Tradicio kaj moderneco (3)

1912

3. Pri la nombro de esperantistoj

Jen demando ĉiam aktuala: kiom da esperantistoj estas en la mondo? Tradicie proponiĝis malsamaj taksoj, ne ĉiuj science. Tial, salutindas la nova kalkulo de Svend Vendelbo Nielsen. Laŭ la kalkulo de la juna doktoriĝa studento, la suma kvanto da homoj, kiuj en censo indikus, ke ili parolas Esperanton, estas ĉirkaŭ 63 mil en la tuta mondo.

Por konstrui sian modelon, Svend Vendelbo Nielsen en Danio uzis informojn pri membronombroj de diversaj esperantaj organizaĵoj kaj retejoj, kune kun censaj statistikaĵoj. Vidu: http://www.liberafolio.org/2017/02/13/nova-takso-60-000-parolas-esperanton/.

63 mil homoj scipovas la internacian helplingvon. Tiu nombro, sufiĉe pli malalta ol antaŭaj proponoj, tuj estis kritikita de kelkaj el niaj propagandistoj. Ĉu ili pravas? Miaopinie jes, sed nur parte.

Ŝajnas, ke la aŭtoro de la nova takso eklernis la lingvon pere de Duolingo en majo 2016. Pro tio plej verŝajne lia kono de la movado ne estas tre ampleksa. Ĉi tie mi argumentos, ke sen familiariĝo kun esencaj (historiaj, piskologiaj kaj sociologiaj) aspektoj de la Esperanto-movado, tre malfacilas fari tian taksadon. Tri ekzemploj helpos al ni klarigi tiun ideon.

Unue, sen koni la debaton pri kio signifas esti Esperantisto oni ne povas operaciigi la dependan variablon. En la ekstera mondo oni pensas, ke ĉiu scipovanto de la lingvo aktivas movade, kaj inverse. Ene de la movado oni scias, ke la afero estas iom pli komplikita. Kiu estas la aliro de la aŭtoro? Unuflanke, li konsideras, ke esperantistoj estas la homoj, kiuj en censo indikus, ke ili scipovas Esperanton. Aliflanke, li ne konsideris la hungaran kazon, ĉar liaopinie multaj en Hungario studis Esperanton en la lernejo, sed poste neniam aktive uzis ĝin nek aliĝis al ajna organizaĵo. Alivorte, li ne vere komprenas esperantiston kiel lingvo-scipovanton (kio signifas scipovi lingvon?), sed kiel aktivan movadanon. Jen du difinoj tute malsamaj, eĉ kontraŭaj, ĉar estas movadanoj, kiuj ne scipovas la lingvon, kaj inverse. Eble oni ne bezonas koni ĉiun nuancon de la raŭmisma/finvenkisma dialogo, sed nepras iom da tiusenca pripenso por eviti evidentajn kontraŭdirojn, kiuj malfortigas la esploradon.

Due, la aŭtoro faris sian kalkulon, kvazaŭ ne ekzistus antaŭjuĝoj pri nia afero. Tial, kiam oni demandas al ni kiujn lingvojn ni scipovas, esperantistoj nature respondas (minimume) Esperanton. La realo, denove, estas iom pli komplikita. Fakte, jam plurfoje psikologia antaŭjuĝo estis identigita kiel la ĉefa malfacilaĵo por la antaŭeniro de la movado. Interalie, la verkoj de Claude Piron klare sugestas tion. Antaŭ ne longe, Evildea en youtube konsilis al la esperantistoj mencii la scipovon de Esperanto en viv-protokoloj, kandidatiloj kaj labor-intervjuoj. Se oni sentas la bezonon doni tian konsilon, tio signifas ke homoj kaŝas ilian esperantistecon en la ekstera mondo. Sekve, rezultoj eltiritaj el tia metod-esploro verŝajnas pli sugestoj ol veraj konkludoj.

Trie, la debato inter kvantaj kaj kvalitaj analizoj havas longan historion en sociaj sciencoj. La kvantaj fakuloj asertas, ke por obteni rezultojn, kiuj validos ĝenerale, oni devas studi multajn kazojn. La kvalitaj fakuloj respondas, ke ĝisfunda kono de ĉiu kazo nepras por atingi signifan konkludon. Laŭ nunaj sociaj sciencistoj, ambaŭ vidpunktoj parte pravas, kaj pro tio altkvalitaj esploroj klopodas miksi ambaŭ metodojn. Tiusence, esperantologiaj esploroj ne estas escepto, kaj la statistika analizo de Nielsen suferas pro manko de scio pri la karaktero de lokaj kaj naciaj movadoj. Ekzemple, li defendas, ke Andoro estas unu el la landoj kun pli da denseco de esperantistoj. Kiel kelkaj jam avertis, parto da katalunoj ofte elektas Andoron kiel sian hejmlandon, tiel evitante sian konsideriĝon kiel hispanoj aŭ francoj. Tiumaniere, la Nielsena takso verŝajne troigas la datumojn pri Andoro kaj maltroigas tiujn pri Hispanio. Kvankam la katalunisma sinteno de la tiea movado (fakte, pli densa ol aliaj) estas konata aspekto, facile rekonebla eĉ pere de surfaca kvalita esploro, Nielsen preferas ree ignori ĝin kaj tio dubigas la rigoron de lia certe interesa esploro.

Bedaŭrinde, ne ĉiuj ene de nia movado bonvenigis la novan kalkulon fare de bioinformadikisto kaj freŝbakita esperantisto. Kompreneble, temas pri pli da konkurenco. Aldone, ĝi montras, ke parto de la tradiciaj studoj baziĝas sur ne sciencaj kriterioj. Siaflanke, ankaŭ la aŭtoro ne bonvenigis bonintencajn kritikojn, malgraŭ tio, ke la scio akirita dum la pasintaj jardekoj (pli kvalita ol kvanta) ja utilas.

Konklude, sur la bazo de tiu jam ekzistanta kono, oni devas subteni interfakajn kaj miksmetodajn klopodojn por modernigi la esperantologian esploradon. Por sukcesa kunlaboro inter novaj esploristoj kaj fakuloj pri esperanta historio kaj sociologio, ambaŭ partoj devas alfronti la debaton el malferma menso kaj konstrua perspektivo. Fakte, ili bezonas unu la alian. Sen la unua, la dua riskas resti amatora esplorado primokata de la ekstera mondo. Sen la dua, la unua riskas resti metoda virtismo tute for de la realo.

Xavi Alcalde

Ĉi tiu artikolo aperis en la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/05/alcalde-2

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo. Legosigni la fiksligilon.

Respondi