Esperanto-kurso en RUDN

Moskvo

La 29an de aprilo sukcese finiĝis 16-hora kurso de Esperanto en Rusia universitato de amikeco inter la popoloj (RUDN) en Moskvo. Kvin lernantoj sukcese plenumis la ekzamenon kaj ricevis oficialajn diplomojn de la universitato. Ĉi tiu kurso donas konojn, kiuj sufiĉas por plua memstara lernado de Esperanto aŭ por daŭrigo kadre de plilongaj kursoj.

Esperanto estas instruata en RUDN ekde aŭtuno 2014, kiam okazis senpaga 10-hora “fulmkurso”. Poste Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova ellaboris kaj sukcese lanĉis tri studprogramojn, kiuj nun sukcese funkcias: Esperanto-kurso por komencantoj (16-hora), Baza kurso de Esperanto (100-hora, por homoj, kiuj havas universitatan diplomon), Elementa kurso de Esperanto (100-hora, por lernejanoj kaj homoj, kiuj ne havas universitatan diplomon). Por aŭtuno 2017 estas planata lanĉo de distanca-koresponda kurso.

Ĉi tiuj kursoj, akceptitaj de la Scienca konsilio de RUDN, estas oficialaj programoj de Centro de aldona profesia klerigado de la filologia fakultato. La kursfinintoj ricevas diplomojn, kiuj nun estas la solaj tiaspecaj altrangaj dokumentoj en Rusio, pruvantaj la konon de Esperanto. Ili estas oficiale agnoskataj en la lando kaj ankaŭ eksterlande.

Dum tri jaroj la diversnivelajn Esperanto-kursojn en RUDN sukcese finis ĉ. 50 lernantoj.

Anna Striganova

Ĝi estas artikolo el la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/moskvo-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Esperanto-kurso en RUDN

  1. dennis keefe diras:

    La starigo de Esperanto-kurso kun 100 horoj estas grava atingo en la instruado de la Internacia Lingvo (Vidu en la supra artikolo). En Esperantujo ni havas relative multajn ĉeestajn kursojn de inter 10 kaj 30 horoj, sed tiom longdaŭra kurso (100 horaj) estas maloftaĵo. Keĉjo havas bonan demandon pri la divido de la kursoj inter tiu por universitatanoj kaj tiu por aliaj lernantoj. Ĉio kion ni lernas, detale, pri la trajtoj kaj enhavo de esperantaj kursoj helpos al ni ĉiuj pli bone instrui rete, distance kaj ĉeeste. Mi esperas, ke tia dialogo pli ofte aperos en nia komunumo. Bonas ankaŭ dialogo pri INSTRUO-SISTEMO, kaj supre videblas, ke la aŭtoroj de la kurso pensis pri tio: enkonduka kurso, posta kurso, distanca kurso. Gratulon!

  2. Keĉjo diras:

    Kial apartigi la kurson por tiuj, kiuj havas universitatan diplomon, de la kurso por tiuj, kiuj malhavas universitatan diplomon? Ĉu ni sen universitataj diplomoj ne povas kompreni tiun altnivelan kurson? Ĉu tiuj geniuloj kun universitataj diplomoj tediĝus pro la malrapideco de kurso por ni stultuloj?

Respondi