La maja Ondo

La Ondo de EsperantoAntaŭ du semajnoj, la 1an de majo, estis publikigita la maja numero de La Ondo de Esperanto, kiu ĉi-jare aperas kiel bitgazeto. La ĉeftema artikolo kaj kelkaj tekstoj en la movada sekcio Eventoj estas dediĉitaj al la centa datreveno de la morto de Zamenhof, kiu estis diversmaniere celebrita en pluraj lokoj, interalie, en lia naskiĝurbo Bjalistoko kaj en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz.

Post la jubileaj artikoloj en Eventoj estas legeblaj multaj artikoloj pri esperantista aktivado en diversaj landoj, interalie, pri la lanĉo de la telefona aplikaĵo “Amikumu”, pri la inaŭgura sesio de la nova Civita parlamento, pri la 18a Israela Kongreso de Esperanto, pri la 10a Mezorienta Esperanto-Kunveno en Kartvelio, pri la 300a (Tricenta!) monata Esperanto-kurso ĉe la Seula Esperanto-Kulturcentro, pri Lingva Festivalo por lernejanoj en la Ruslanda urbo Kaluga, al kiu estas dediĉita la kovropaĝa foto, kaj aliaj artikoloj.

En la sekcio Tribuno Xavi Alcalde, kadre de sia ciklo “Tradicio kaj moderneco” pritraktas la temon pri la nombro de esperantistoj en la mondo, Johan Derks kontribuas al alia “eterna temo”, nome – la landnoma, kaj Claude Nourmont rakontas pri Kvinpetalo – Esperanto-centro en vilaĝo.

Okaze de la sesdeka naskiĝdatreveno de la Esperanta poeto, tradukisto, komponisto kaj kantisto Nikolaj Lozgaĉev (1957-1998) en la maja Ondo aperis lia kvarpaĝa membiografio en la sekcio Arkivo kaj sespaĝa kolekto de liaj poemoj en la sekcio Kulturo. Krome, en la kultursekcio estas prublikigita la tradicia statistika revuo de Aleksander Korĵenkov pri la Esperanta libroproduktado en la pasinta jaro.

En la sekcio Mozaiko, kiel kutime, estas nova vers-enigmo de Valentin Melnikov kaj Spritaj splitoj kaj preskeraroj de István Ertl.

Pluraj tekstoj kaj tekstofragmentoj (ankaŭ la enhavtabelo) el la maja Ondo estas legeblaj en la demonstra pdf-versio.

La Ondo de Esperanto, eldonata en Kaliningrado (Ruslando) aperas ĉiumonate (krom aŭgusto) kiel bitgazeto laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”. Jarfine la abonantoj ricevos senpagan literaturan suplementon.

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 15 eŭroj por la tuta jaro ĉe landaj perantoj, UEA-konto, kaj per la internacia monpaga sistemo PayPal.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La maja Ondo

  1. AlKo diras:

    Kara samideanino,
    bonvolu retrovi en via retpoŝtejo nian mesaĝon de la 14a de januaro 2017 kun instrukcio pri la elŝutado. Se vi ne retrovos, ni sendos denove (bedaŭrinde, niaj leteroj preskaŭ neniam sukcesas atingi la adresojn ĉe hotmail).

  2. inga johansson diras:

    Kie mi klaku?
    Mi estas abonanto kaj mi scias miajn kodojn sed kie mi trovu la tutan La Ondo de Esperanto.
    Mi trovis ke LOdE estas abonebla, mi trovis la demonstran pdf-version, ktp
    sed kiam mi jam estas abonanto – mi ne trovas la plenan gazeton.

Respondi