Itala Kongreso de Esperanto: Kiun vi elektos?

Itala Esperanto-Kongreso

Se vi devus elekti inter Osmo Buller, Lu Wunsch-Rolshoven kaj la maro, kiun vi elektus?
la 84a Itala Kongreso de Esperanto okazos de la 26a de aŭgusto ĝis la 2a de septembro 2017 en Heraclea (Policoro en la provinco Matera). Kiel vi scias la Itala Kongreso estas kongreso de kontrastoj.

Unuflanke oni invitas vin al nerezigneblaj movadaj diskutoj. Oni povas peti Osmon Buller pri ĉio rilate al la movado en la lastaj 30 jaroj (kiom estis la asociaj membroj de UEA en 1897? ĉu estas vero ke Probal Dasgupta ŝtelis la ĉokoladon de la volontuloj en la Centra Oficejo?) aŭ pri ĉio rilate al la nuna politika situacio en Finnlando. Same oni povas peti al Lu Wunsch-Rolshoven ĉion pri informado (ĉu ekzistas iu kapabla informi en la movado? Ĉu ĵurnalistoj pli interesiĝas pri la koloro de la kravatoj de Zamenhof aŭ pri homaranismo?).

Aliflanke tamen la muzika, ekkursa kaj naĝa programoj postulas, ke vi ne interesiĝu pri la profundaj movadaj temoj. Kiel vi sukcesos kunteni la tuton? Eble helpos vin la grekaj dioj, kiuj en la kongresa regiono estis (kaj ankoraŭ estas) hejmaj.

​Ĉar la 31-a de majo altiĝas (por tiel diri. temas pri apenaŭa moviĝo.)​ la aliĝkotizoj, iru rigardi la paĝaron http://kongreso.esperanto.it/84/index.htm kaj aliĝu antaŭ la 31a de majo.​ Poste ĝis la lasta momento vi povos decidi, ĉu iri naĝi aŭ ĉu bonkondute aŭskulti movadajn saĝajn pensojn (sed ne forgesu kunporti la naĝkostumon por esti libera decidi laŭ via konscienco).

LKK

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi