Poemoj de Nikolai Lozgaĉev

La hieraŭan omaĝon al Nikolai Lozgaĉev ni daŭrigas per manpleno el liaj poemoj, kiun prefacas la karaterizo de lia poezia arto fare de William Auld.

«Nikolai Lozgaĉev utiligas grandparte tradiciajn versformojn, sed lia atuto estas ligateco al lerta lingva ĵonglado (vi vivas / vivias), plej lerte en poemoj inspiritaj de lingvaj aktualaĵoj kiel Eŭĉanto, Est-etiko de la lingvo, Mal-neo-logismo.

En Piĉeske li parodias la lingvajn ekscesojn de Karolo Piĉ, la maniero kiu memorigas pri iama poemo de Baghy pri neologismemo de Kalocsay. Eble plej impresaj estas liaj palindromaroj (eble ne el vidpunkto pure poezia), en kiuj ĉiu verso estas palindromo trafa kaj ne ĉiam tutsimpla, ekzemple: Al bon’ la mort’ tro malnobla. Ili meritas vastan konatecon. Sed la poemaro estas multe pli ol tio.

Aparte plaĉegas al mi Koloreco: li citas epigrafe el poemo, kiu iam ravis min, de la ukraina poeto Ternavski, en kiu tiu deziras havi propran koloron. Lozgaĉev lerte respondas, ke tion li ne volas (kiel la bruno – ĉe la nomo Adolf), sed:

al mi sufiĉas
nigro sur blanko.

Ho, bele!»

William Auld

KvartetoCURRICULUM VITÆ

Junul’ impetis kun scivol’
al ĉiu nov’. Sur l’ vojo eka
post ĉiu paŝ’ kun sanga bol’
ekkriis monden li: — Heŭreka!

Matura viro fronte al
maljust’ aŭ malamiko staris
kaj antaŭ lukt’ por l’ ideal’:
— Mi iras kontraŭ vin, — deklaris.

Oldul’, konscia pri la viv’
honesta, pacon finakiris
kaj sume pri la efektiv’:
— Exegi monumentum, — diris.

* * *

Vi forestas,
vi fore estas, mia milda.
Retro,
espero restas,
vi majestas
post pli ol milo da
kilometroj longa
mia pens’.

Mi penas,
mi penas vin imagi,
vidas svagi
vid-al-vide,
kor-ĉe-kore,
soifas vin avide,
senpudore.
Vin, kies manko
jam ne tolereblas.

En la anim’ tenebra
suno eta —
la adiaŭa kis’ —
prilumas miajn revojn.

PRIMAVERO

prima verdo
prima verŝo
prima vermo
prima vervo
prima vergo
prima verbo
prima verso
prima verko
prima vero

MAL-NEO-LOGISMO

Ĉu estas despoto,
kiu ne kredus sian bonecon?
Sed lia bono
estas mala.

Ĉu estas hipokrito,
kiu ne kredus sian dignon?
Sed lia digno
estas mala.

Ĉu estas enviulo,
kiu ne kredus sian amon?
Sed lia amo
estas mala.

Ĉu estas ekzekutisto,
kiu ne kredus sian utilon?
Sed lia utilo
estas mala.

Do, benu nin, Majstro,
por lukto
ne kontraŭ mal,
sed kontraŭ la mal-emo.

BAL-ADO

Iam en sonĝo aŭ real’
ĉeestis mi en flora bal’,
mi flirtis kun floranta in’ al flor’ de floro.

Ŝi flustris — Ne forgesu min…
Pasi-anhelis ŝia sin’…
De tiam fikse tenas ŝin mia memoro.

Kapklinis ni al ĉiu par’,
ni dancis en la flora mar’.
Vaglume fluoreskis perloj de lampiroj.

La kapojn turnis flarumin’,
abelojn logis suĉumin’,
neplukumin’ incitis pimpajn kavalirojn.

Ne longas flora vivodaŭr’:
ni plukas multajn sen bedaŭr’,
eĉ neplukitaj velkas fine de l’ sezono.

Post la petal-defal’ al ni
amar’ postrestas de opi’,
sed ankaŭ semoj de l’ esper’ al novbutono.

Mi flugis kvazaŭ papili’,
ĉe multaj restis sub foli’,
tra multajn provojn pelis min la viv-destino.

Admiruminoj ligis min,
netuŝuminoj pikis min,
sed plu sopiras mi pri l’ neforgesumino.

SUKUMBO

ĵulo post ĵulo
varmo, radioj
suno — junulo
filo de dioj

blovo post blovo
folioj kaj rubo
perdo, retrovo
vento la bubo

nubo post nubo
grego enua
ŝancelo kaj dubo
pluvero unua

guto post guto
all puto del tero
muto, balbuto
humida aero

ombro post ombro
nokto kaduka
premo kaj sombro
luno eŭnuka

KOLORECO

“mi volus havi
tian mian
koloron…“

Mikaelo Ternavski,
(Koloro)

Mi ne volus havi
tian mian
koloron,
kiu dum elparolo
de mia nomo
aperus tiel nature
kiel la bruno –
ĉe la nomo Adolf,
kiel la ruĝo –
ĉe la nomo Ivan,
kiel la verdo –
ĉe la nomo Ludoviko…
… mi ne volus
havi
tian mian
koloron.

al mi sufiĉus
nigro sur blanko

* * *

La temploj, de la tempo mezuriloj,
truantaj per la krucoj la ĉielon,
montrantaj senespere foran celon,
fieraj kapoj de la kampaniloj…

Mi vagas tra la urbo, sed maltrova
sencele gapas al la stumpaj domoj…
Sen la eterno ankaŭ vivas homoj,
sen la ekzekutita mond’ malnova…

Nuntempon ree freŝa vent’ sieĝas, —
post kia ajn renverso aŭ perturbo
al siaj rondoj la reven’ laŭleĝas.

Aŭrore post la tempo-aksa kurbo
mi vidas vian gloron, kaj mi preĝas
je vi, senkapigita mia urbo.

La supraj poemoj aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/lozgachev-poemoj

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Esperanto-Kulturo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.