Lakshmiswar Sinha forpasis antaŭ 40 jaroj

Antaŭ 40 jaroj, la 22an de aprilo 1977 finiĝis la vivo de la bengala edukisto kaj esperantisto Lakshmiswar Sinha. Li naskiĝis la 6an de junio 1905 en Rarhisal, vilaĝo en la distrikto Sylhet (tiam en Nord-orienta Brita Hindio; nun en Bangladeŝo), en klera multinfana familio de Baneswar Sinha, posedanto de bieno kaj brikfabriko kaj ties edzino Matangini Sinha. Fininte bazlernejon en 1917, Sinha dum du jaroj restis en la hejmo, lernante agrikulturon kaj memkleriĝante. En 1919 li ekloĝis en Karimgunj (nun en Asamio), kie lernis en gimnazio, samtempe praktikante ĉarpentadon.

En 1923 Sinha ekstudis en la instituto por la kampara evoluigo Visvabharati (ĉi tiu nomo havas la signifon: internacia universitato), fondita de Rabindranath Tagore en Sriniketan (Okcidenta Bengalio). Post trijara studado li en 1926 verkis monografion pri la lignolaboro en la edukado, kiu aperis kun antaŭparolo de Tagore, kaj eklaboris kiel metiinstruisto pri lignolaboro en la lernejo de Tagore en la apuda urbeto Santiniketan.

Dufoje Sinha (1928-31, 1933-36) restadis en Svedio, studante la sistemon de lerneja instruado de metioj (slojdo) kaj serĉante subvenciojn por Visvabharati. Li estis instruisto en Visvabharati (1931-33, 1937-38), poste en porinstruistaj seminarioj, iniciatitaj de Mahatma Gandhi en Wardha kaj Sevagram (nun en Maharaŝtro). En 1938 li edziĝis al Shiuli Sinha (1916-1994), filino de teozofoj el distr. Sylhet; ili havis du filojn kaj kvar filinojn. En 1943 li revenis al Rarhisal kaj en 1944 starigis tie sian propran instituton.

En aŭgusto 1947, post la sendependiĝo kaj disduiĝo de la lando, Rarhisal ekapartenis al Orienta Pakistano, kio kaŭzis tumultojn, en kiuj la instituto estis ruinigita. Sinha kun sia familio fuĝis al Barato kaj laŭ invito de la filo de Tagore denove eklaboris en la porinstruista seminario ĉe Visvabharati, kiu en 1951 oficialiĝis kiel universitato, ĉe kiu li daŭre laboris (interalie, kiel direktoro de centro por organizantoj de socia edukado kaj gvidanto de trijara kurso por instruistoj de slojdo) ĝis sia emeritiĝo 30 jun 1965 kiel docento. En 1953 per subvencio de UN Lakshmiswar Sinha denove vojaĝis en Eŭropo por studi socialajn sistemojn utiligeblajn en Barato.

Sinha lernis Esperanton en 1928 en Stokholmo. En 1929-30 laŭ iniciato de Ernfrid Malmgren li faris dekmilkilometran Esperanto-prelegvojaĝon en Svedio kun pli ol ducent prelegoj antaŭ ĉirkaŭ 30 mil homoj. En 1930 Sinha prelegvojaĝis en Estonio kaj Latvio, kaj faris kvardekon da prelegoj por ĉirkaŭ ok mil homoj en 22 urboj de Pollando. Reveninte al Barato, li propagandis Esperanton kaj iĝis ĉefdelegito de UEA. Dum sia dua Eŭropa vojaĝo li prelegis kaj partoprenis la Esperanto-vivon en Svedio, Norvegio, Danlando, Islando kaj Nederlando.

Sinha

Esperanto-domo de Sinha en Santiniketan

Post la disduigo de la Brita Hindio (1947) Sinha daŭrigis sian Esperanto-agadon en Barato, fondis Bengalan Esperanto-Instituton (1963), verkis en la bengala broŝuron pri Esperanto (1963) kaj lernolibron de la internacia lingvo (1974) por bengaloj.

SinhaSian aventurplenan vivon Sinha priskribis en la libroj Hindo rigardas Svedlandon (1936) kaj Jaroj sur tero (1966). Lia verko Tri bengalaj fabeloj (1930) aperis en Eo kaj en la sveda traduko de Gösta Ahlstrand. Lia traduko de rakontoj de Tagore kun la titolo Malsata ŝtono aperis en 1961 kiel la unua volumo de la libroserio Oriento-Okcidento, kiun UEA lanĉis kadre de la Uneska iniciato por la interkultura dialogo. En 1970 Sinha donacis sian Esperanto-bibliotekon al la Nacia Biblioteko de Barato en Kolkato, kie ĝi konserviĝas kiel la Kolekto Sinha, kiun katalogis Probal Dasgupta. La restado de Sinha en Eŭropo respeguliĝis ne nur en centoj da diverslingvaj artikoloj, sed ankaŭ en la Esperanto-beletro: li estas menciita en la novelo Nia nigra filo en La verda raketo (1961) de Jean Forge kaj rekonebla kiel Loki en Hetajro dancas (1995) de Eli Urbanová.

Lakshmiswar Sinha mortis la 22an de aprilo 1977 en Santiniketan.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo, kompilita por la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK).

Ĉe represo bonvolu nepre menci la nomon de la aŭtoro kaj la fonton:
Fonto: Novaĵretejo La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/04/sinha/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

5 Responses to Lakshmiswar Sinha forpasis antaŭ 40 jaroj

  1. Christian Lavarenne diras:

    Saluton,

    jen nur eta korekto pri :
    “en la lernejo de Tagore en la apuda urbeto Santiniketan.”

    Santiniketan (la “Pacrestadejo”) ne estas urbeto (aù almenaù tiam ne estis), sed la nomo kiun Tagore donis al sia bieno.

    (Mi vizitis ghin ch. 1981 por esplorado por mia doktora tezo pri bharataj studoj che la Provenca Universitato, kaj shajnas al mi ke jam ne plu ekzistis la “Esperanto-domo” ; aù chu mi maltrafis ghin ?)

    Amike

    Christian

  2. AlKo diras:

    Probal Dasgupta ĉe la verkado de la enciklopedia artikolo (pli preciza ol la supra artikolo) renkontiĝis kun lia filino Sumitra. Laŭ ŝi en Svedio ankoraŭ vivas Tapati – alia filino de Sinha (ŝi lernis Esperanton). Sed en mia artikoleto mi volis rakonti pri Sinha mem, ne pri liaj familianoj.

  3. AlKo diras:

    Jes, nature, vi pravas pri la ĉefa protagonisto. Sed mi aludis al jena frazo el “Nia nigra filo”: «En rapide kunvokita konferenco de nia triumvirato mi submetis al miaj fratoj konkretan planon. Kial ni ne utiligu tiel ekzotikan homon por la Esperanto-propagando? Pensu ni pri la grandaj propagandvojaĝoj de nia hinda samideano Sinha, kiu ja same en nia urbo festis triumfojn!»

  4. inga johansson diras:

    Lau Vikipedio Nia nigra filo en la Verda Raketo ne estis Sinha sed afrikano.
    “Nia nigra filo: temas pri Kola Ajayi kaj foje estas kritikata kiel rasisma.”
    Eble filino de Sinha revenis al Svedio, sed kiu scias pri tio?

  5. DIETER ROOKE diras:

    Chu nenio dirinda pri la gefiloj?

Respondi