La membraro en 2016 tamen restis 662 sub tiu en 2014. Ankaŭ sen konsideri la Canuto-anojn la falo estis granda, ĉ. 300.

Enigma cetere estas la situacio pri tiu Fondaĵo Canuto. Komence de la klarigoj pri la statistiko oni legas en la revuo pri “la daŭra transiro al nova politiko rilate al Fondaĵo Canuto” kiel faktoro de la malkresko, sed fine de la sama alineo oni ŝajnas komprenigi, ke la fondaĵo ne havis sufiĉe da rimedoj por same multaj membrigoj kiel antaŭe. Tiel malkoheraj klarigoj verŝajne vekas demandojn almenaŭ ĉe tiuj nepagipovaj aktivuloj, kiuj ial estis flankenmetitaj pasintjare.

Evidente la veraj kaŭzoj de la membrara kolapso estas aliaj ol tiuj, kiujn oni oficiale prezentas, sed almenaŭ la komitato de UEA devus interesiĝi pri ili. Certe ni vivas en periodo, en kiu la objektivaj kondiĉoj por la membrovarbado estas malfavoraj. La socia prestiĝo de Esperanto estas malpli alta ol en la pasinteco, kiam multis sciencistoj, politikistoj kaj aliaj sociaj-kulturaj agantoj, kiuj eĉ mem estis esperantistoj kaj ne nur laŭmende diris ion belan pri ĝi. Malplimultiĝis la nombro de tiuj, kiuj rilatas al Esperanto serioze kaj ne nur por momenta amuzo. La vivuado pro la amasa lernado per Duolingo ŝajnas memtrompo, ĉar alie ankaŭ la en si mem laŭdinda telefona aplikaĵo Amikumu devus havi multe pli da uzantoj, sed ĝi apenaŭ atingis la nombron de UEA-membroj.

Malpli favoraj objektivaj kondiĉoj tamen ronĝas la statistikon de UEA iom post iom kaj ne subite kiel pasintjare. Dum longa tempo 6000 estis la magia limo, super kiu ŝvebis la membronombro de UEA, sed en tiu ĉi jarmilo oni estis feliĉaj, se ĝi restis super 5000. Ke pasintjare oni subite proksimiĝis al 4000, ne povos ne esti temo en la debatoj de la komitato en Seulo. Se tie kunsidus la supera organo de normala firmao, ĝi eksigus la plenuman organon, sub kiu oni venis al tiel katastrofa rezulto. Eĉ pli: en la normala mondo la plenuma organo mem demisius.

Komitatano Z

Ĉi tiu komentario aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/06/kz-16

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Katastrofe, sed… ĉu gravas?

  1. dennis keefe diras:

    Eble unu el la plej bonaj motoroj por antaŭenigi la esperantajn movadojn ĝenerale, kaj la Asocion UEA konkrete, estas la pikaj artikoloj de Komitatano-Z. Jen antaŭ niaj okuloj estas grava nova skribaĵo de Z, kiu devas helpi instigi al ĉiuj seriozaj Esperantistoj kaj UEA-anoj al pli profundaj analizoj. Espereble aliaj pensemaj Esperantistoj reagos al ĉi tiu artikolo, skribante siajn opiniojn pri kial UEA danĝere stagnas.

    Mia perspektivo pri la membro-falo estas, ke antaŭ ĉio valorus studi la membro-sistemojn de aliaj internaciaj organizoj. Ne validas la argumento, ke UEA, pro Esperanto, estas tute aparta, nekomparebla organizo. Aliaj internaciaj asocioj havas estrarojn, enspezojn kaj elspezojn, budĝetojn, membrojn, membro-kotizojn, konferencojn, kongresojn, revuojn. Tiuj asocioj kreskas, malkreskas, stagnas, estraras kaj centro-oficejas. Ili varbas, komunikas, merkatikumas kaj publik-rilatumas.

    Almenaŭ UNU membro de la Estraro de UEA devus havi sufiĉe profundajn sciojn pri tiuj partoj de ALIAJ asocioj. Plie, devas ekzisti sistemo por lerni pri kaj instrui pri tiaj eksteraj sistemoj (Pensu pri varianto – antaŭ ĉio rete disponebla – de AMO kaj Stefan MacGill). Iu UEA renesanco povas ekflori, sed nur se ĝi permesas al la eksterlandaj ideo-ŝipoj alveni en la haveno de Roterdamo. Intertempe, ke la pikado de Komitatano Z daŭrigu.

  2. Valdas Banaitis diras:

    La kauzo estas la sakstrato de neadekvata instruado, kiun Zamenhof TUTE ne intencis por Esperanto, kies strukturon li konscciis TUTE fremda por la parolantoj de lingvoj, en kiuj estis eldonita La Unua Libro. Li tamen ne sciis kiel ghin klarigi kaj nur demonstris, ghis kia grado estas simpligi la tradician (sed ne adekvatan) lernejan gramatikon. Per tio li igis la lernontojn ech ne rimarki la diferencon inter la konstruo de Esperanto kaj sia propra lingvo. Kaj oni daure irigas E-automobilon ne per motoro, sed per aljungita gramatika chevalo. Stefan MacGill en 2005 nomis tion frenezo. Zlatko Tishljar en 2012 statistikis larezultivon de tia instruDado en la jubilea konfeso “Mia sagho post 50 jaroj de instruado de Esperanto”. Kaj li konkludis kiel chevalo Boxer el “Animala Farmo” de George Orwell…

  3. Eble la plej simpla klarigo pri la malkresko de la UEA-membraro estas, ke en 1908 fondiĝis asocio, “kies celo estas la plifaciligo de la ĉiuspecaj rilatoj inter diverslingvanoj kaj la kreo de fortika ligilo de solidareco inter ĝiaj anoj”. “La sola lingvo oficiala de la UEA estas la lingvo Esperanto”.

    La internaciajn rilatojn hodiaŭ faciligas la interreto, la sento de solidareco kreiĝas en la komunumo per si mem, per la komuna idearo – do la origina senco de la asocio estas plenumita jam sen plua bezono de asocio. Tial homoj nuntempe malpli membriĝas aŭ restas membroj. Simple la mondo ŝanĝiĝas, do novaj aferoj kaj organizaĵoj venas kaj malnovaj malpli uziĝas kaj iom post iom malaperas. Se ili ne ŝanĝiĝas iom radikale – sed tio ne tro videblas ĉe UEA, kvankam estas kelkaj signetoj.

    UEA fariĝis grandparte kreanto de servoj kaj produktoj – kaj por tio necesas, kiel ĉe ĉiu entrepreno, sekvi la dezirojn de la merkato. La nombro de membroj por tio helpas, sed ne estas esenca.

  4. dennis keefe diras:

    Eble unu el la plej bonaj motoroj por antaŭenigi la esperantajn movadojn ĝenerale, kaj la Asocion UEA konkrete, estas la pikaj artikoloj de Komitatano-Z. Jen antaŭ niaj okuloj estas grava nova skribaĵo de Z, kiu devas helpi instigi al ĉiuj seriozaj Esperantistoj kaj UEA-anoj al pli profundaj analizoj. Espereble aliaj pensemaj Esperantistoj reagos al ĉi tiu artikolo, skribante siajn opiniojn pri kial UEA danĝere stagnas.

    Unu el miaj perspektivoj pri la membro-falo estas, ke antaŭ ĉio valorus studi la membro-sistemojn de aliaj internaciaj organizoj. Ne validas la argumento, ke UEA, pro Esperanto, estas tute aparta, nekomparebla organizo. Aliaj internaciaj asocioj havas estrarojn, enspezojn kaj elspezojn, buĝetojn, membrojn, membro-kotizojn, konferencojn, kongresojn, revuojn. Tiuj asocioj kreskas, malkreskas, stagnas, estraras kaj centro-oficejas. Ili varbas, komunikas, merkatikumas kaj publik-rilatumas.

    Almenaŭ UNU membro de la Estraro de UEA devus havi sufiĉe profundajn sciojn pri tiuj partoj de ALIAJ asocioj. Plie, devas ekzisti sistemo por lerni pri kaj instrui pri tiaj eksteraj sistemoj (Pensu pri varianto – antaŭ ĉio rete disponebla – de AMO kaj Stefan MacGill). Iu UEA renesanco povas ekflori, sed nur se nia relative fermita asocio permesas al la eksterlandaj ideo-ŝipoj alveni en la haveno de Roterdamo. Intertempe, ka la pikado de Komitatano Z daŭrigu.

  5. DIETER ROOKE diras:

    Prezidanto de UEA , Mark Fettes en video intervjuo parolis pri 3000 membroj

Respondi