Unesko-Kuriero, ĉu ankaŭ en Esperanto?

Kuriero de UneskoPost kelkjara paŭzo pro financaj malfacilaĵoj, la fama revuo de Unesko reaperas kadre de interkonsento inter la ĉina registaro kaj la Organizo de UN pri Edukado, Scienco kaj Kulturo. Ekde nun ĝi eldoniĝos kvarfoje jare en la ĉina, angla kaj franca lingvoj, sed Unesko ankaŭ libere permesas alilingvajn eldonojn, se oni trovas por tio la financajn rimedojn.

Laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, pretiĝas eksperimenta eldono de la Kuriero en Esperanto. Same kiel por la alilingvaj eldonoj, la teknika laboro okazos en Ĉinio, sed pri la tradukado kaj redaktado kunlaboros homoj el diversaj landoj. Nun la ĉefa bezono estas tradukistoj kaj provlegantojn kiuj kapablas redoni la tre diverstemajn, klerajn artikolojn en bona kaj flua lingvaĵo. Se vi regas Esperanton je nivelo C1 aŭ pli alte, se vi ŝatas interesan kaj defian traduklaboron, kaj se vi povas regule disponigi vian tempon por tia kunlaboro, bonvolu skribi rekte al la projekto-kunordiganto: trezoro@qq.com.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №684.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi