Plibonigi la publikan bildon de Esperantujo

 Foto: Joanna Filipowicz-ChoroszuchaVidpunkto

En nia nova rubriko “Vidpunkto” pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolos konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la ideoj de la nunaj gvidantoj de la Esperanto-movado kaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA. Viaj reagoj estas bonvenaj.

Esperanton parolanta amiko de mi rakontis scenon el lia laborejo. Li estis kun du kolegoj, unu estis nova en la entrepreno, la alia jam pli longe laboris en la entrepreno kaj sciis, ke mia amiko parolas Esperanton; la novulo ne. Mia amiko ricevis alvokon de Esperanto-parolanto kaj parolis dum iom da tempo en Esperanto. Poste la novulo demandis, en kiu lingvo parolis mia amiko dum la telefonado. “En Esperanto”, informis la alia kolego. “Ho, jes”, diris la novulo, “tiu lingvo, kiun neniu parolas”.

Estas vere fascine, kiom forta estas la kredo de granda parto de la loĝantaro, ke neniu parolus Esperanton aŭ ke ĝi estus morta lingvo. La sceno kun mia amiko certe ne estas la sola. Kelkfoje neniel helpas rakonti la plej belajn okazintaĵojn, ne helpas eĉ interparoli antaŭ ili – la ŝajna scio troviĝas tiel profunde en la kapo, ke ĝi ne elradikiĝas per unu sola fojo.

Ĉu ekzistas komunumo de Esperanto-parolantoj?

Tre impresis min ankaŭ artikolo pri Esperanto, kiun verkis profesoro pri lingvistiko. Li skribis pri la (laŭ lia komenca opinio) mankantaj kulturaj ecoj de Esperanto kaj aldonis, ke tio ja ne mirindas, ĉar “malantaŭ Esperanto ne troviĝas komunumo de parolantoj, kies kulturo influis la evoluon de la lingvo”. Tute logika rezonado: Se vere ne ekzistus la komunumo, neniu kreus kulturon…

Tamen ses liniojn pli sube oni povis legi, ke Esperanto estas rimarkinda inter la mondaj helplingvoj, ĉar “ĝi estas parolata en multnombraj privataj komunumoj kaj asocioj <…> Internacie ekzistas pluraj grandaj Esperanto-asocioj”. Ĉu tion li ne pretis nomi “komunumo”? Mi supozas, ke li ne vere traktis la demandon. Laŭ mi li simple ricevis informojn el du fontoj: La unua estas la kutima onidiro inter lingvistoj. La dua estas tio, kion li legis en diversaj gazetoj kaj facile povis retrovi en la interreto. Li havis neniun kaŭzon misfidi al unu el la du informoj kaj fontoj, sekve li prezentis ilin ambaŭ al la legantoj. Ke tio signifis kontraŭdiron, tion li ne vidis, ĉar li neniel suspektis tiaĵon; tro firma estis lia kredo. (Mi cetere apenaŭ iam spertis tiel kompreneman kaj honestan aŭtoron kiel lin; post mia atentigo li reverkis la enretan artikolon kaj eĉ aldonis mencion pri denaskuloj. Respekton li meritas! Eraroj povas okazi; necesas tiam korekti ilin – kaj bonas.)

Informi pri la Esperantujo de hodiaŭ

La granda celo de la Esperanto-movado estas disvastigi nian lingvon. La komunumo kontraste estas eble iom pli trankvila tiurilate kaj verŝajne supozas, ke ju pli oni uzas la lingvon, ju pli da kulturaĵoj ekzistas, des pli tio konatiĝas, des pli alloga ĝi fariĝas, des pli da homoj lernos ĝin. Aŭ homoj simple ne faras al si zorgojn pri disvastigo.

Disvastigi signifas zorgi, ke homoj decidu lerni nian lingvon; por tio ili bezonas la taŭgajn informojn. Ĉar apliki la lingvon estas tre grava perspektivo, la erara kredo, ke neniu parolas nian lingvon, kompreneble estas pli malpli la mortobato por ĉiu pripenso lerni Esperanton. Tiu kredo, ke Esperanton neniu parolus, respondecas ankaŭ pri tio, ke homoj ne informas aliajn kaj ĵurnalistoj ne volas verki pri ĝi. Se oni volas meti bazon al la disvastigo de Esperanto, oni devas zorgi, ke la fakta Esperantujo de hodiaŭ iĝu konata. Ne nur al centoj da homoj, sed al centmiloj kaj milionoj.

Ankoraŭ mi ne tro bone komprenas, kial kelkaj homoj sukcesas verki tekstojn pri Esperanto sen mencii la hodiaŭan aplikadon. Estas ja tiel bele hodiaŭ: La ĉinoj preskaŭ ĉiutage publikigas novaĵojn en Esperanto, la Esperanto-vikipedio estas jam pli granda ol, ekzemple, la dana aŭ la hebrea, Google Translate, Facebook, Mozilla Firefox kaj Linukso subtenas Esperanton, la katolika eklezio akceptis Esperanton kiel liturgian lingvon, la Esperanto-PEN-Centro membras en internacia PEN, en Hungario ekde 2001 pli ol 35 mil homoj ekzameniĝis pri Esperanto (ŝtate rekonitaj ekzamenoj), ĉe Duolingo registriĝis jam pli ol 700 mil homoj por Esperanto-kursoj, lingvoretejoj kun almenaŭ 25 lingvoj tre ofte ofertas Esperanton, ekzistas jam almenaŭ mil denaskuloj ktp.

Tamen plu ekzistas informaj tekstoj pri Esperanto, kiuj ne mencias ĉion tion, cetere ankaŭ leteroj de legantoj. Kaj, kredu aŭ ne, kelkaj el tiuj informoj venas el Esperanto-organizaĵoj, kies nomojn vi, karaj legantoj, bone konas. (Por ne nur kritiki: La nuntempe rete legebla Esperanto-versio de “Ĝisdate pri Esperanto”, el 2009, mencias multajn faktojn el la tiutempa stato de Esperantujo.)

Regulaj gazetaraj komunikoj

Ekzistas pliaj mirakloj sub la suno. Imagu, ekzistas internacia Esperanto-asocio kun laŭstatuta celo de Esperanto-disvastigo, kiu vere ne produktas regulajn gazetarajn komunikojn por la ekstera mondo – kvankam jam antaŭ pli ol duonjarcento la principaro de Frostavallen klare difinis la taskojn pri Gazetara Servo, kiujn havas la Informa Fako. Por mi estas malfacile imagi, kiel povas okazi disvastigo de Esperanto sen doni al la amaskomunikiloj informojn pri nia lingvo kaj ties stato kaj evoluo. Por diri ĝin tiel klare, kiel necesas: En Roterdamo devas okazi regulaj kontaktoj kun la amaskomunikiloj por transdoni al ili novaĵojn el Esperantujo. Kaj nun divenu, kion mi rekomendas por ĉiu landa asocio kaj eĉ por multaj kluboj: Jes, serĉu homon, kiu lernu, kiel funkcias amaskomunikilaj rilatoj, kaj tiu kontaktu la gazetaron. Ni ne havas la rimedojn por mem kaj persone disvastigi nian mesaĝon al unuopuloj, ni uzu la jam ekzistantajn ilojn. Kaj cetere: Neniu alia havas, disvastigi novaĵojn estas preskaŭ ĉiam tasko de amaskomunikiloj.

Raporti pri eventoj kaj faktoj – ne argumenti!

La mesaĝoj de ni cetere havu laŭ mi unu ĉefan informon: Raporton pri aktuala evento en Esperantujo – kunveno, prelego, eble ekskurso, ekspozicio… Ne provu transdoni pli malfacilajn aferojn – ekzemple, ke Esperanto estus justa lingvo, ke ĝi protektus minoritatajn lingvojn, ke la mondo devus enkonduki ĝin, ke oni devus lerni ĝin ktp. Mi ne volas argumenti, ĉu tiaĵoj veras aŭ ne. Sed unu afero estas tre certa: Se vi montras al ĵurnalistino libron en Esperanto kaj diras, ke ĝi estas libro en Esperanto, ŝi kredos vin kaj eble ŝi raportos pri Esperanto kaj libroj. Se vi asertas ion pri Esperanto rilate al lingva justeco, protektado de minoritataj lingvoj, ĝenerala enkonduko ktp., tiam estas iom verŝajne, ke iu dubos pri tio; eble jam la raportisto, eble nur la redaktoro en la redaktejo… En la artikolo retroviĝos tiu dubo kaj eble eĉ la raportita kontraŭstaro de iu kontraŭ-esperantisto. Kial subteni kreiĝon de tia duflanka prezento de Esperanto? Kial konscie fordonaci spacon al la Esperanto-kontraŭuloj? Ĉu ne estas pli bele, se en la artikolo aperas (preskaŭ) nur objektivaj faktoj pri Esperanto – prefere tiuj, kiujn sciencistoj kaj ĵurnalistoj ofte erare prezentas? (Vi kredas, ke tio ne funkcias, ĉu? Mi faris tion plurcentfoje…)

Ekzistas du pliaj gravaj kaŭzoj, kial estas pli konsilinde diskonigi purajn faktojn pri Esperanto ol argumenti pri ĝi: Ofte oni konstatas kun bedaŭro, ke interlingvistoj kaj esperantologoj estas konsiderataj partiecaj kaj ne objektivaj. Tio kontribuas al konata dilemo: La sciencistoj, kiuj ne parolas Esperanton, ne estas tiel bone kapablaj ĝisfunde esplori la temaron. Aliflanke la sciencistoj, kiuj jes parolas Esperanton, estas konsiderataj partiecaj – do iliajn tekstojn kaj eldirojn oni prenas malpli serioze. Resume en la scienca mondo la ampleksa diskonigo de faktoj pri Esperanto ne tro bone funkcias.

Aliflanke la enketoj pri la motivoj de Esperanto-lernintoj indikas, ke por ili plej gravas la ecoj de Esperanto kaj de ties tutmonda parolantaro. La demandon “Kiu specifa informo igis vin lerni Esperanton? Kio plej multe konvinkis vin?” oni ĉe Facebook respondis ĉefe per la jenaj: Intereso pri lingvoj, la ideo, facila lingvo-konstruo, facilaj kontaktoj en multaj landoj, bona solvo de la lingvo-problemo, neŭtrala planlingvo. Sufiĉas do informi kun la jena ĉefa enhavo: “Esperanto estas rapide lernebla internacia lingvo. Oni per ĝi povas facile ligi kontaktojn al homoj en pli ol cent landoj”. Tio estis en la centro de la komunikado de Germana Esperanto-Junularo en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj; nia plej granda renkontiĝo, Internacia Seminario (IS), en tiuj du jardekoj kreskis al pli ol tricent partoprenantoj…

La argumentado pri Esperanto anstataŭ la pura diskonigo de faktoj verŝajne venas ankoraŭ el la tempo, kiam gvidantoj de la Esperanto-komunumo havis iluziojn pri desupra enkonduko de Esperanto pere de politikistoj kaj diplomatoj. Hodiaŭ ni povas esti tre certaj, ke tio nuntempe ne funkcios, ke pli ol afablaj vortoj ne atendeblas. Unue nia komunumo kaj la aplikado de Esperanto devas ankoraŭ multe kreski – kaj tio ja eblas, kiel ni scias el rigardo al la pasinta duonjarcento.

Ankaŭ la argumento, ke la ekstera mondo, ekzemple, sciencistoj aŭ diplomatoj, zorge aŭskultas nin, kiam ni prezentas nin minoritatlingvemaj aŭ lingvorajtemaj, ne vere gravas. Ni ne parolu por esti aŭskultataj de aliaj, ni parolu por transdoni la ĝustajn informojn al la socio: Tiujn, kiuj zorgas, ke la nuntempe atendeblaj unu ĝis du procentoj de la homoj interesitaj pri fremdlingvoj vere eklernos Esperanton. Nia ĉefa prioritato nuntempe devas esti: Kreskigi, kreskigi, kreskigi nian lingvokomunumon – se ni sukcesos plu teni tiun direkton, en la venontaj kvin ĝis dek jaroj ni fariĝos pli kaj pli respektataj de la ekstera mondo. Kaj tio supozeble pluiros: Sukceso kreas sukceson.

De informado al komunikado

Permesu al mi etan rimarkon pri vortoj: Informado signifas, ke, ekzemple, mi transdonas informojn al iu alia. Konsciigo signifas, ke mi scias ion kaj konsciigas aliajn. La moderna scienco kontraste parolas pri “komunikado” – kaj tio havas bonan kaŭzon: La fluo de informoj devas iri en ambaŭ direktojn. Ni devas ekscii, kion la publiko scias, pensas kaj sentas pri Esperanto kaj pri nia lingvokomunumo. Nur tiam ni kapablas formuli nian mesaĝon ĝuste tiel, ke ĝi vere bone alvenas ĉe la publiko.

Tiuj enketoj estu iom specifaj: Ni prefere sciu, kion pensas 14-jaraj lernejanoj, kion studentoj, kion lingvistoj, kion ĵurnalistoj k. a. Kiom el ili scias, kio estas Esperanto? Kiom supozas, ke ekzistas libroj en Esperanto? Kiom scias pri la Esperanto-denaskuloj? Kiom scias, ke la lingvo estas relative rapide lernebla? Ktp. Demandu vin, pri kiom da tiaj studoj vi jam aŭdis – kaj do ne miru, ke Esperantujo kreskas multe malpli rapide ol ĝi povus kaj ol ni ĉiuj volus.

Kiom da mono dediĉi al informado?

Kiel jam aludite, “disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto” estas la unua laŭstatuta celo de UEA. Eble vi konsentas, ke bazo de tio estas informado (aŭ konsciigo, aŭ komunikado). Laŭ la financa raporto por 2015 UEA tiujare elspezis 1302,84 eŭrojn por “Konsciigo (Informado)”; kompare kun ĉ. 150 000 eŭroj da aliaj nesalajraj kostoj tio aspektas ne tre imprese, nome sub unu procento. Indas tamen aldoni, ke en la buĝeto estis 3000 eŭroj kaj ke la buĝeto por 2017 estas 11 mil eŭroj, do 7,5 % de ĉiuj nesalajraj kostoj. Principe tio sonas kiel deca sumo por komunikado, sed mi ne scias, kion oni fakte planas. Se por unu afero troviĝas riĉa kolekto de ekzemploj en la historio de Esperanto-asocioj, tiam por elspezegoj, kiuj havis proksimume neniun efikon en la reala mondo. “Grandaj elspezoj kun malgranda efiko”, povus esti la titolo de “Nigra Libro” pri tiu parto de la Esperanto-asociara historio; bedaŭrinde, verki la libron riskas signife ŝanĝi la amikajn rilatojn de la aŭtoro en Esperantujo.

Mi mem elspezas nuntempe preskaŭ neniom da mono por gazetaraj kaj publikaj rilatoj. El ĉiuj pli fruaj kostoj restis preskaŭ nur la ofertata kafo kaj la paperkopioj, kiam mi vere renkontas ĵurnaliston; sed kutime la kontakto estas telefona kaj reta.

Necesas en la Centra Oficejo dungito por publikaj rilatoj

Ĉe asocio kiel UEA verŝajne oni ne plu longe povos eviti instali konstantan postenon por gazetaraj kaj publikaj rilatoj. Longa-vide verŝajne necesos duontempa aŭ plentempa dungito, sed komence kvin horoj semajne povos esti sufiĉaj. Tio estas bona bazo por almenaŭ iom kompreni, kion la mondo skribas pri Esperanto, kaj kion ni sekve mem komuniku al la mondo. En unua fazo sufiĉos gazetaraj rilatoj, en dua fazo necesos larĝigi tion al publikaj rilatoj kaj speciale konsideri celgrupojn kiel lingvistoj, instruistoj ktp. Rilate al lingvistoj kaj aliaj sciencistoj la ĝisnuna scienca agado estas certe tre meritplena, sed ĝi estas scienca kaj ne havas kiel kernon la publikrilatan aliron; tio por sciencistoj ne tro decas. Artikoloj kaj libroj publikiĝas, sed ne diskoniĝas sufiĉe vaste. Indas aldoni tiun faceton.

Feliĉe lastatempe multo okazas en la kadro de UEA. Tio gravas, se UEA volas esti interesa ankaŭ por la nuna generacio de Esperanto-lernantoj kaj -ekparolantoj. Rilate al informado aŭ komunikado estas iom malfacile kompreneble, kial por la redaktado de gazeto, la vendado de libroj aŭ la organizado de kongresoj UEA pretas dungi kaj pagi homojn, dum por komunikado ankoraŭ ne. Estas bela revo, ke tio povus okazi ekskluzive per honorofica laboro; la praktiko montras, ke tiam la laboro okazas nur dum kelkaj jaroj kaj ne ĉiam estas farata kun la necesaj energio, persistemo kaj reguleco; indas aldone havi konstantan postenulon, kiu spertiĝos pli kaj pli.

Lu Wunsch-Rolshoven

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/03/vidpunkto

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Plibonigi la publikan bildon de Esperantujo

  1. dennis keefe diras:

    La plej praktika kaj efiko-hava artikolo por informi pri Esperanto kiun mi legis chi jare en Esperantujo. Lu Wunsch-Rolshoven, kiel kutime, havas ideojn kiuj vere povas helpi antauenigi Esperanton.

    Se oni aldonos kelkajn ideojn de Esperanto-France, kaj de La Chaux-de-Fonds (Vidu la artikolon de Carlo Minnaja en la sama rubriko Vidpunkto de la Ondo de Esperanto), oni komencos kompreni kio estas vera Gazetara Servo– komuniki al homoj, al amaskomunikiloj EKSTER ESPERANTUJO, tio estas, al la homoj kiujn ni volas INFORMI.

    Resume: leginda legomaterialo por chiaj movadestroj ene kaj ekstere de UEA.

  2. CindyMcKee diras:

    En kruela mondo, se esperantlingvaj asocioj pli aktive bonfarus (kiel Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento), reklamoj ne necesus. La famo okazus kiel flankefiko.
    Botoj sur la grundo, kiel diris Stefan MacGill en https://sezonoj.ru/2017/02/macgill-2/ li volas morti “en la botoj” – ankoraŭ aganta kaj ankoraŭ agkapabla.

Respondi