Kiel pligrandigi la esperantistaron?

Jonny M. Kreaktiva: KD. Bergisch Gladbach: Los Rockeros Records, 2017.

Jonny MJen la demando de multaj grupoj, asocioj kaj kluboj. En Hamburgo ni dum jardekoj varbas ĉe informstandoj por akiri novajn membrojn, regule iniciatas provlecionojn ktp. Tamen homoj ne venas al ni post varbado kaj informado, sed je propra intereso eklerni nian lingvon internacian kaj poste plejmultaj el ili daŭre restos. Nun de temp-al-tempo “Esperanto Hamburg” invitas prelegantojn aŭ eĉ muzikistojn, kiuj celas al kaj allogas ankaŭ neesperantistan publikon. Tiamaniere en oktobro 2015 ni starigis la 1an Hamburgan Esperanto-Kantokonkurson kun sep artistoj el kvar landoj. Gajnis la unuan premion ĉarma junulo, kiu temperamente prezentis regeon: Jonny M.

Lia maniero prezenti regestile ege plaĉis al mi, kaj ĵus li eldonis sian novan albumon: Kreaktiva. Kia kreativa titolo. Ĉu krea… aŭ aktiva? Ĉu Jonny M vere kreas je aktivaj Esperantistoj? Mi elŝutis lian muzikon bitforme ĉe Vinilkosmo. Regestilo ja vere estis elstara albumo, la kanto Dankon el ĝi estis la pinto de la sukceso de Jonny. Ĉu eblas, denove atingi tiun nivelon, tian altan kvaliton? Mi ne certis.

Sed jes! Jonny dum malmultaj jaroj kaj post amaso da sursceniĝoj gajnis la respekton de multaj konataj artistoj, kiel Patrik Austin de Dolchamar, La Perdita Generacio kaj jOmO, kiuj subtenis lin per duetaj kantoj. Tio ne necesas por helpi al la albumo esti pli bona, sed ĝi montras, ke al muzikistoj plaĉas komune krei ion tute novan. La muziko do sonas foje roka, foje repa kaj foje kompreneble regea – sed ĉiam kunkantebla kaj (ofte pli grava ĉe renkontiĝoj) ĉiam kundancebla. “Levi vian pugnon alte kaj espere!” ne nur devigas la pugnon alten, sed ĝi ankaŭ igas la krurojn moviĝi ritme.

Jonny plibonigas mian mondon per la momentoj de atenta aŭskultado ankaŭ per siaj inteligentaj tekstoj. Vortoj pri paco, rimoj kontraŭ kapitalismo kaj kontraŭ militoj tutmonde, gravaj frazoj de DJ Kunar pri libereco… Tiuj ne estas la kutimaj temoj de kantoj, kiel amo aŭ disiĝo (kiel ekzemple ĉe Ralph Glomp).

Kaj la vortoj kaj la voĉo de Jonny estas pli gravaj kaj kortuŝaj, ekzemple kiam li kantas pri la perdo de sia patro. Jonny antaŭ jaroj decidis ne plu manĝi viandon. Unue por helpi al la bestoj kaj due por helpi al la medio. Veganaj vortoj ĉe Bam bam – post kelkaj frazoj ĉiuj kapablas kunkanti la ritman kanzonon. Li kreas (li ja estas kreaktiva) ne ofte uzatajn kunmetitajn vortojn kiel “malaĉa” – nekutima, sed uzebla, kaj tiel Jonny ankaŭ estas instruisto al la aŭskultantoj, ĉar li montras al sia publiko, kio eblas per Esperanto.

Jen la fenomeno “Jonny M”: unue la muziko plaĉas al la (precipe, junaj) homoj, ili kundancas, poste kunkantas la tekstojn. Ili volas scii, pri kio temas, kio estas la enhavo de la kantoj. La aŭskultantoj lernas pri vortfarado, lernas novajn vortojn kiuj estas “mojose” por ili. Ili ekkonas la Esperanto-movadon kaj ili fortigas la Esperantan memfidon: Ni estas fortaj. Kaj la plej grava afero ĉe lernado estas: Parolu.

Laŭ mi la kantoj taŭgas por instru-kurso, por instigi novesperantistojn lerni, ekzerci kaj kunkanti. Kaj tio ĝojigus ilin. Kaj jen denove mia demando de la komenco: “Kiel pligrandigi la Esperantistaron?” Tutsimple. Aĉetu unu, du aŭ tri kompaktdiskojn de Jonny M kaj fordonu ilin al viaj gefiloj, genepoj, amikoj, najbaroj. Post la aŭskultado ili mem volos scii, pri kio temas, kaj tradukos. Jonny ofte kantas ĉe renkontiĝoj tutmonde. En lia retejo troveblas la datoj de liaj venontaj koncertoj. Mi rekomendas viziti koncerton, ĉar registrita muziko estas bonega afero, sed koncerto de Jonny M estas neforgesebla sperto por ĉiuj.

Ralph Glomp

Kreaktiva en la retejo de Jonny M.

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/03/recenzo-74

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi