La Pollanda parlamento honoris Zamenhofon

Foto: Krzysztof Białoskórski

(Foto: Krzysztof Białoskórski)

En sia kunsido la 7an de aprilo Sejmo (la malsupera ĉambro de la parlamento de Pollando), per aklamo akceptis decidon pri rememorigo de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de Esperanto, respektante liajn meritojn kaj atingojn. La 14an de aprilo estas la 100a datreveno de la morto de d-ro Esperanto.

Necesas memorigi, ke la 12an de decembro 2016 la urba konsilio de Bjalistoko rifuzis la proponon nomi la jaron 2017 Jaro de Zamenhof. En januaro 2016 la konsilianoj de la Pollanda urbo Słupsk akceptis tiun decidon. Ĉiuj datrevenaj eventoj okazas sub aŭspicioj de Unesko.

La teksto de la decido de Sejmo pri omaĝo de  la memoro pri Ludoviko Zamenhof okaze de la 100a datreveno de la morto:

La 14an de aprilo 2017 estas la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof, la kreinto de la internacia lingvo Esperanto.

Ludoviko Zamenhof naskiĝis, kreskis kaj edukiĝis en la medio de multnacia komunumo de Bjalistoko, kiu iĝis por li inspiro por krei la internacian lingvon. Li opiniis, ke la homojn dividas antaŭ ĉio lingva baro, kiu kaŭzas konfliktojn kaj miskomprenojn. Li kredis, ke la ideo de Esperanto ne nur unuigos la esperantistojn, sed ke ĝi ekestos la forto unuiganta ĉiujn homojn. La fina versio de Esperanto, konata en la hodiaŭa formo, estis finita de li en 1885. Kune kun la kresko de populareco de la lingvo Esperanto Ludoviko Zamenhof kiel ĝia kreinto rifuzis ĉiujn rajtojn por ĝi, transdonante Esperanton al la uzo de la tuta homaro. Montrante agnoskon de la kontribuo al la ekesto de la supernacia lingvo kaj popularigado de ĝi en la mondo, Ludoviko Zamenhof estis en 1905 en Parizo premiita per la Ordeno de Honora Legio, kaj en 1913 oni proponis lin kandidato por Nobel-premio. Li mortis la 14an de aprilo
1917.

En 2014 per decido de la Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo la lingvo Esperanto estis enskribita en la Pollandan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo

Fonto: http://espero.bialystok.pl/eo/pola-parlamento-honoris-zamenhofon/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to La Pollanda parlamento honoris Zamenhofon

  1. Ciro Gomes de Freitas diras:

    Gratulojn al la Pollanda Parlamento por tiu honora ago, kiu ververe rekonas da gravon de la Transnacia Lingvo iniciatita de Zamenhof.
    Ke tiu ekzemplo estu multobligata tra la mondo. Savu Zamenhof!!
    Ciro Gomes de Freitas – Brazilo.

  2. krystyna kulej diras:

    Informu Radek Sikorski kiu en sia libro “The Polish House” 1997 skribis ke Esperanto estis kreita de Wysenhoff. Bedaurinde por multaj polaj esperantistoj cxi tiu POlitikisto etas idolo.

Respondi