Velado al Itala Kongreso 2017

Velado

Foto el la pasintjara Velado

Itala Esperantista Federacio organizas la 19-26an de aŭgusto 2017 veladon por esperantistoj en la pitoreska Golfo de Taranto (sudorienta Italio). Ni velados admirante de la maro la tipajn vilaĝojn de la regiono kaj ĝiajn mirindajn naturvidindaĵojn.

Velumi estas ebleco por viziti interesajn lokojn en formo de respondeca turismo, interrilatiĝi kun samideanoj kaj ferii kune en nekutima etoso. La velumantoj, ensorbite de la naturaj elementoj, estas en strikta kontakto kun la maro, la vento kaj la simpleco; sen bruo, sen malŝparo, sen urĝo. Estos ŝanco por renkonti novajn geamikojn esperantistajn ene de la emocianta nekutima kadro de la velkrozado.

La partopreno estas malfermita al ĉiuj velistoj kaj novicoj. Ne estas bezonata antaŭa sperto pri velŝipado, tamen ĉiu partoprenanto havos la eblecon stiri la jaĥton kaj praktiki velŝipajn manovrojn. La velkrozado estos didaktika travivaĵo, tamen ne estos kurso de faka Esperanto pri velado, sed kurso de velpraktikado en Esperanto. La jaĥtestro donos al ĉiu partoprenanto ilustritan kajeron pri velŝipaj manovroj en Esperanto. La jaĥtestro estas sperta itala velisto kaj velad-instruisto, volontulo, membro de Grupo Esperanto Tigullio, parolanto de Esperanto.

Prezo por unu persono: 590 eŭroj (antaŭpago 25%). La prezo inkludas: luadon de la jaĥto, jaĥtestron kaj kajeron pri velŝipaj manovroj en Esperanto. La prezo ekskludas: vojaĝelspezojn por atingi la jaĥton, komunan kason, kaŭcion, asekuron, littukojn.

Komuna Kaso: dependas de la konsumado, ĉ. 200 eŭroj po persono.

Kaŭcio: 150 eŭroj po persono, tute redonebla.

Minimuma nombro de partoprenantoj: 6.

La jaĥto: modelo “Bavaria 44”, 14 metrojn longa, kun 4 kajutoj, 10 kuŝlokoj, 2 necesejoj, kuirejo kaj saloneto.

Kontaktu la jaĥtestron: alex@nodobandiera.it

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/03/velado

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi