La 36a Pola Esperanto-Kongreso okazos en Bjalistoko la 12-14an de majo 2017 sub la aŭspicio de Unesko kadre de la Jaro de Zamenhof
En la programo troviĝos, interalie: prelegoj, filmoprezentado, koncertoj, promenoj tra la Esperanto-urbo, malfermaj Esperanto-kursoj kaj ekskurso al la urbo Tykocin. Tuj antaŭ la kongreso, vendrede matene, Podlaĥia Libraro invitas al scienca konferenco dediĉita al Zamenhof.
La reta aliĝilo: http://kongreso.hol.es/eo/partopreno/
Kontaktu la organizantojn por ekscii pliajn detalojn. Vizitu la eventon ĉe Facebook.













