Vilho Setälä naskiĝis antaŭ 125 jaroj

Vilho SetäläAntaŭ 125 jaroj, la 4an de aprilo 1892 en Helsinko naskiĝis Vilho Setälä (1892-1985). Lia patro Eemil Nestor Setälä (1864-1935) estis lingvisto, profesoro de la Helsinka Universitato (1893-1929), rektoro de la Universitato de Turku (1926-35), ministro pri klerigo (1925-26) kaj pri eksteraj aferoj (1926-27). Lia patrino Helmi Anni Setälä (Fraŭline: Krohn, 1871-1967) estis verkistino, tradukistino kaj redaktorino.

Vilho Setälä studis en la Teknika altlernejo (Helsinko, 1911-13), poste en la Helsinka Universitato, kie li magistriĝis pri fiziko, kemio kaj matematiko. En 1906 Setälä ekokupiĝis pri fotado, kaj li estas konsiderata kiel unu el la pioniroj de la Finnlanda fotoarto kaj kreinto de la finnlingva fotoleksiko. Li fondis fotejon en Helsinko, instruis fototeorion en la Centra Lernejo pri Industria Dezajno, aŭtoris plurajn verkojn pri fotado, faris inventojn pri fotiloj, kompilis enciklopedion pri hejmaj manlaboroj (1930, pluraj reeldonoj) kaj pri domkonstruado (1955). En 1973 la Helsinka Universitato donis al li honoran doktorecon. Setälä trifoje edziĝis kaj kvinfoje patriĝis. Li mortis unu semajnon post sia 93a naskiĝdatreveno la 11an de aprilo 1985 en Tampereo.

Setälä lernis Esperantoj kiel 14-jara gimnaziano en 1906, poste konvertiĝis al Ido, sed en 1911 revenis al Esperanto kaj kunfondis Studentan Esperanto-Societon (1912). Li propagandis kaj instruis Esperanton, kunlaboris kun Finna Esperantisto, en 1913 iĝis ĝia redakciano kaj sekretario de la Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF). Post la Unua Mondmilito Vilho Setälä iĝis por duona jarcento nekontestebla gvidanto de la Esperanto-movado en Finnlando: salajrata sekretario de EAF (1918-22), ĝenerala sekretario de la 14a Universala Kongreso de Esperanto en Helsinko (1922), direktoro de Esperanto-Instituto de Finnlando de ĝia fondo (1920) ĝis la malapero en la 1950aj jaroj. En 1918 li fondis la gazeton Esperanta Finnlando kaj redaktis ĝin ĝis 1973 (escepte de 1923-48 kaj 1954-58, kiam la gazeto ne aperis). Dum pli ol 40 jaroj li estis komitatano de UEA (1920-63), dum 55 jaroj (1930-85) membro de la Akademio de Esperanto, prezidanto de EAF (1955-65).

En 1917 aperis lia ambaŭdirekta vortaro por finnoj kaj Esperanta legolibro (kvar eldonoj ĝis 1923), ilin sekvis pluraj libroj kaj broŝuroj en/pri Esperanto, inkluzive de la 831-paĝa finna-Esperanta vortaro (1923) kun pli ol 30 mil kapvortoj, kiu ĝis nun restas la plej ampleksa Esperanto-vortaro por finnoj. Ses eldonojn havis lia konciza finnlingva E-gramatiko (1927). Lia Esperanto-kurso (1925) aperis en du finnaj, sep svedaj kaj unu estona eldonoj. Lia plej grava lernolibro, kies proveldono aperis kiel multobligaĵo en 1949, estas la riĉe ilustrita Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto kun kvar internaciaj (1960), tri finnaj (1958) kaj du svedaj (1958) eldonoj; ĝi dum pluraj jaroj estis la plej furora libro en libroservo de UEA. Aldone al ĝi aperis Oportuna vortaro de ordinara Esperanto (1969). Liaj artikoloj, tradukoj kaj fotoj aperis en Esperanta Finnlando kaj Finna Esperantisto, ankaŭ en internaciaj gazetoj: Belarto, Esperanto, Esperantologio, La Espero, Malgranda Revuo, Monda Kulturo, Norda Prismo kaj multaj aliaj. Pluraj liaj artikoloj kaj fotoj estas en la kolekto Fortoj de l’ vivo eldonita okaze de lia 75-jariĝo (1967).

En 1955 kun sia edzino Marke li establis Fondumon Esperanto (FES), kies kapitalon formis la tereno de la edzino kaj la domo de la edzo. FES eldonis plurajn librojn de Setälä, kaj ankaŭ post lia morto ĝi ĝis nun finance subtenas la Esperanto-movadon en Finnlando. Setälä estis honora membro de UEA (1933) kaj honora prezidanto de EAF (1979), kiu omaĝe al li kreis medalon kun lia devizo “Kaj lukti fidele por lumo”.

Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto estas verkita surbaze de la artikolo, kompilita por la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK), kiu enhavas ankaŭ longan bibliografion de la verkoj de la eminenta finna jubileanto.

Ĉe represo bonvolu nepre menciu la nomon de la aŭtoro kaj la fonton:
Fonto: Novaĵretejo La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/04/setala/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi