Verkoj de Zamenhof

ZamenhofEstas preskaŭ nekredeble, sed ĝis nun ne nur mankas kompleta bibliografio de la Zamenhofaj verkoj, sed ne estas konsultebla eĉ la listo de la libroformaj verkoj de la iniciatoro de Esperanto. La instiga artikolo “Konsideroj pri kompleta bibliografio de la verkaro de Lazar Markoviĉ Zamenhof” de Reinhard Haupenthal, publikigita en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2015) kun ekzemploj de La batalo de l’ vivo kaj Hamleto, bedaŭrinde, ne havis sekvojn.

Por doni ekzemplon, ni publikigas la liston, kompilitan por la artikolo pri Zamenhof en la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro, kiun ĉi-aŭtune eldonos Sezonoj. En la listo estas nur la unuaj eldonoj de libroj; ne estas konsideritaj reeldonoj, pluraj lingvaj versioj (ekzemple, de la Unua Libro kaj de la Fundamento), kompilaĵoj kaj verkoj al kiuj Zamenhof nur iomete kontribuis, ekzemple, per redaktado, kvankam la aŭtoroj metis lian nomon sur la titolpaĝon. Restis ekster la listo ankaŭ kelkaj tre maldikaj eldonaĵetoj (ekzemple, la vortaretoj, aparte presitaj kantoj, kongresaj paroladoj ktp).

Temas nur pri titolaro, ne bibliografia listo. La cirilidaj literoj estas transliterigitaj al la Eaj (kun “y” por “ы”).

1. Apartaj eldonoj

Meĵdunarodnyj jazyk: Predislovije i polnyj uĉebnik. Por rusoj (1887);
Dua Libro de l’ lingvo internacia. Kajero №1 (1888);
Aldono al la “Dua Libro de l’ Lingvo Internacia” (1888);
Meza vortaro internacia-germana (1889);
Plena vortaro rusa-internacia (1889);
Vsemirnyj jazyk “Esperanto”: Polnyj uĉebnik (1890);
Meĵdunarodnyj jazyk “Esperanto”: Polnyj uĉebnik s predislovijem i dvumja slovarjami (1893);
Universala Vortaro de la lingvo internacia “Esperanto” (1893);
Ekzercaro de la lingvo internacia “Esperanto” (1894);
Ŝekspir V. Hamleto (Tr., 1894);
Kratkije svedenija o meĵdunarodnom jazyke “Esperanto” (1895);
Vybor meĵdunarodnogo jazyka (1897);
Hillelizm: Projekt reŝenija jevrejskogo voprosa (1901);
Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto (1903);
Fundamento de Esperanto: Gramatiko, ekzercaro, Universala Vortaro (1905);
Homaranismo (Hilelismo) (1906);
Andersen H. C. La virineto de maro (Tr., 1907);
Esenco kaj estontenco de la ideo de lingvo internacia (1900, eld.: 1907);
Gogol N. La revizoro (Tr., 1907);
La Predikanto: Libro el la Biblio (Tr. 1907);
Pri reformoj en Esperanto (1907);
Goethe J. W. von. Ifigenio en Taŭrido (Tr., 1908);
La psalmaro: El la Biblio (Tr., 1908);
Molière. Georgo Dandin (Tr. 1908);
Schiller F. La rabistoj (Tr., 1908);
Heine H. La rabeno de Baĥaraĥ (Tr., 1909);
La sentencoj de Salomono: Libro el la Biblio (Tr., 1909);
Ŝalom-Alejĥem. La gimnazio (Tr., 1909);
Vortaro Esperanto-rusa (1909);
Dickens C. La batalo de l’ vivo (Tr., 1910);
Lingvaj respondoj (1910);
Orzeszko E. Marta (Tr., 1910);
Proverbaro Esperanta (1910);
Genezo (Tr., 1911);
Eliro (Tr., 1912);
Gentoj kaj Lingvo Internacia (1912);
Levidoj (Tr., 1912);
Homaranismo (1913);
Nombroj (Tr., 1914);
Readmono (Tr., 1914);
Andersen H. C. Fabeloj (4 vol.: 1923, 1926, 1932, 1963);
La Malnova Testamento (Tr. Aperis en La Sankta Biblio, 1926);
Provo de gramatiko de novjuda lingvo. Alvoko al la juda intelektularo (Tr. el la rusa A. Holzhaus, 1982).

2. Kolektoj

OV. Zamenhof L. L. Originala verkaro / Komp. J. Dietterle. Leipzig, 1929.
LZ. Leteroj de L.-L. Zamenhof. La tragedio de lia vivo rivelita en lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj. 2 vol. / Komp., koment. G. Waringhien. Paris, 1948.
PVZ. Iom reviziita plena verkaro de L. L. Zamenhof. 3 vol. / [Komp. Itô Kanzi]. Kioto, 1989–1991.
MEH. Zamenhof L.-L. Mi estas homo / Komp., koment. A. Korĵenkov. Kaliningrado, 2006.

Zamenhofajn verkojn (inkluzive de tradukoj kaj lerniloj) entenas ankaŭ la 58-voluma Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ), sed en ĝi estas multe da literatura, historia kaj zamenhofologia materialo, verkita de aliaj aŭtoroj. La leterkolekto de Holzhaus (1975), kolektoj de poemoj kaj paroladoj k. s. ne estas listigitaj, ĉar ĉiuj tekstoj el ili estas en PVZ.

Komentoj kaj aldonoj estas bonvenaj retpoŝte kaj en ĉi-suba komentejo.

Kompilis: Aleksander Korĵenkov
Kontrolis kaj korektis: Halina Gorecka

Ĉe represo bonvolu nepre mencii la fonton: https://sezonoj.ru/2017/04/zamenhof-16/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Verkoj de Zamenhof

  1. Kiam mi demandis antaux kelkaj monatoj pri pli aux malpli kompleta listo de la verkoj de Zamenhof en la google-listo “Bibliotekoj” ne venis tauxgaj respondoj.
    Oni nur povas revi pri komentita bibliografio surbaze de multlingva datumbazo, ekzpemple en MARC-XML formato.

  2. Bernhard Tuider diras:

    Mi ŝatus atentigi pri la diĝitaj verkoj de Zamenhof sur la retejo de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La listo de la verkoj fakte ankaŭ funkcias kiel bibliografio.

    Diĝitaj verkoj de Ludwik Zamenhof:
    https://www.onb.ac.at/eo/bibliothek/sammlungen/kolekto-por-planlingvoj/digitaj-dokumentoj/ludwik-l-zamenhof/

Respondi