Internacia Letertago “Assalom, Naŭruz!” (Saluton, Naŭruz!)

Registon

Printempo estas jam en la 2750-jara Samarkando, urbo de Monda Heredaĵo de Unesko, kaj baldaŭ, la 21an de marto, venos Naŭruz, la orienta Novjaro, unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en Uzbekistano kaj pluraj aliaj landoj. Ni kredas, ke dum tiu ĉi festa sezono vi ĝuas renovigitajn esperojn kaj revojn, same kiel agrablajn rememorojn pri la pasintaj celebraĵoj. Naŭruz (signifanta Nova tago) estas popola simbolo de vekiĝanta naturo, printempo, bono, paco kaj nova vivo. Menciindas, ke la festo Naŭruz estas enskribita en la Reprezenta Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.

Bonvolu sendi viajn gratulleterojn, eventualajn pensojn pri Naŭruz-festo ktp, laŭeble, ĝis la 15-a de marto 2017 al nia retadreso: imps86@yahoo.com, kvankam la reeĥoj estos akceptataj ankaŭ post tiu ĉi dato.

Ĉiu ricevita mesaĝo estos danke agnoskita kaj la raporto pri la evento estos sendita al ĉiuj partoprenantoj. La plej interesaj kontribuaĵoj aperos en nialanda gazetaro.

Intertempe, akceptu niajn elkorajn gratulojn kaj bondezirojn okaze de alveno de Naŭruz! Fartu bone kaj havu agrablajn printempajn tagojn plenajn je natura vekiĝo, fruktodona renoviĝo, blua ĉielo, birdaj kantoj, florantaj ĝardenoj, malavaraj sunradioj, ridetoj…!

Ni kore deziras al vi, viaj familianoj kaj al ĉiuj niaj samteranoj belan Naŭruz-feston kaj bonan kaj fruktodonan novan jaron en sano, bonhumoro kaj feliĉo! Ni volus dividi kun vi ĝojon de renaskiĝo de vivo, suna varmo, hela espero, amo, paco, amikeco kaj kreiva inspiro.

Atendante vian baldaŭajn reeĥojn, ni antaŭdankas pro viaj asisto kaj eventuala kunlaboro.

Geografie malproksime, sed printempe proksime via,

Anatoli Ionesov
kunordiganto de la projekto
P.O. Box 76, UZ-140100 Samarkando
Respubliko Uzbekistano
imps86@yahoo.com

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi