Pli ol 1000 aliĝintoj al la 102a UK en Seulo

UK-102La nombro de la aliĝintoj al la 102a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos la 22-29an de julio 2017 en Seulo, en aprilo superis milon. La kongresa rubriko de la retejo de UEA  la 8an de majo montris, ke al UK-102 aliĝis jam 1045 personoj el 61 landoj.

Nature, la plej multaj aliĝintoj estas el Koreio – 224 personoj. La kongreslandon sekvas ĝiaj najbaroj Japanio kun 169 aliĝintoj kaj Ĉinio kun 105 aliĝintoj. Kun aldono de 15 aliĝintoj el Tajvano kaj 3 el Hongkongo (UEA registras ilin aparte de Ĉinio) el ĉi tiuj tri landoj aliĝis 516 kongresanoj, t. e. 49,3%, aŭ preskaŭ duono de la tuta kongresanaro.

Vidu la liston de la dek plej aliĝemaj landoj:

224 Koreio
169 Japanio
105 Ĉinio (123 kun Tajvano kaj Hongkongo)
81 Francio
35 Brazilo
35 Germanio
31 Ruslando
25 Pollando
24 Nederlando
22 Usono

Ĉi-jare Koreio duafoje gastigas UKon. Antaŭ 23 jaroj, al la 79a UK (Seulo, 1994) aliĝis sume 1776 personoj. La nombro de ĉi-jaraj aliĝintoj estos malpli granda, tamen la 102a UK estos pli amasa ol la antaŭa azia UK en Hanojo (2012) al kiu aliĝis nur 866 personoj. Ĝi ankaŭ estos pli granda ol la Universalaj Kongresoj en 2013 (Rejkjaviko, 1034 aliĝintoj) kaj en 2014 (Argentino, 706 aliĝintoj). Probable ĝi allogos preskaŭ tiom da kongresanoj kiel Nitro pasintjare, kiam al la 101a UK aliĝis 1253 personoj.

Oni povas aliĝi al la 102a Universala Kongreso en la reta aliĝilo de UEA.

Aleksander Korĵenkov

Represo permesata kun la mencio de la aŭtoro kaj de la fonto:
La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/ker-3/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi