20-jariĝo kaj nova grupo de la Interlingvistikaj Studoj

La grupo 2014-2017 de Interlingvistikaj Studoj kun la grupo 2016-17 de Instruista Trejnado dum la unua tago de la septembra sesio (Poznano, septembro 2016)

La Universitato Adam Mickiewicz (UAM aŭ AMU) en Poznano, unu el la plej prestiĝaj universitatoj en Pollando, varbas denove studentojn por la trijaraj postdiplomaj studoj kadre de la Interlingvistikaj Studoj. La speciala kaj unika formado pri interlingvistiko estis aprobita antaŭ 20 jaroj, kaj la unua grupo komencis siajn studojn en 1998, la sesa grupo finos siajn studojn ĉi-septembre.

La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto de UAM sub la gvido de profesorino Ilona Koutny. Inter la prelegantoj ĉiam estis kaj estas elstaraj esperantologoj, kiel profesoroj Vera Barandovská-Frank, Vilmos Benczik, Duncan Charters, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Nicolau Dols Salas, Sabine Fiedler, Zbigniew Galor, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin kaj John Wells; doktoroj Detlev Blanke, Katalin Kováts, Ulrich Lins kaj Blazio Wacha; la poetino Lidia Ligęza, ekspertoj de sia tereno kiel Michel Duc Goninaz, Tomasz Chmielik, István Ertl, Michael Farris, Aleksander Korĵenkov, Maria Majerczak, Ziko van Dijk kaj Zsófia Kóródy. La festo okazos dum la 4a Interlingvistika Simpozio (21-22.09, vd. la aprilan Ondon).

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado, lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI, kaj ĉiun trian jaron eblas aparte aliĝi al tiu specialiĝo. En la metodika kursaro IS kunlaboras ankaŭ kun Edukado.net.

Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po kvar studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro); intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj rete, ili konsultiĝas rete kun la prelegantoj. La gestudentoj pretigas diplomlaboraĵon kaj post la fina ekzameno ricevos atestilon pri la plenumo de Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaroj 2017/2020 ĝis la 15a de aŭgusto 2017. Pli frua anonco estas bonvena. La unua sesio okazos la 16-22an de septembro 2017. Postuloj: baza diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston antaŭ la komenco de la Studoj komence de la unua sesio.

Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), reduktita 700 PLN (ĉirkaŭ 175 EUR) por B-landoj. Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj danke al Esperantic Studies Foundation.

Por pluaj informoj kaj aliĝilo: http://www.amu.edu.pl/~interl/

Retadresoj: interlin@amu.edu.pl, ikoutny@amu.edu.pl

Prof. dr hab. Ilona Koutny
gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/uam-15

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi