Pri Zamenhof lia urbo memoras

Belostoko

Koncerto “Esperanto – la lingvo de espero” (Foto: Nina Pietuchowska)

La 12an de aprilo bjalistokaj esperantistoj, reprezentantoj de pluraj lernejoj, urbaj aŭtoritatoj kaj estroj de kultur-institucioj renkontiĝis ĉe la Zamenhof-monumento por omaĝi doktoron Zamenhof, forpasintan antaŭ 100 jaroj. Krom flormetado kaj tradicia komuna foto, la kunvenon gajigis infanoj el loka infanĝardeno, kantantaj en Esperanto, kaj la infana muzikbando Uku-Donaco Bjalistoko, kiu prezentis por la unua fojo La Esperon laŭ nova muzika komponaĵo de Lech Mazurek.

La renkontiĝo estis bona okazo por danki al la urbaj reprezentantoj subtenadon de Esperanto kaj de ĝia iniciatinto. Ni memorigis, ke en la nova Centro Ludoviko Zamenhof / Bjalistoka Kulturcentro la 12-14an de majo okazos la 36a Pola Esperanto-Kongreso, ke danke al urba financado ni eldonas plurajn librojn (ĉi-jare – la verkaron de la bjalistoka poeto Wiesław Kazanecki), ke loka turismo-asocio organizas interesajn teatrecajn promenadojn tra Bjalistoko laŭ spuroj de Zamenhof, kaj fine ke dum la nokto de muzeoj okazos urba ludo dediĉita al Doktoro Esperanto.

<…>

<…>

<…>

Przemysław Wierzbowski

Ĝi estas komenco de la artikolo de Przemysław Wierzbowski, publikigita en la maja numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi