Pri la Laborplano de UEA

Vidpunkto

En nia nova rubriko “Vidpunkto” pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolos konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la ideoj de la nunaj gvidantoj de la Esperanto-movado kaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA. Viaj reagoj estas bonvenaj.

De jardekoj mi ne plu havas respondecojn en UEA, mia lasta komitatana mandato finiĝis verŝajne en 1980; do komentado de la longa kaj certe skrupule redaktita Laborplano de UEA 2013-2017 estas ekster miaj kapabloj, kvankam mi nur supraĵe notus, ke nur eta parto de la tuto, fakte optimisme troa, estas realigita. Mi rigardis kun simpatio la allogan siglon “AMO”, kvankam laŭ mi ne temas pri maturigo de aktivuloj, kiuj jam estas maturaj per si mem, sed ja pri aktivigo de maturuloj, sed mi agnoskas, ke perdiĝus la ĉarmo se oni siglus MAO. Preter tiu ĉi ekstertema rimarko, mi limigas mian atenton al kelkaj punktoj rilataj al kulturo, spurante tiun vorton en la Apendico: “Strategiaj prioritatoj de UEA 2013-2017”.

En la punkto 1.2 de tiu apendico estis planita la kreo de datumbazo de “Amikoj de Esperanto” al kiuj oni sendu movadajn novaĵojn. Mi dubas, ke tio estis kreita. Ankoraŭ en la tempo de Lapenna ekestis kategorio de “Apogantoj”, kun listo kaj membrokartoj, sed post malmultaj jaroj tio estingiĝis. Analoge, la Akademio de Esperanto, en la tempo de la prezidanteco de Albault, kreis asocion de “Amikoj de la Akademio” kun la celo ricevi donacojn kaj informi pli vastan publikon ol la nuran membraron; tio estingiĝis kun la ŝanĝo de la prezidanto. Kvankam certe laŭdindaj en perspektivo, ĉi tiuj klopodoj iel partoprenigi en la idealoj de asocio personojn ekster la specifa medio ne funkciis. Retejo esperanto.net ŝajnis ŝlosilo al tiu etendo de la asocio al la ekstera mondo, sed ankoraŭ nun ĝi povas esti konsiderata funkcianta nur en sia esperantlingva versio, en aliaj lingvoj la retejo ankoraŭ atendas kompletigon. Kaj eĉ se rigardi la esperantan version, la mencio pri poezio nur de Kalocsay, Baghy kaj Miĥalski jam mortintaj antaŭ almenaŭ duonjarcento, kaj la nemencio almenaŭ de Boulton kaj Ragnarsson, kiuj, same kiel Auld, estis kandidatigitaj (ne ja “nominataj”???) al Nobel-premio pri literaturo estas for de aktualeco. Ŝajne freŝe aperintajn literaturkritikajn tekstojn la kompilinto de la retejo ne prikonsciis.

La libromerkato estas asfiksia, kaj la statistiko aperinta en la aprila numero de Esperanto estas deprima. Preter la eksplodaj Poŝamiko de Allée kaj Kováts kaj La danĝera lingvo (2a eld.) de Lins, kiuj superas 200 ekzemplerojn, neniu verko atingas 80 ekzemplerojn venditajn en 2016 de la libroservo de UEA. Tamen veras, ke, laŭ aserto de spertulo kia Osmo Buller, nur duono de la tuta libromerkato pasas tra UEA, do la statistiko estas nur parta kaj por havi realan bildon oni devus statistiki la vendojn ĉe la eldonejoj (kio kompreneble ŝanĝus la klasifikojn de la plej vendataj entute), sed eĉ ĉi tiu nova bildo aspektus magra. Kiam Attila Kaszás alprenis la redaktadon de Esperanto li intencis starigi stabilan teamon de recenzantoj kaj al la sinproponintoj li sendis liston de la verkoj kuŝantaj ĉe UEA kaj atendantaj recenzon: ili estis 522, kaj pluraj malnovis jam pli ol dek jarojn. Evidente la recenza strukturo estas nekontentiga kaj nerecenzata libro riskas ŝimi en magazenoj; aliflanke la paĝoj en la revuo dediĉataj al recenzoj estas tro malmultaj, kvankam, nu, proporcie ĝustaj kompare kun la spaco en la revuo. La libroservoj, kaj ĉefe UEA kiel la plej granda, povus mem eldoni bitbultenon konsistantan nur el recenzoj, por iom movi la merkaton: elspezoj estus minimumaj, jam antaŭ ol vidi la libron fizike leganto estus informita kaj sur la tabloj de la libroservo dum kongreso li renkontiĝus kun konato. Ĉu la anoncita tute nova retejo, http://revuoesperanto.org kien ĉiu rajtu meti sian kontribuon, ŝtopos ĉi tiun enorman truon? Kompreneble ankaŭ por tio necesas revizianto, kiu eventuale bridu esprimojn pri kiuj UEA devas poste publike pardonpeti, kiel bedaŭrinde jam okazis antaŭ ne longe. Tiu retejo estas en la revuo indikita kiel loko kie oni trovu plenan liston de libroj venditaj, sed ĝis hodiaŭ tiu listo ne aperis.

Kiom da libroj eldoniĝas ĉiujare? En 2015 aperis ĉ. 150 presitaj verkoj. Por kompari, en Italio aperis ĉ. 67.000 libroj (inkluzive represojn), t. e. ĉ. 1,1 por ĉiu milo da landaj enloĝantoj (Italio randas 60 milionojn inkluzive bebojn kaj senkonsidere al vivantoj eksterlande). En Germanio preskaŭ same, ĉ. 1 por ĉiu milo. Se oni supozu la saman proporcion por la esperantlingva komunumo, tio rezultigus 150.000 legipovulojn, kio donus nombron ege pli malgrandan ol estas iuj sondoj, ekz. Vikipedio, kiuj klasas la eblajn konantojn (do utilajn por la libromerkato) inter 500.000 kaj 2.000.000. Kiu statistiko donas pli kredindan bildon? Se fakte legokapabluloj estus unu miliono, aŭ eĉ nur 150.000, la eldonnombro tamen estas mikrobdimensia: malmultaj eldonejoj aŭdacas aperi per pli ol 500 ekzempleroj, kio do rezultigus 75.000 legantojn (se ni konsideras ke la magazenoj regule malpleniĝas). Eble pli versimila nombro.

Inter la celoj kaj strategioj de UEA, se ĝi volas respekti sian epiteton “universala”, devus esti la kunlaboro kun aliaj esperanto-establoj, konigante ilian agadon, eĉ se ĉiu havas sian strategion: dise velas, kune celas. Tio ne okazas ĉiam: la rubriko Laste aperis registras ja ne tion kio laste aperis sur la terglobo, sed nur tion kio estas aĉetebla tiumomente ĉe UEA, kun la preteksto, ke se iu, vidante la anoncon pri aperigo, tuj alkurus per mendo, la libroservo ne estus preta lin kontentigi. Preteksto artifika, sufiĉus tuj ĉe la apero alproprigi al si ekzemplerojn. En la centraj jardekoj de la pasinta jarcento, laŭ tiama diro de Simo Milojević, UEA tuj mendis 20 ekzemplerojn de ĉio aperanta; ŝajne nun tio ne plu okazas: de Homarane, eldonita de LF-koop, en la UEA-katalogo troveblas nur la unua numero (2010), aperis de jaroj jam la dua.

La Esperanta Civito komunikas, per tre ofta aperigo en sia gazetara agentejo HeKo, kulturajn eventojn aŭ festajn aktivadojn de establoj aliĝintaj al ĝia Pakto, sed tio neniam aperas en la UEA-eldonaĵoj. Kiel nura ekzemplo, la Literatura Kafejo, okazanta regule en Budapeŝto kaj atinginta ĉi-printempe sian 38an (!!!) realiĝon, neniam troviĝis en la UEA-kalendaro; same, pri kolokvo de la Kultura Centro Esperantista okazinta en Ĉaŭdefono en 2013, kiun partoprenis la tiama prezidanto de la Akademio, aliaj akademianoj, redaktoroj kaj kulturaj elstaruloj, aperis nek anonco nek raporto. La konstanta reprezentiĝo de la Esperanta PEN-centro en la internaciaj PEN-kongresoj kaj ĝia partopreno en gravaj komisionoj (ekz-e, tiu pri verkistoj en karcero) estas sisteme prisilentataj. La ĵus anoncita eksperimenta kurso en Ĉaŭdefono pri literatura tradukado ne estis relanĉita en la UEA-komunikoj, do eĉ esceptaj eventoj riskas nekonatecon. La strategiaj prioritatoj de la Laborplano devus raporti por doni kompletan bildon pri kio okazas en Esperantio.

Banale dirite, eldonejo estas la unua ekscianto pri apero de propraj verkoj (!), tial regula komuniko kun propono pri recenzo devus rapide alveni al la revuoj, kies malofteco jam estas grava handikapo por la diskonigo. Revuoj devus havi pretan teamon da bonvolaj (kaj kompetentaj) recenzantoj kaj tuj aŭ rekte atribui recenzotan verkon aŭ lanĉi enketon “kiu volas recenzi la verkon XXX?” kun ege sinteza priskribo, ĉu temas pri poezio, aŭ historio, aŭ kuirarto. Tion faras modele, ekzemple, Monato. Tamen, kiam mi proponis al iuj gravaj eldonejoj sendon de siaj eldonaĵoj por povi aperigi tuj recenzon en Literatura Foiro, la plej legata kaj plej longtradicia literatura revuo, kiu do restas kiel la plej instiga al aĉetado, de UEA mi eĉ ne ricevis respondon (kaj same de Mondial).

Mi finu per komento koncerne la politikon pri prezo de libroj, forte dependanta, preter la eldonlando kaj la eldonnombro, de la rabato al la revendistoj, kiu kutime dependas de la kvanto da mendataj ekzempleroj. Laŭ la nura ekzemplo kiun mi konas, LF-koop, eldoninto de la Historio de la Esperanta Literaturo de Minnaja & Silfer, proponas fortegan rabaton fronte al konsista mendo, sed eĉ kun malgranda mendo UEA ricevas 33,3%-an rabaton (se ĝi mendus eĉ nur 14 ekzemplerojn ĝi havus eĉ pli grandan). Bizare, en Lillo, kie tiu libro estis lanĉita, ĝi estis vendata en apuda urba internacia librejo je 3 eŭroj malpli ol ĉe la UKa libroservo. Je la demando pri kialo de tiu diferenco, s-ro Oneţ deklaris, ke UEA devas pagi imposton (kvazaŭ la urba librejo ne devus same). Hodiaŭ la UEA-katalogo ofertas ĝin je 54 eŭroj, dum la Itala Federacio je 48, kaj malgraŭ tiu forta diferenco la verko estas inter la dek plej vendataj de la UEA-libroservo. Evidente io malbone funkcias en la distribuado, kaj mi forte bondeziras, ke tio baldaŭ ŝanĝiĝu ankoraŭ antaŭ la fino de la Laborplano 2013-2017. Hipotezo pri bitlibra eldonado aŭ pri vendo tra grandaj ĉenoj, kia ekzemple Amazon aŭ ibs, estus interesa temo por la venonta trijara Laborplano de UEA.

Carlo Minnaja

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/04/minnaja

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Pri la Laborplano de UEA

  1. En la sinteno de UEA rilate al aliaj subjektoj pezas des pli peza ostracismo ol kontraux la Esperanta Civito.

    Suficxas mencii la kazon de Esperanto-Radikala Asocio:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=3188

  2. DIETER ROOKE diras:

    librojn legu la verkisto!

Respondi