Aliĝu al la someraj KER-ekzamenoj

Katalin KovátsLa Ekzamena Komisiono de UEA informas vin ke ekde la 19a de aprilo 2017 eblas aliĝi al la KER-sesio en Seulo. La ĉefa dumkongresa ekzamentago estos vendredo, la 28a de julio. Tiam ekde la 12a horo komenciĝos la skribaj ekzamenoj. Paralele kun ili okazos la laboratoriaj sesioj. La individuaj parolaj ekzamenoj okazos dum la tuta semajno, ekde la 23a de julio, dimanĉo, laŭ apartaj aliĝoj kaj rendevuoj. La 24an, lundon posttagmeze estos informprogramo pri la ekzamenoj.

Por ke ni povu organizi la sesion kaj ĉiuj interesiĝantoj povu trapasi ekzamenon, ni petas vin aliĝi kiel eble plej frue per la reta formularo http://edukado.net/ekzamenoj/ker/sesioj.

Kadre de la Tutmonda Ekzamentago (la 10an de junio kaj la 17an de junio) en 20 lokoj de 15 landoj estos KER-sesioj. Tiuj urboj estas: Arrout-Tuluzo (Francio), Bogoto (Kolombio), Chaumont (Francio), Ĉenduo (Ĉinio), Hago (Nederlando), Gŭandongo (Ĉinio), Kuritibo (Brazilo), La Chaux-de-Fonds (Svislando), Leipzig (Germanio), Londono (Britio), Malmö (Svedio), Managvo (Nikaragvo), Moskvo (Ruslando), Subotica (Serbio), Maceio (Brazilo), Parizo (Francio), San-Francisko (Usono), Saint-Brieuc (Francio), Tokio (Japanio) kaj Zaragoza (Hispanio).

Krom tiuj estos du sesioj en Usono, unu dum la Landa Kongreso kaj la alia dum la somera kursaro NASK, ambaŭ en julio en la urbo Raleigh. Alia landa kongreso, kie okazos KER-ekzameno, estos en Hispanio, en la urbo Teruel. En Herzberg (Germanio) eblos trapasi sesion ankaŭ la 2an de julio.

Informojn pri la KER-ekzamenoj vi povas trovi en la ekzamenpaĝo:
http://edukado.net/ekzamenoj/ker

En bezono de kompletigaj informoj ne hezitu turni vin al la KER-komisiono: ker-ekzamenoj@edukado.net

Katalin Kováts, Renato Corsetti, Zsófia Kóródy

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/ker-3

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi