Ivan Ŝirjajev, la iniciatinto de nia Enciklopedio

ŜirjajevAntaŭ 140 jaroj, la 11an (Gregorie: la 23an) de aprilo 1877 en la vilaĝo Vereteja (distrikto de Mologa en Jaroslavlja gubernio de Ruslando) naskiĝis Ivan Gennadjeviĉ Ŝirjajev (Ruse: Иван Геннадьевич Ширяев, 1877-1933). Lia patro Gennadij Ivanoviĉ Ŝirjajev (1845-1908) estis diakono, kaj lia patrino Aleksandra Ivanovna Ŝirjajeva (fraŭline: Uŝakova, 1850-1918) estis filino de la antaŭa diakono.

Iliaj gefiloj, malgraŭ la modesta socia deveno sukcesis ricevi bonan kleron kaj dignajn laborojn. Fratoj: Fjodor (1868-1918), instruisto, direktoro de la lernejo en Vereteja, poste instruisto en komerca lernejo kaj en la universitato de Irkutsko en Siberio; Aleksandr (1872-1945), instruisto en Peterburgo-Leningrado, interalie, en la laborista fakultato de la Leningrada universitato, direktoro de komerca lernejo, ĵurnalisto kaj redaktoro; Nikolaj (1882-1933), armea kuracisto; fratinoj: Jekaterina (1870-90), instruistino mortinta dumakuŝe; Zinaida (1879-1942), instruistino, poste kantistino en opera koruso en Leningrado.

Ivan Ŝirjajev karieris multe pli modeste. En 1899 li finis la rusortodoksan seminarion en Jaroslavlj kaj dum kvin jaroj laboris kiel vilaĝa instruisto; en 1904 li iĝis pastro, unue en la vilaĝo Timoĥovo, poste en la vilaĝo Zinovjevo (ambaŭ en Jaroslavlja gubernio), fine li estis dekano. Lia edzino Marija Flegontovna Ŝirjajeva estis nomata tipa vilaĝa popedzino; ili havis tri filinojn: Anastasija (kontoristino en Leningrado), Jelena (servistino en Moskvo), Klavdija (flegistino en Vologda). I. G. Ŝirjajev mortis la 23an de oktobro 1933.

Ivan Ŝirjajev (pro la influo de la franca lingvo lia familionomo estas kutime misskribata Ŝirjaev) lernis Esperanton kiel 18-jara seminariano en 1895 (№3228 en la Zamenhofa Adresaro) kune kun sia frato Nikolaj (№3229). Li debutis literature per novelo Memoras mi Viajn klarajn, bruligantajn okulojn (Rememoro el senfrukta pasinta vivo) en Lingvo Internacia, 1898, №6-7. Poste li kunlaboris ankaŭ kun L’Espérantiste, La Lumo, La Ondo de Esperanto, Kataluna Esperantisto, Heroldo de Esperanto, Literatura Mondo kaj kun aliaj Esperanto-gazetoj. Li sukcese partoprenis en la Internaciaj Floraj Ludoj, en literaturaj konkursoj de la franca asocio SFPE, La Ondo de Esperanto k. a. En 1918-22 li redaktis kaj cirkuligis 43 numerojn de La Rondiranto.

Lia unua libro estis Sep rakontoj, eldonita en 1906 de Presa Esperantista Societo en Parizo (2a eld., 1908) kun la pseŭdonimo Ivan Malfeliĉulo; en 1907 unu el tiuj rakontoj aperis brajle. Sekvis tri originalaj noveloj Tra la loko ensorĉita (1913, 1992), Forta impreso (1914) kaj Peko de Kain (1932) kaj posteume eldonita kolekto En la vagono kaj aliaj rakontoj (1937) editorita de Teo Jung. Liaj noveloj estas presitaj en 33 rakontoj, Trezoro kaj Nova Esperanta Krestomatio. Sed lia ĉefverko, parte membiografia romano Sen titolo kun Esperanta fono, aperis nur en 1995, danke al Herbert Mayer, kiu eldonis kelkajn manuskriptojn de Ŝirjajev, konservitajn en la Internacia EsperantoMuzeo en Vieno. La romano estas sen-data, kaj kelkaj nomas ĝin la plej frua originala Esperanto-romano (la fina ĉapitro eble estis aldonita poste) kaj la plej interesa el la fruaj Esperanto-romanoj. Mayer eĉ nomis lin La Esperanta Dostojevskij, sed oni kutime pli laŭdas lian stilon ol la intrigon kaj psikologion, ekzemple: «Pleja surprizo ĉe Ŝirjaev: lia stilo. Lia lingvaĵo lirla kaj sentubera kaj natura – artisma –, diferenca disde la koda skemeco ĉe liaj samtempuloj. Lia talento por beletri per la magra vortprovizo de la fru-epoka Esperanto» (Miguel Fernández, Esperanto, 1993, №12).

Ŝirjajev

Libroj de Ivan Ŝirjajev en BibLO (Biblioteko de La Ondo).

Aperis ankaŭ kelkaj liaj tradukoj, ekzemple, La festo de la renaskiĝo de Doroŝeviĉ en la literatura aldono al Lingvo Internacia por 1906. Sed ne estas retrovitaj liaj tradukoj de Fratoj Karamazov de Dostojevskij, Milito kaj paco kaj Anna Karenina de Tolstoj, kaj Liturgio de S-ta Johano Orbuŝulo, pri kiuj oni skribis post lia morto. Lia plej grava projekto estis verkado de artikoloj pri Esperanto kaj esperantistoj. Ĝis majo 1930 li kompilis 2092 alfabete ordigitajn artikol(et)ojn kun la titolo Esperanto-Enciklopedio, ili iĝis kerno de la Enciklopedio de Esperanto, kies unua volumo aperis kelkajn monatojn post lia morto (1934) kun la frontpaĝa indiko: «Iniciatinto-ĉefredaktoro I. Ŝirjaev». Post lia morto pastro Konstantin Markeloviĉ Kolobaŝkin trifoje celebris funebran liturgion en Esperanto je lia memoro en la preĝejo de la vilaĝo Lomigory (distrikto de Volovo en Lipecka regiono).

Ĉi-jare la tradiciaj Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET-2017), kiuj okazos la 2-9an de aŭgusto en Jaroslavla regiono, estas dediĉitaj al la 140-jariĝo de Ivan Ŝirjaejv.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo pri Ivan Ŝirjajev, kompilita por la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK).

Ĉe represo bonvolu nepre menci la nomon de la aŭtoro kaj la fonton:
Fonto: Novaĵretejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/04/shirjajev/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Ivan Ŝirjajev, la iniciatinto de nia Enciklopedio

  1. Gajdos Pál diras:

    Karaj Samideanoj! Al mi tre plaĉas via hejmpaĝo, viaj radio-programoj. Pri Ŝirjaev: antaŭ nelonge mi finlegis lian verkon “Sen titolo”. La romano tre plaĉis al mi. Sukcesan laboron, bonan sanon ,benon de Dio mi deziras!
    Gajdos Pál

Respondi