Gaja printempa prezentado en Bjalistoko

Belostoko

Kara leganto, ĉu via organizo havas multe da ofertoj por infanoj kaj junularo? Ni ofte ripetadas, ke la estonteco de Esperanto dependas de niaj heredantoj, sed fakte ni ne sufiĉe zorgas pri ili.

La 17an de aprilo, tagmeze, sur la bazara placo en Bjalistoko estis aŭdeblaj surdaj sonoj de tamburo. Post momento almetiĝis akordiono.

“Panjo, ĉu ni kontrolu kio okazas?” – demandis knabineto promenanta kun la gepatroj.

Apud la kafejo Esperanto staris du muzikistoj kaj ludis la melodion de La Espero.

En la reta afiŝo ni anoncis: “Eble ĝuste ĉi tie juna Ludoviko aŭskultis printempe la sonojn de cimbalo aŭ violono kaj observis muzikistojn petantajn monon”.

Dum kelkaj minutoj ni estis ĉirkaŭitaj de junaj kaj plenkreskaj aŭskultantoj. Venis novaj infanoj kaj junuloj kun muzikinstrumentoj kaj komenciĝis komuna koncerto. Eksonis la kanto

Saltu, saltu, infanar’,
dum junas vi, kun ŝat’
de l’ printempo ĝis la vintro
salto de la kat’.

<…>

<…>

<…>

Ela Karczewska

Ĝi estas komenco de la artikolo “Gaja printempa prezentado en Bjalistoko” de Ela Karczewska, publikigita en la maja numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi