Kvinpetalo: Esperanto-centro en vilaĝo

Kvinpetalo

Katalin Kováts gvidas sian pedagogian Esperanto-staĝon en la ĝardeno de Kvinpetalo (Foto: Brian Moon)

En centrokcidenta Francio, en agrabla vilaĝo Bouresse, 40 km sud-oriente de Poitiers, funkcias la Esperanta kulturcentro Kvinpetalo. Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Post la forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro plu funkcias per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.

Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de Esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj oni serioze laboras kaj multe lernas, sed ankaŭ ridas! Oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo. Ni klopodas, ke ĝi estu malkrokodilejo!

Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de Franca Esperanta Instituto en ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj – Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke. La bibliotekon prizorgas Philippe Cousson, kiu nun katalogigas la tutan enhavon.

En la lastaj jaroj okazis regule pluraj staĝoj sub gvido de elstaraj fakuloj.

KvinpetaloEkzemple ĉiujare okazas staĝo pri altnivela tradukado sub gvido de vicprezidanto de la Akademio Brian Moon, profesia tradukisto. Ankaŭ ĉiujare okazas staĝo “Promeni tra naturo kaj Vikipedio” kun Alain Favre, konata fungologo kaj botanikisto en Francio (ne nur en Esperantio!). Bernard Lagrange, kiu regule prizorgas la ĝardenon de Kvinpetalo, organizis praktikajn staĝojn pri ekologia ĝardenumado. Tiuj staĝoj plej glate kaj efike okazas kun malgranda nombro de partoprenantoj. Ankaŭ staĝoj por lerni la lingvon kutime okazas en malgrandaj grupoj, kie la gvidanto povas bone prizorgi la lernantojn, kaj akompani ilin en la progresigo. Ansofi Markov gvidis multajn tiajn staĝojn, ĉe la fino estas ekzameno (unua- aŭ duagrada), kiun lastatempe ĉiuj sukcesis.

Tre popularaj estas la pedagogiaj staĝoj, kiujn gvidas Katalin Kováts. Ni devis rifuzi aliĝon de pliaj partoprenantoj en unu el ili. La du lastaj staĝoj (en oktobro 2016 kaj en aprilo 2017) allogis multajn homojn, kiuj planas (aŭ jam faras) nerekte instrui Esperanton en elementaj lernejoj kadre de lernejaj kromaktivaĵoj: ludoj, kantoj, ktp.

En 2014 kaj 2015 pluraj sesioj celis preparojn al la 100a UK en Lille. Por trejnado pri ĉiĉeronado du profesiaj Esperanto-parolantaj ĉiĉeroninoj, Anne Amblès kaj Catherine Kremer, gvidis praktikan kurson por homoj, kiuj planis gvidi ekskursojn dum la UK. La muzika grupo La Kompanoj venis prepari la Nacian Vesperon kaj la kantadon en la stratoj de Lille, je la granda plezuro de la vilaĝanoj, kiuj ĝuis la belajn provludojn en la remizo de Kvinpetalo. Estis siatempe tradicio de muzikaj staĝoj, kiuj ne plu okazis en la ĵusaj jaroj. Regule okazis fine de la staĝo koncerto por ekstera publiko. Elstaris prezento de “Canto General” en la preĝejo de Bouresse, kaj poste la prezento de “Carmen” kie ankaŭ la infanoj de la vilaĝa lernejo estis kunludantoj. Ĉion organizis Franjo Lévêque. Ankaŭ foje venis Kajto, kiu koncertis en la municipa salono.

En tiuj diversaj aktivaĵoj kompreneble la celo estas vivigi Esperanton en la vilaĝo. Ankaŭ prelegojn ni organizas por ekstera publiko. Kaj belan sukceson havis Hori Jasuo kaj Toŝinobu Arai, kiuj turneis tra Francio (dank’ al Espéranto–France) kaj prelegis, sed ĉefe plurfoje intervenis en la klasoj de la loka lernejo. Tio estas tre grava enkonduko al pozitiva sinteno al Esperanto.

Gravas por la kulturcentro la rilatoj kun la diversaj instancoj de la vilaĝo. En la mediateko estas eta fako pri Esperanto. Ni deponas tie etajn kalendarojn, same kiel en la ĝenerala butiko de la vilaĝo, kie ni aĉetas varojn por pretigi la manĝojn en la centro. Ni klopodas proponi varojn, kiuj venas el lokaj produktistoj. Estas longa tradicio de bongustaj manĝoj en la kulturcentro, kun aparta atento al ĉies dietoj.

La venonta staĝo okazos de la 12a ĝis la 16a de junio. Temos pri promenoj tra naturo kaj Vikipedio sub gvido de la eminenta fakulo Alain Favre. Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj: plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn. Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Venu ĝui Esperantan etoson kaj interesan kamparon kun riĉa vario de medioj!

Bonvenon en la kulturcentro Kvinpetalo: http://www.kvinpetalo.org

Claude Nourmont

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/kvinpetalo

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi