Internacia Kongresa Universitato kaj Scienca programo en Seulo

UK-102Laŭ rekomendo de la IKU-komisiono, la Estraro de UEA decidis pri la prelegoj de la ĉi-jara sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). El 17 ricevitaj proponoj, kadre de la IKU okazos naŭ prelegoj, el kiuj kvar havos daŭrigajn prelegojn kaj servos ankaŭ kiel kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS): Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (Alcalde), Poliglotoj kaj novaj teorioj pri lingvoakirado (Charters kaj Lee), Pra-kolonia lingvopolitiko en Havajo (Fernández), Instruo de saĝuloj – malproksimorienta lernolibro (Zieba). La aliaj IKU-prelegoj traktos pri tre variaj temoj kiel Sanprizorgado de Orienta Medicino (Chong), Historio kaj evoluo de la kariljona muzikarto (Haazen), La matematiko de primnombroj (Lo Jacomo), Masa spektroskopio por studado de praaj klimataj ŝanĝiĝoj (Raola) kaj Clarence Bicknell, poeto, pionira esperantisto, sciencisto (Tonkin).

Aldone, pliaj 5 prelegoj okazos en la tria sesio de la Scienca Kafejo, kiu jam sukcese okazis en Lillo kaj Nitro, en kiuj la kongresanoj havos la ŝancon kleriĝi pri pliaj temoj, kiel Turismo kaj popolmigrado (Markus), Pilgrimado: religio kaj turismo (Nordenstorm), Ginsengo (Schicke), mapsimboloj kaj vojsignoj (Sibayama) kaj Kial nun modas antagonisto? (Striganova).

La plenaj resumoj estas legeblaj ĉe: http://uea.org/teko/IKU.

Jam la 25an fojon aperos la IKU-Libro: pli ol 100-paĝa broŝuro kun la tekstoj de la IKU-prelegoj kaj resumoj de la Scienca Kafejo. Ĉi jare denove redaktos ĝin la IKU-sekretario, prof. Amri Wandel. Ĝi estos aĉetebla en la Libroservo, ĉe la prelegoj kaj eĉ dum la Movada Foiro, ĉe la IKU-tablo.

Kiel ĉiam, en la IKU-AIS-kursoj estos eblo ekzameniĝi kaj ricevi AIS-atestojn, kiuj estos disdonotaj publike dum la Scienca Forumo, publika prezentaĵo de la scienca agado en Esperantujo, komuna al IKU, AIS kaj Internacia Scienca Asocio Intenacia (ISAE), kiu sukcese okazis jam pasintjare en Nitro. En tiu forumo estos prezentitaj i.a. planoj por novaj juĝproceduro kaj kriterioj de la IKU-Komisiono, kunlaboro inter ISAE kaj AIS, la novaj retejoj de AIS kaj ISAE kaj la speciala studadsesio kiun AIS okazigos en septembro por la Zamenhof-Jaro en Varsovio (http://ais-sanmarino.org/aranĝoj/sus/sus34/).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №683.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi