Pri kio ridis Zamenhof?

La Esperantisto

Redaktante la unuan Esperantan gazeton La Esperantisto, Ludoviko Zamenhof prizorgis ankaŭ la rubrikon Bagateloj. Evidente li aperigis en ĝi tiujn ŝercojn kaj anekdotojn, kiujn li mem ŝatis. Legu do, pri kio ridis la tridekkelk-jara Doktoro Esperanto en la foraj jaroj 1890aj.

Bagateloj

Principo. Luigantino de ĉambro: Antaŭ ol Vi enloĝiĝas en mia ĉambro, mi devas al Vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon. – Studento: Tio ĉi estas ankaŭ mia principo; aŭ akurate aŭ tute ne!

Tro granda postulo. – For! Al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas. – Kiel Vi volas; pro Viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.

Teruraj infanoj. Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu ĵus venis el la lernejo: − Nu, ĉu vi lernis aritmetikon? – Certe! – Kion do vi lernis? – Deprenadon. – Aha! Sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskiĝis, ĉu vi povos diri, kian aĝon mi havas? – Oho! Tiujn grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraŭ ne lernis!

Memfarita homo. “Jes miaj sinjoroj”, predikas sinjoro A., trinkante sian glason en gaja kolegaro, “mia devizo ĉiam estis: “La homo mem devas ĉion al si ellabori”. Kiu meme al si helpas, al tiu ankaŭ Dio helpas! La 50 000 frankojn, kiujn mi posedas, neniu al mi donacis kaj ankaŭ de neniu mi ilin heredis, − ne, mi mem ilin gajnis en la loterio!”

Bonigo. Fianĉino: Diru, ĉu estas vera tio, kion mia patrino al mi diris? – Fianĉo: Kion do? − Fianĉino: Ke vi edziĝas je mi, ĉar mi poste havos grandan sumon da mono. – Fianĉo: Sed, mia infano, kontraŭe! Estus al mi eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.

Kiu scias? – Kian doton do havas Via juna edzino? – Mi ne scias; kiam mi antaŭ la edziĝo demandis pri tio ĉi mian bopatron, li fariĝis malĝentila. – Kaj post la edziĝo? – Hm, tiam li fariĝis ankoraŭ pli malĝentila.

Kuraĝulo. “Sinjoro!”, krias unu maljuna fraŭlino el la vagono al unu sinjoro, kiu volas tien eniri: “tie ĉi estas la vagono por sinjorinoj!”. – “Ho!” respondas la sinjoro, enirante kaj dismetante siajn pakaĵojn, “mi ne estas timemulo!’

Apetito. Kial vi petas almozojn? – Ĉar mi volas manĝi, mia bona sinjoro. – Kial do vi ne laboras? – Ha, kiam mi laboras, mi ankoraŭ pli volas manĝi.

Niatempa amo. Mi Vin amas… − Sed mi estas malriĉa. – Pardonu, Vi ne lasis min elparoli ĝis la fino… mi amas Vin ne tiel, por edziĝi je Vi… − Ha, ha, ha! Mi volis nur elprovi Vin, mi havas grandegan kapitalon! – Pardonu, Vi tamen ne lasis min fini; mi amas Vin ne tiel, por edziĝi je Vi pro Via mono.

Zorgo. Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj? – Jes, miaj kreditoroj estontaj, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraŭ prunti.

Diferenco. Kia diferenco estas inter la unua amo kaj la lasta? – Pri la unua amo oni ĉiam pensas, ke ĝi estas la lasta, kaj pri la lasta oni ĉiam estas konvinkita, ke ĝi estas nur la unua.

El la historio. A: Kial Hanibalo iris trans la Alpojn? – B: Ĉar tiam la tunelo ne estis ankoraŭ preta.

En la juĝejo. Juĝanto: Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la ŝtelado estas via profesio! Juĝato: Kion do vi volas, sinjoro juĝanto, ke mi ŝteladu por plezuro?

Telegrama stilo. Juna edzino naskis filinon. La edzo volis sciigi la patron de sia edzino pri tiu ĉi fakto, aldonante, ke la fakto havis lokon en la sepa horo matene kaj ke poste per letero li skribos pli detale. Li telegramis: “Hodiaŭ matene sepa filino naskita. Poste pli”.

La pafanto. Leŭtenanto: “Ni supozu, ke la malamiko staras tie ĉi antaŭ la arbo. Laŭ la komando “tri” vi ekpafos sur la arbon. Sekve atentu: unu – du – tri!.. Ha, mallerta urso, vi pafis ja preter la arbon!” – Rekruto: “Nu, kion do ĝi malutilas, sinjoro leŭtenanto? Kiam la malamiko efektive venos, tiam ja certe ne ĉiuj staros antaŭ la arbo, kelkaj staros ankaŭ apud la arbo!”

Plukis Halina Gorecka

Ĉi tiuj “bagateloj” reaperis en la februara kaj aprila kajeroj de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2, 4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/04/zamenhof-19

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Pri kio ridis Zamenhof?1

  1. Slavik diras:

    Ho kia eterne aktuala humuro!

Respondi