Nikolai Lozgaĉev naskiĝis antaŭ 65 jaroj

Lozgaĉev

Antaŭ 65 jaroj, la 16an de majo 1957 naskiĝis Nikoláj Víktoroviĉ Lozgaĉjóv (Николай Викторович Лозгачёв, 1957-98), konata en Esperanto kiel Nikolai Lozgaĉev, la unua kaj sola prezidanto de Esperanto-Rondo Kulturo (1984-92) kaj de Ruslanda Esperanto-Asocio (1992-94), redakciano kaj fine redaktoro de la almanako Sezonoj, kunkompilinto de Rusa Antologio (2003), aŭtoro kaj tradukinto de pluraj poemoj kaj kantoj, kiuj aperis en lia poemaro La Tago del Eterno (1987), en La birdo Gamajun de Vysockij (1989) kaj en Kvarteto (1996), komponisto kaj plenumanto de originalaj kaj tradukitaj kantoj en Esperanto, recenzanto kaj esperantologo. Okaze de lia 65-jariĝo ni publikigas ĉi-sube liajn aŭtobiografiajn notojn, verkitajn en 1992, ses jarojn antaŭ la morto.

Aŭtobiografiaj skizoj

Mi naskiĝis la 16an de majo 1957 en “klasika” laborista-kamparana familio. La plej malproksima praulo, kiun mi konas, estas la praavo laŭ la patro. Li estis konstruisto de riverpontoj kaj li trairis la tutan Ruslandon de Niĵnij Novgorod, apud kiu naskiĝis mia avino, ĝis Ĥabarovsk, kie li mortis. Lian junan filinon post la intercivitana milito alveturigis al Permo soldato de la unua mondmilito, kiu iĝis mia avo. Li devenis el la urbeto Usolje en la supra fluo de la rivero Kama, sed li ekloĝis en la gubernia centro, okupiĝante pri kapvestoj individue, poste – kooperative, kaj transdoninte la profesion al mia patro. Nian duetaĝan brikan domon, en kiu antaŭ la revolucio estis juvel-magazeno, kaj poste restoracio, li kun aliaj enloĝontoj rekonstruis por privataj apartamentoj. Li havis ankaŭ alian familion, sed li ne restis tie longe. En la 1930aj jaroj li estis kelkatempe en prizono, pri kio en la familio oni neniam parolis. Li mortis kvar jarojn antaŭ mia naskiĝo sub radoj de trajno ĉe strangaj cirkonstancoj. Mi ne povis lin koni, sed laŭ la multaj fotoj mi formis imagon pri li kiel tuteca, digna rusa homo de meza klaso.

La avo laŭ la patrino estis mezhava kamparano. Laŭ ŝiaj rememoroj li estis estimata de la vilaĝanoj, bonanima, kaj li ludis harmonikon. Li posedis forĝejon kaj abelujon. Kiam komenciĝis la kolektivigado, li estis elektita la unua kolĥozestro, sed baldaŭ li estis elproprietigita en la nova kampanjo. Li mortis pro sunbato en kampo dum plugado. La multnombraj gefiloj po iom transloĝiĝis al la regiona centro.

Mia patrino lernis la unuan jaron en pedagogia lernejo, kiam ŝi ekmalsanis je gripo, post kio ŝi perdis la aŭdkapablon. Ŝi ekloĝis ĉe la frato en Permo kaj ricevis kudristan profesion. Mia patro de la naskiĝo malbone aŭdas kaj nekorekte parolas. Li restis absolute analfabeta, lerninte nur iom kalkuli. Tiel mi devis lerni krom la normalan rusan, ankaŭ la misan lingvon de l’ patro kaj la lingvon de gestoj.

Pri mia edukado plejparte okupiĝis la avino, la patrino de la patro. Mi ĉiam rememoras ŝin kun dankosento. Kvankam ŝi lernis skribi kaj legi jam en matura aĝo, dum la senanalfabetiga kampanjo, ŝi posedis korektan urban lingvaĵon kaj ian denaturan inteligentecon. Ŝi mem ne sen kontento notis, ke la najbaroj nomas ŝin kun la patronomo, malkiel la ceterajn. Iam ŝi estis tradicie ortodoksa kristanino, sed poste, evidente sub la influo de la plej aĝa filo komunisto (kiu cetere estis kristane neprofitema) ŝi ŝanĝis Kriston je Lenin, nomante lin “la tera dio”. Sed la alia avino ĝis la fino restis profunde religia, dank’ al kio mi estas baptita kaj ricevinta la nomon de Sankta Nikolao. Kun honto kaj rideto mi rememoras miajn naivajn provojn pruvi al ŝi malsciencecon de ŝia kredo.

Mia infanaĝo finiĝis kun la morto de la patra patrino en 1972, kiam mi eniris en la aviad-teknikumon, kie mi ricevis la specialecon pri aviad-aparatoj. Tiuj kvar jaroj donis al mi multon: la verajn amikojn, kiujn mi kontaktas ĝin nun, la unuan adoleskan amon, interesajn vojaĝojn al Moskvo, Krimeo, Estonio, marŝojn tra la urala naturo, laboron en kolĥozoj, amatorajn okupojn pri teatro, muziko. Tiam mi ekŝatis Vysockij kaj komencis kanti liajn kantojn al amikoj. Kaj per Vysockij mi venis pli poste al poezio.

Poste mi iris por du jaroj al armeo, servante en la pilotlernejo de la ukrainia urbo Ĉernigov. La servo estis tolerebla, ja aviacion oni nomas “la inteligencio de la armeo”. Tamen mi tre sopiris pri la libereco kaj ne povis adaptiĝi al la armea ordo. Post la armea servo mi eklaboris en la perma avimotora uzino kaj samtempe ekstudis por ses jaroj en la vespera politekniko, tute inercie, ne supozante miajn verajn inklinojn.

Tiam, somere 1978, mi konatiĝis kun la ludo goo, kiu tre allogis min. Eble pro tio, ke mi neniam ludis ŝakon, kaj goo donis al mi memcertecon kaj egalajn ŝancojn, eble pro ekzotikeco. Sed mi ankaŭ sentis ian misian devon porti al la homoj ion nekonatan, sed konindan, pliriĉigi ilin. La saman senton poste elvokis en mi Esperanto, kaj eĉ nun – profesie – min allogis malvaste uzata en nia lando programlingvo MUMPS.

Mi opinias, ke tiu ludo multon donis al mi. Estas malfacile diri, ĉu ĝi influis min, ĉu mia karaktero kongruis kun ĝia spirito; eble tio efikis kune. Ja japanoj nomas ĝin “arto de harmonio” kaj diras, ke ĝi instruas la homon vivi. Ĝi ne toleras ŝakajn aventuristojn kaj postulas animan ekvilibron. Simpleco de ĝiaj reguloj similas al simpleco de Esperanto, sed kombinaĵoj, aperantaj sur la tabulo, mirigas per la varieco. Ĝia spirito tute disas de la mezepoka taktiko de la ŝakoj kun ilia figursimbola konkreteco kaj igas pensi globale, celante dividon de influoj kaj areoj. Supozeble ĝi estas la plej antikva ludo, genie simpla kaj varia, kiel la universo mem.

Tiam mi skribis al la revuo Scienco kaj Vivo, aperiginta kurson de goo, kaj al mi respondis Aleksandr Gonĉarov, kiu laŭ la volo de l’ ĉielo estis esperantisto. Li invitis min al esperantista tendaro en Ŝĉerbinka 1981 ludi goon, kie mi trafis en tute strangan, nekonatan kaj allogan medion, parolantan en nekomprenebla lingvo. Min interesis pure praktika flanko – la ebleco de lingva praktikado kaj ankaŭ la lingvistika fenomeno. Kvankam ankaŭ la etoso de la kunveno allogis min. Tie al mi estis donacita lernolibro kaj krome, laŭ la stranga koincido, tiama prezidanto de la perma Esperanto-klubo Aleksandr Ŝarov eklaboris en mia laborejo. Preskaŭ samtempe mi komencis verki versaĵojn en la rusa, lerni Esperanton kaj okupiĝi pri tradukado, kompreneble – pri mia ŝatata Vysockij. Esperanto konatigis min kun mia edzino, al kiu mi jam post duona jaro kantis el Vysockij en Esperanto, verkis poemojn en la rusa kaj … en Esperanto, kiu poiom iĝis mia ĉefa kreolingvo, kiu rekreis en mia konscio, kaj kiu kreis kaj evoluigis el mi poeton.

Lozgaĉev

En 1984 mi finis la politeknikon kaj forlasis pro Esperanto la uzinon. En la sama jaro okazis evento, kiu grave influis mian Esperantan karieron. Mi estis elektita prezidanto de la Esperantista Rondo Kulturo, fondita antaŭ unu jaro, kaj Aleksander Korĵenkov lanĉis la orientsovetian kulturan almanakon Sezonoj, kiu por kelkaj jaroj fariĝis podio por multaj talentaj sovetiaj literaturistoj kaj sukcesis teni neordinare indan nivelon sur la fono de la mortanta Amikeco kaj la sciencpretenda fiksidea Literatura Skatolo. Por mi ĝi estis ankaŭ lernejo kaj metiejo, kiujn mi trairis ĝis la ĉefredaktora posteno, mortigante ĝin kun la morto de Sovetunio.

Tiuj produktivaj 1980-finaj jaroj estis plenaj da interesaj aranĝoj pri literaturaj, historiaj, interlingvistikaj, esperantologiaj temoj kun multegaj eksteresperantujaj kontaktoj, proksima kunlaboro kun Hungara Vivo kaj Literatura Foiro, renkontoj kun William Auld, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, Vilmos Benczik (kiu lasta loĝis en nia hejmo). Eble kulmina evento estis la kultura programo de uralanoj en Tallinn 1988. Kompreneble tia aktivado kaj kumulo de fortoj ebligis al uralanoj unue en la postmilita Ruslando desube oficiale registri esperantistan societon (UES), kiu laŭmerite transformiĝis ĉi-jare en asocion Ruslandan.

Pri mia ruseco; jes, mi estas klasika kampardevena ruso, kvankam laŭ la sekundaraj trajtoj mi trovas en mi mem malproksiman eĥon de tataroj. Min ĉirkaŭas la arbaraj montetoj (komie: parma), riveroj kun komiaj nomoj: Sylva, Lysjva, Obva, Kolva, Siva, Ĉusovaja ktp. Fiero de Permo estas komiaj lignaj skulptaĵoj je evangeliaj temoj. En mia konscio de perma intelektulo ĉiam miksiĝis nordaj komioj, sudaj tataroj kaj baŝkiroj, kun rusoj, dividintaj ilin per kojno, trabatanta la vojon trans Uralon al Siberio. Ruso ne povas ne esti internaciema, eĉ pli – li estas universema, kaj lia universeco realiĝas en lia ortodoksa kristanismo, kiu subkonscie varmigis mian animon, kiun nun mi komencas konscii (vd. Rande de Eŭropo).

Kio koncernas mian krean laboron – mi preferas la poezian ĝenron. Mi estas introverta kaj inspiriĝas de rememoroj, meditoj, iam – de legitaj verkoj, kaj ofte – de la lingvo mem, jes ja! Min forte influis la rusaj futuristoj, kaj la mondreganto Velimir Ĥlebnikov ĝis nun restas mia ŝatata poeto. Ankaŭ mi provis trovi en Esperanto nerimarkitan: jen kaŝitan sub la pseŭdoafiksoj (Verdaj verdiroj), jen radikligojn (Primavero), jen enstrukturigitan etikecon de la lingvo: por mi ne estas hazardo, ekzemple, ke Zamenhof enkondukis la vortojn bona, bela, ĉasta, justa, amo, vero ktp, signantajn pozitivajn valorojn, sed iliaj antonimoj estas kreataj per la negativa prefikso mal-. Mi celas ankaŭ freŝigi la rimeblecojn de Esperanto, ekzemple, per neegalsilaba rimo (“ĉe l pensa stagn…”), per krampa rimo, ĝis totaleco en la palindromoj (“Amaso sama…”). Iam ĉe legado de Esperantaj poemoj en mia cerbo eksonas melodio, tiam mi prenas gitaron kaj faras muzikan skizon. Mi jam havas kelkajn ciklojn da tiuj.

Se paroli pri muziko, multajn jarojn min allogas ĵazo kun ĝiaj neantaŭvideblaj eblecoj de improvizado, ne maljuniĝanta rokenrolo. El pentristoj en mi lasis fortan helan spuron ekspozicio de Nikolaj kaj Svjatoslav Reriĥ. El verkistoj – Leskov kaj Borges.

Nun estas tempo ne tre gastama al Muzoj. La lando bezonas la ekonomian aktiviĝon. Tial okazis, ke ankaŭ mi ĉi-jare ekgvidis malgrandan entreprenon pri komputado. Mi esperas, ke tiu sperto ne estos superflua.

(1992)

Nikolai Lozgaĉev

Fonto: Lozgaĉev, Nikolai. Sur tranĉrando de ponard’: Poemoj originalaj kaj tradukitaj / Editoris Aleksander Korĵenkov. Jekaterinburg: Sezonoj, 1998, p. 4-7.

Postvortoj

kvarteto

Nikolai kantas je la lanĉo de la poemaro “Kvarteto”, okazinta en aprilo 1996 en la redakcio de Uraljskij Sledopyt en Jekaterinburgo. Apud Nikolai sidas Aleksander Korĵenkov (en la centro) kaj Gafur Gazizi. (Foto: Vladimir Terjoĥin).

Nur 41 jarojn Nikolai havis la 4an de aŭgusto 1998, kiam ĉesis bati lia koro. Li modeste ne menciis en la supra memprezento, verkita ses jarojn antaŭ la morto, ke en 1987 aperis lia originala poemaro La tago del eterno. Post du jaroj sub liaj redakto kaj ĉefa aŭtoreco eldoniĝis La birdo Gamajun de Vladimir Vysockij. En 1996 sekvis Kvarteto, kies eldonon li parte subvenciis.

Kiam en la ekssovetia provinco de Esperantujo komenciĝis restrukturigo, aperis demando pri starigo de la landa esperantista organizo – ĝi fondiĝis kiel Ruslanda Esperanto-Asocio, kaj Nikolai Lozgaĉev iĝis ĝia unua prezidanto kaj agadis tiupostene ĝis la unuiĝo de REU kaj REA en 1994; cetere, ĝuste li iniciatis tiun unuiĝon.

En siaj lastaj vivojaroj li, malgraŭ la duobla patriĝo, plu partoprenis en esperantistaj aranĝoj en Uralo: li prelegis, deklamis, kantis. muzikis kaj aktoris. Li daŭrigis aktivi en La Ondo de Esperanto kaj en la eldonejo Sezonoj, ĝis siaj lastaj tagoj laborante pri Malgrandaj tragedioj de Puŝkin, aperonta ĉe Sezonoj (sed ne aperinta pro fraŭdo de eksterredakcia revizianto, kiu post la morto de Nikolai senpermese donis liajn tradukojn al alia eldonejo) kaj pri Rusa Novelaro, kiu aperis nur kvin jarojn post lia morto. Sed lia plano pri la poezia Rusa Antologio ne povis realiĝi sen li.

Aleksander Korĵenkov

La du supraj tekstoj aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2022/05/lozgachev

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Nikolai Lozgaĉev naskiĝis antaŭ 65 jaroj

  1. Nikolai Lozgachev estis valora intelektulo. Lia frutempa morto estis grava perdo por Esperantio.

  2. Slavik diras:

    » ankaŭ mi ĉi-jare ekgvidis malgrandan entreprenon pri komputado

    Epoko de grandaj esperoj…

Respondi