Valentin Melnikov demisiis

Valentin MelnikovHieraŭ, la 24an de aprilo post la regula kunveno en la Moskva Esperanto-Klubo “Lev Tolstoj”, en kiu okazis diskuto kaj disputo pri la “afero Ŝiro”, la konata Esperanto-literaturisto Valentin Melnikov demisiis el la Estraro de la landa asocio REU. En sia demisia mesaĝo la Moskva poeto kaj tradukanto skribis:

«… Estis mia granda eraro balotiĝi tien en 2015: tiam mi esperis, ke REU estas ankoraŭ revivigebla, sed nun mi vidas, ke ĝi plu restas privata havaĵo de “dumvivaj estraranoj” por diversaj strangaj maĥinacioj. La tuta Esperanto-agado en Rusio okazas ekster REU kaj malgraŭ ĝi – kvankam REU ŝatas atribui al si la meritojn, kaj la prezidantino de REU ĉiam plendas, ke oni ne volas membriĝi. Sed neniu povus respondi: kion donas REU-membreco al ordinara Esperantisto. Plejparto de la membraro estas la dumvivaj membroj (multaj el kiuj elmigris el Rusio, iuj ĉesis okupiĝi pri Esperanto ktp.) kaj asociitaj membroj kiuj fojfoje vizitas lokan klubon kaj apenaŭ konscias sian membrecon. La “vivaj” rekte kotizantaj membroj estas nur 19 por la tuta Rusio!

« Mi jam en 2006 proponis likvidi REU – tiam oni ne volis min aŭdi kaj, kiel kutime, priĵetis min per koto; sed post kelkaj jaroj en vica konferenco nur unu voĉo mankis por trakti ĉi tiun proponon. Tiakaze eble post 10-15 jaroj renaskiĝus normala Landa Asocio, certe kun tute novaj homoj.
<…>
« Mi plu okupiĝos pri Esperanto-literaturo, volonte renkontiĝos kun ĉiuj honestaj Esperantistoj, mi pretas fari ekskursojn por gastoj de Moskvo k. a. Ne hezitu kontakti min persone…

« Valentin Melnikov».

Ĝi estas artikolo el la maja numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/04/melnikov

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Valentin Melnikov demisiis

  1. La problemo pri la landaj asocioj estas ilia baza koncepto. Se oni volas havi la staton, ke ekzistas nur unu landa asocio en ĉiu lando, tiam ĝi havas kvazaŭ ŝtatecan funkcion, simile al ŝtatoj – kiuj ja provas (en civilizitaj landoj) esti justaj al ĉiuj civitanoj kaj egalrajte trakti ilin. Sed la realo estas, ke tiuj asocioj estas pli ol nur organizantoj de la Esperanto-vivo – iliaj funkciuloj estas homoj kun opinioj kaj ŝatoj kaj amikoj kaj malamikoj. En “normalaj” ŝtatoj la egoismon (kaj la nenion-faradon) de ŝtataj funkciuloj kaj politikistoj provas bridi juĝejoj – sed io tia en Esperantujo ne ekzistas. Do iom post iom la landaj asocioj ofte degeneras; ili estas la esprimiloj de la volo de funkciuloj aŭ ili (ofte) simple ekdormas.

    Laŭ mi estas klare, ke en Esperantujo devas ekzisti pluraj rondoj de Esperanto-parolantoj, ĉar simple la homoj estas tiel diversaj kaj ili facile konfliktas unu kun la alia, ke pli facilas teni ilin en du aŭ pli da organizaĵoj. (Ankaŭ leonojn kaj tigrojn oni tenas en diversaj kaĝoj…) Se oni havas nur unu ĝeneralan asocion por ĉiuj, tiam estas la danĝero, ke tie homoj konfliktadas, ke iuj prenas la povon, ke iuj ne plu emas labori por la asocioj pro la konfliktoj ktp. Tiuj konfliktoj en Esperantujo estas preskaŭ tradicia afero – kaj laŭ mi ofte bona vojo estas disiĝi. (Kompreneble pli bone estas aranĝi komunan agadon, sed ne ĉio eblas en la mondo.)

    Tial mi, sen koni la detalojn, havas la impreson, ke estas nenio baze malbona en ies decido forlasi asocion. Tio, kion Esperantujo bezonas, estas ne tiom multe havi asociojn kiom atingi bonan kaj sukcesan agadon por Esperanto – kaj plukonstrui nian kulturon kaj pludisvastigi nian lingvon.

  2. DIETER ROOKE diras:

    Mahhinacioj chiam estas strangaj kaj ne kompreneblaj

Respondi