Jubileoj kaj memordatoj en junio 2017

Antoni Grabowski

Antoni Grabowski

6. Antaŭ 40 jaroj mortis Tibor Újlaky-Nagy (1915-1977), hungara militisto kaj inĝeniero pri hidraŭliko; kunlaboranto kaj redakciano de Hungara Vivo ekde ties fondo (1961), aŭtoro de La sporta lingvo en Esperanto (1972), kiu ĝis nun restas la ĉefa terminologia vortaro pri sporto en Esperanto.

11. Antaŭ 160 jaroj naskiĝis Antoni Grabowski (1857-1921), pola kemiisto kaj esperantisto (de 1887), nomita “patro de la Esperanta poezio” pro siaj poeziaj tradukoj kaj nemultaj, sed alte taksataj, originalaj poemoj. Ĉefaj tradukoj: La neĝa blovado (Puŝkin, 1888), La gefratoj (Goeto, 1889), Nova Antologio (1909), Mazepa (Słowacki, 1912), El parnaso de popoloj (1913), Pekoj de infaneco (Prus, 1913), Sinjoro Tadeo (Mickiewicz, 1918).

15. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Lidia Ligęza (1942-), pola filologino kaj esperantistino; aŭtorino de kvar originalaj (Aleo aŭtuna, 1987; Mia eno, 1996; Limerikoj, 1999; Epizodoj, 2012) kaj kelkaj tradukitaj poemaroj, interalie, La Roma triptiko de Johano Paŭlo la Dua (2006) kaj La balo en opero de Julian Tuwim (2013).

19. Antaŭ 120 jaroj naskiĝis Sándor Szathmári (1897-1974), hungara inĝeniero, verkisto kaj esperantisto; aŭtoro de originalaj prozaĵoj en Esperanto, inter kiuj elstaras la utopieca romano Vojaĝo al Kazohinio (1958), pri kiu Kálmán Kalocsay skribis: «La libro estas insida. Formetinte ĝin, vi ne liberiĝos de ĝi; vi sentos, ke ĝi lasis en vi hoketojn de problemoj».

24. Antaŭ 70 jaroj naskiĝis Vinko Oŝlak (1947-), slovena verkisto kaj tradukisto; tradukinto de pluraj verkoj en Esperanton (interalie, de la antologio Sunflanke de Alpoj, 1992), aŭtoro de la Esperantaj libroj La dia patrino parolas en Medjugorje (1986), Jen la sablo el mia klepsidro (1991), Ŝakludantoj (1997), La malbabela jaro (1999), Filozofii subtende (2000), Foje eĉ pensi estas ĝuo (2003).

26. Antaŭ 105 jaroj naskiĝis Albert Goodheir (1912–95), nederlanda instruisto, teologo kaj esperantisto longe loĝinta en Britio; sekretario de la Akademio de Esperanto (1979-82), dum 20 jaroj redaktoro de Esperanto en Skotlando (1975-95). Inter liaj verkoj estas tri originalaj poemaroj; ses nefikciaj libroj originalaj kaj kvar tradukitaj pri temoj religiaj, filozofiaj, kulturaj kaj lingvaj; kaj ok tradukitaj beletraj libroj.

29. Antaŭ 80 jaroj naskiĝis Vytautas Šilas (1937-), litova inĝeniero, sociaganto, historiisto kaj esperantisto; aktivulo de la Sovetunia Junulara Esperanto-Movado (SEJM), redaktoro de Kio, Kie, Kiam (1973-74) kaj Kurte (1976-79), la lasta redaktoro de Litova Stelo (2006-10), kantotradukanto, aŭtoro de kelkaj Esperanto-lerniloj, ĝenerala sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (2008-).

Kompilis Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/06/junio-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi