Membronombroj de UEA: Malkresko ekde jardekoj

UEA

La individuaj membronombroj de UEA pasintjare ne falis, sed falegis kompare kun la antaŭa jaro. Estis redukto de 5501 (2015) al 4365 membroj (2016), malaperis 1136 homoj, do pli ol 20 procentoj. Eble tio sonas kiel io eksterordinara – sed ŝajne tiu falego estas ne aparte signifa. La fenomeno kunmetiĝas el du partoj – la natura ondumado de ĉiuj statistikaj nombroj, ĉi-kaze ĉefe pro la malsamspecaj UK-oj en ambaŭ jaroj, kaj la multjara malkreska tendenco ĉe UEA, jam ekde 1991. Ni rigardu la du subtemojn kaj iom la eblajn kaŭzojn.

En 2015 okazis la jubilea centa Universala Kongreso en Lillo, ĝin partoprenis laŭ la oficiala statistiko 2698 homoj. En la posta jaro sekvis la natura reduktiĝo al nuraj proks. 1252 aliĝintoj en Nitro, do malkresko je proks. 1446 homoj. Estas tiel, ke aliĝi al UEA, kiam oni volas partopreni la tiujaran UKon, estas finance interesa oferto; multaj homoj tial aliĝas speciale en siaj kongresjaroj – kaj eble ne rekotizas en la posta jaro, se ili tiam ne partoprenas en kongreso. Se konsideri tion, la membronombra reduktiĝo je 1136 homoj supozeble estis pli malpli natura konsekvenco el la kongresnombra ŝanĝiĝo. La eliro el la regula ĉiujara membroperdo ĉe UEA ne okazis de 2015 al 2016, sed de 2014 (5027 individuaj membroj) al 2015 (5501); tio estis nekutima kresko je preskaŭ 500 membroj kaŭzita de la jubilea kongreso. Jam antaŭaj jaroj estis pli bonaj ol normale.

La mezuma jara perdo ĉe la individuaj membroj de UEA ekde 1991 estas ĉ. 150 homoj; ĉiujare malaperas du ĝis tri procentoj de la membroj. En 1991 individue membris ankoraŭ 8071 homoj. Oni povas multe demandi sin pri la kaŭzoj de tiu daŭra perdo. Unu klarigomodelo estas, ke por multaj membroj de UEA la membriĝo estas pli malpli aĉeto – ili ricevas la jarlibron aŭ la gvidlibron, aldone la revuon elektronike aŭ papere. La demando do estas, ĉu la servo valoras la prezon. Por multaj homoj gvidlibro kaj jarlibro ne plu havas multan utilon; mi ekzemple metis la pasintjaran gvidlibron en la bretaron, kiam mi ricevis ĝin, kaj mi ne plu tuŝis ĝin. Kiam mi serĉas adreson aŭ alian informon, mi rigardas rete; simple por mi estas pli praktike.

La allogaĵo de la kategorio Membro-Gvidlibro estas la inkluzivita reta abono de la revuo. Eble tio estas la kaŭzo, kial inter 2015 kaj 2016 la nombro de gvidlibro-membroj apenaŭ malkreskis (371 post 375), dum kontraste la nombro de jarlibro-membroj draste malkreskis de 2020 al 1384 (minus 31%); ĉe revu-abonantaj membroj la falo estis 24 % (de 1753 al 1341); tiuj kategorioj rajtigas je kongresa rabato.

La revuo certe liveras multajn belajn artikolojn – sed la sperto montras, ke eĉ Esperanto-aktivuloj povas travivi ankaŭ sen ĝi. Ekzistas aliaj revuoj kaj ekzistas multaj retaj artikoloj. Ni krome konsciu, ke jara perdo de nur kelkaj procentoj estas relative malmulte por papera revuo kompare kun la drastaj perdoj, kiujn devis travivi multaj gazetoj en la ekstera mondo; ĉe kelkaj la abonantaro duoniĝis ene de jardeko. Oni povas supozi, ke la pli maljuna Esperanto-generacio nuntempe fidele plu abonas la revuon Esperanto (la prezo estas eltenebla kompare kun la ceteraj kostoj de vivo en unu jaro), sed ke la juna generacio ne vidas multan kialon aboni ĝin. Ĉu tiu supozo estas vero, tio ne estas klara, ĉar la aĝostrukturoj de UEA-membroj kaj de la abonantaro ŝajne ne estas facile troveblaj en publikaj fontoj.

Redaktopolitiko por la revuo Esperanto

Eble ludas rolon ankaŭ la “Redaktopolitiko por la revuo Esperanto”. Laŭ ĝi la plej grava celo de la revuo estas “prezenti ĝustan, ĝisdatan kaj inspiran bildon pri la agado kaj strategio de UEA”. La “grandaj movadaj evoluoj” ekster UEA venas ­poste, forumo “por movadaj diskutoj, unuavice pri la agado de UEA, duavice pri aliaj movadaj temoj” sekvas kiel tria kaj “respeguli la tutan buntecon de la Esperanta kulturo kaj komunumo” havas la lastan lokon. Homo, kiu interesiĝas ĉefe pri kulturo kaj komunumo de Esperantujo sekve eble ne tro multe trovas siajn interesojn en la movade kaj UEA-teme orientita revuo. Kelkfoje ŝajnas, ke UEA deziras reprezenti la tutan Esperanto-komunumon – aliflanke la revua redaktopolitiko montras alian bildon, kun UEA kaj ties interesoj en la centro. Indas legi ankaŭ la ceteron de la redaktopolitika UEA-regularo.

Ni krome konsciu, ke la paperaj jarlibro kaj revuo komencis sian ekziston antaŭ cento da jaroj, kiam la kondiĉoj en la mondo estis sufiĉe aliaj. Eble ambaŭ povos plu ekzisti, sed eventuale nur kun reduktita eldonkvanto. Eble UEA devos daŭrigi la serĉadon, kiujn ofertojn la Esperanto-publiko nuntempe pli multe aprezos kaj pretos aĉeti.

Certe oni povas argumenti, ke membriĝi en UEA estas pli ol nur ricevi jarlibron kaj revuon. Tute klare – sed la libroservo estas malferma por ĉiu kaj same la Universala Kongreso; la rabatoj ludas rolon, sed evidente ne senfinan, almenaŭ ne post la fino de la kongresa jaro.

Krome oni povas atentigi, ke UEA deziras reprezenti la tutan Esperanto-parolant­aron antaŭ la ekstera mondo kaj ke ĝi celas “disvastigi la uzadon de la Inter­nacia Lingvo Esperanto”, kiel formulas tiun celon la UEA-statuto. La malkreskantaj membronombroj tamen indikas, ke la hodiaŭa Esperanto-publiko estas ne plu tro entuziasma pri tiuj aspektoj; Esperantujo entute pli kaj pli kreskas, dum UEA ne.

Iam la membronombroj de UEA eble estis indiko pri la bonfarto de Esper­antujo. Hodiaŭ Esperantujo kreskas grandparte ekster la organiza strukturo de UEA. Ret­ejoj kiel Vikipedio, Tatoeba aŭ Reta Vortaro organiziĝas memstare. Facebook ofertas personajn kaj instituciajn retpaĝojn; krome tie eblas krei Esperanto-grupojn kaj ĉiu homo povas kontribui per Esperanto-tradukoj de la Facebook-tekstoj. Eksterkomunumaj retaj lernejoj pli kaj pli ofte ofertas Esperanto-kursojn – konataj ekzemploj estas Duolingo kaj Memrise. Ĉe Google Translate oni facile povas kunlabori sen aliĝo. Retpaĝojn pri Esperanto kreas ankaŭ multaj unuopuloj kaj grupetoj. La muzika kulturo grandparte vivas ekster la kerno de UEA. Multaj Esperanto-scienc­istoj sendepende agas en siaj rondoj. Ankaŭ la kreskanta denaskula mondo bone organiziĝas memstare.

Se oni estas tre entuziasma pri tradiciaj strukturoj, oni eble bedaŭras tiun evoluon al sendependiĝo. Se oni deziras fortan kreskon de Esperantujo, oni kontraste eble ĝojas, ke la Esperanto-komunumo fariĝis multcentra kaj havas multajn iom konkurencantajn organizaĵojn, kiuj – cetere – profitas unu de la alia kopiante sukcesajn ideojn. Tiu multeco kaj plureco forte subtenas la kreskon. Ankaŭ la movado por progresigi kaj kreskigi Esperantujon ne plu estas ekskluziva tereno de grandaj asocioj: Malgrandaj unuoj, projektaj grupoj sen plia organiza kadro, atingas bonajn sukcesojn en multaj kampoj, de lingvoretejoj ĝis filmo-subtekstigo kaj Esperanto-­adaptado de komputilaj programoj.

Resume ni povas konstati, ke la ĵusa membrara malkresko estis granda, sed la multjara tendenco estas la pli grava fenomeno. Ĉiukaze ni povas plenanime laŭdi la movadajn strukturojn, kiuj progresigis Esperantujon ĝis tiu grado, ke ĝi nun pli kaj pli memstaras. La daŭra kresko de Esperantujo estas subtenata kaj rapidigata ankaŭ de multaj organizaĵoj ekster UEA kaj eĉ ekster Esperantujo.

Membrostatistiko de UEA. 1980–2016

Jaro IM AM Sume
1980 6629 27554 34183
1981 6727 29828 36555
1982 6556 29768 36624
1983 6446 31062 37508
1984 6272 32923 39195
1985 6536 33020 39556
1986 6679 33910 40589
1987 7291 36351 43642
1988 7203 35945 43148
1989 7355 32474 39829
1990 7645 25224 32869
1991 8071 19146 27217
1992 7783 18808 26591
1993 7272 16041 23313
1994 7018 14495 21513
1995 7237 13808 21045
1996 7284 13314 20598
1997 7113 13018 20131
1998 7360 12812 20172
1999 7074 12096 19170
2000 6583 12522 19105
2001 6428 14889 21317
2002 5713 10549 16262
2003 5714 11264 16978
2004 5854 12148 18002
2005 6107 12253 18360
2006 6066 11732 17798
2007 6011 11477 17488
2008 5702 12492 18194
2009 5713 12605 18318
2010 5288 10527 15815
2011 5321 10480 15801
2012 5046 10057 15103
2013 4903 10019 14922
2014 5027 9789 14816
2015 5501 9215 14716
2016 4365 8689 13054

IM: Individuaj membroj de UEA.
AM: Aligitaj membroj de UEA

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/04/uea-18

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Membronombroj de UEA: Malkresko ekde jardekoj

  1. Internaciaj neregistaraj asocioj enspezas pro membrokotizoj, subvencioj, servoj, rentumo pro biloj kaj nemoveblajhoj, donacoj kaj legacoj. Ili elspezas precipe pro la kostoj de la personaro.

    La bugheto de UEA dependas esence de la membrokotizoj, inkluzive de la UK-alighoj, kvankam UK estus kalkulebla kiel servo. Se malkreskas la membrokvanto, la spezkalkulo pli deficitas.

    La bugheto de TEJO tre malmulte dependas de la membrokotizoj (kiujn plejparte formanghas UEA mem): ghi atingas sesciferajn nombrojn danke al la EU-subvencioj.

    En la Esperanta Civito la enspezoj dependas esence de la rentumo de la nemoveblajhoj. (TEJO posedas neniun nemoveblajhon, kaj Nieuwe Binnenweg 176 ne estas rentodona)

    Sur la fronto de la elspezoj, NROj kutime dedichas al la personaro duonon de siaj kostoj; sed tio precipe char oni bezonas interpretistojn en kutime multlingvaj organizoj. UEA (kiu teorie ne havas la lingvan problemon) elspezas pli ol la duonon.

    TEJO ne havas salajratajn oficistojn, sed pagas volontulojn per EU-subvencioj.

    En la paktintaj establoj de la Esperanta Civito ekzistas ech ne unu salajrato: chiuj estas efektivaj bonvoluloj.

    Por kiu(j) el la tri estas prognozebla la financa krizo antau 2031? Unu riskas pro la membrofalo, alia riskas pro cheso de subvenciado, la tria shajnas la plej senriska.

  2. ĵeromo vaŝe diras:

    (al guardador: mi povus pastiĉi mark twain-on kiam li kalkulis la mallongiĝon de misisipio en longa perspektivo kaj daŭrigi vian kalkulon trans 2043 tiel ke ni eksciu, kiom da negativaj anoj uea havos en la sekvo de la 21a jarcento. estus amuze.)

    malpli ŝerce kaj pli ĝenerale tamen mi ne certas ke uea finance bezonas anojn (mi ne scias, mi delonge ne vidis la buĝeton). iuj asocioj tre bone funkcias, eĉ kun dungitaj oficistoj, kaj havas nur kelkdek anojn. sian enspezon ili ricevas de aliaj fontoj: de rentoj, de divers-devenaj monhelpoj, de publika donacado…

    mi do konsentas kun lu, ke la malgrandiĝo de membronombro, kiu cetere paralelas kun tiu, kiun spertas ĉiaj asocioj, sindikatoj, partioj kaj aliaj similaj organizaĵoj, ne estas per si mem timinda. kaj ankaŭ, ke aliaj specoj de organizaĵoj kaj malformalaj grupoj parte transprenas la rolon de tradicia strukturo.

    la sekva demando estas: kial ĉiuj esperantaj medicinistoj alkuras al la lito de malsananta uea kaj konfrontas siajn diagnozojn, rekomendas siajn kuracilojn, eseas pri la estonteco de uea? ebla respondo estas, ke uea restas forta simbolo por ĉiuj esperantistoj, eĉ por tiuj, kiuj penas dissciigi, ke pri uea, baf, ili ne zorgas, kaj ĉi tiu simbola rolo de centra kaj reprezenta asocio multe pli gravas ol la efikeco de ĝia agado. estas kvazaŭ la ano-nombro, kvankam ĝi proksimiĝas al dekmilo, estus mezurilo de la nombro de esperantistoj entute, kiun oni mezume taksas per centmiloj, kvazaŭ la du nombroj devus esti konstante proporciaj.

    se tiel estas, bone, ankaŭ mi surmetu ĉapon de medicinisto por jenaj du proponoj: uea unuflanke sekurigu sian financan estontecon laŭeble sen dependo je membro-kotizoj; ĝi aliflanke proponu simbolan membrecon por unu dolaro jare, kun neniu avantaĝo. se vere gravas, ke uea restu prospera asocio kun vasta membraro, tio povas funkcii.

  3. Guardador Ramírez diras:

    Ni prenu la averaĝan perdon de IM dum la lastaj 10 jaroj (2007-2016): 165. Aĥ, tamen ne tiom katastrofa cifero kompare kun la pli ol 1100 membroj perditaj pasintjare. Restas espero! Vivu averaĝoj!

    Ni uzu do tiun ne tro abundan kaj neatendite esperigan averaĝon por kalkuli, en kiu jaro UEA ne plu havos IM: se ni ĉiujare subtrahas “nur” 165, tio signifas, ke UEA ne plu havos iun ajn membron en… 2043. Do ankorau amaso da tempo, UEA ne bezonas timi. Tamen: jam antaŭ tio UEA kolapsus. Ne necesus atendi ĝis absoluta elĉerpiĝo de la membronombro: UEA ne kapablus funkcii kun nur kelkaj centoj da membroj.

    Ni do ludu plu: kiu estas la minimuma nombro da IM, kiun UEA absolute bezonas por funkcii? Ni fiksu ĝin (tute subjektive) je 2000. Kaj en kiu jaro ni atingos tiujn 2000 membrojn laŭ nia averaĝa membroperdo? Nu, en 2031. Hm, tiu dato ne plu aspektas tiom for…

    Kompreneble ankaŭ pozitivaĵoj aŭ almenaŭ nenegativaĵoj povas okazi: la averaĝa perdo iĝas pli malgranda (ankoraŭ pli?), subite renversiĝas la tendenco kaj la membraro ekkreskas (kial?), post falado la membraro atingas stabilan punkton kaj apenaŭ plu kreskas au malkreskas, UEA finfine havas modernan ideon, kreas ege bezonatan kaj nemalhaveblan servon kaj savas sin mem.

    Aŭ… aŭ la averaĝa perdo montriĝas tro optimisma kaj tiuj relative foraj datoj (2043 kaj 2031) subite fariĝas malpli foraj.

  4. Zlatko Tišljar diras:

    Ĉar estas tute klare ke daŭre malgrandiĝas la nombro dum jardekoj, estus tute malsaĝe supozi ke tiu tendenco estas ŝanĝebla. Simple ĝi montras ke la klasika formo de asociiĝoj per administrado de aliĝinta membro kun kotizpago estas malaperanta formo kadre de nova teknologia mondo. Oni komencu serioze rekrei la movadon laŭ alia modelo, kiu ne funkciu per kotiza membreco sed per reta kunlaboro. Klasika konservo de ofico kun salajrataj oficistoj estas ne plu ebla. Devas formiĝi grupoj kiuj perlaboros sur la merkato kaj uzos tiusence Esperanton kaj tiaj profesiuloj flanke helpos la movadon kiu estos plene amatora, sed tio tute ne signifas ke senhelpa. Jam nun amatore esperantistoj kreis grandiozajn retojn kaj retajn servojn. Tio plu okazos kaj kreskos paralelaj movadoj kiel la duolinganoj, lernunetanoj… Sed ankaŭ retaj asocioj de fakuloj kun retaj senpagaj revuoj kaj libroj.

  5. La estraro sub Mark FETTES havas multajn planojn, laŭ mia opinio plejparte blufaj. Ili regas sen vere respekti la membraron. La laborplanoj estas grandiozaj, sed la realaj rezultoj magraj. La delegita reto ne vere funkcias, al demandoj ne venas reagoj. Plendoj pri tio al la prezidanto kaj ĝenerala direktoro estis responditaj – tiel miaj spertoj – per la riproĉo, ke mi ne ĝuste uzis la delegitan reton. La prezidanto emas malatenti la propran statuton, ankaŭ koncerne la lingvon Esperanton. Antaŭ la ŝanĝo de la statuto ne okazis vasta disputo pri tio en la membraro. Kaj la subteno de FETTES por la sendependiĝo de tute nematura TEJO estas ege freneza. Mia opinio pri demokratia asocio ne kongruas kun la stato de la nuna UEA.

Respondi