Ĉu Esperanto reaperos sur la mapo de Kazano?

Kazano

En Kazano, la ĉefurbo de Tatarstano, estos aranĝita kajo de la strato Salimĵanov ĝis la placo Vaĥitov ĉe la lago Niĵnij Kaban. La kajo ankoraŭ estas sennoma. Leonid Ivanov el Kazano proponis doni al la nova kajo la nomon “Esperanto” (Ruse: Набережная Эсперанто; Tatare: Эсперанто яр буе). Por apogi sian proponon li lanĉis peticion en la retejo Сhange.org.

En sia peticio, adresita al la prezidento de Tatarstano Rustam Minniĥanov, al la Kazana urbestro Iljsur Metŝin kaj al la toponima komisiono de Kazano, Ivanov memorigas, ke en 2015 la Kazana strato Esperanto estis renomita omaĝe al la Kazaĥstana prezidento Nursultan Nazarbajev sen konsidero de la opinio de la loĝantoj de la strato. Li atentigas, ke la vorto “Esperanto” estas bone konata al eksterlandaj turistoj, kaj ke kun ĝi estas ligitaj la ideoj de egaleco, frateco kaj kontraŭmilita agado. Krome, li aludas al la longa tradicio de Esperanto en Tatarstano, al kiu kontribuis, interalie, la tataraj verkistoj Fatiĥ Amirĥan kaj Ŝamilj Usmanov.

Fine, Leonid Ivanov petas doni voĉojn por ĝi kaj konkludas, ke la apero de la kajo Esperanto “estos aldona motoro de la turisma aktivado en la urbo, pozitive influos al la urbaj enspezoj kaj stimulos la urbanojn studi la historio kaj kulturon de la urbo kaj de la respubliko”.

Malgraŭ informado pri la kampanjo (interalie, en la grupo “Esperanto” de la socia reto “VKontakte” kun pli ol 11 mil membroj) la peticion dume subskribis nur iom pli ol 200 personoj – tio certe ne sufiĉas por atentigi la aŭtoritatojn pri la propono. Se vi volas helpi tiujn, kiuj volas revenigi Esperanton sur la mapon de Kazano, bonvolu doni subskribi la peticion ĉe la retejo: https://goo.gl/IshH5V

Aleksander Korĵenkov

Legu ankaŭ:

Aleksander Korĵenkov: Tatarstano: Nazarbajev “venkis” Esperanton
Aleksander Korĵenkov: Juĝverdikto: la strato Esperanto estis laŭleĝe alinomita
Aleksander Korĵenkov: Kazano: Esperanto aŭ Nazarbajev?

Ĝi estas artikolo el la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/kazano-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi