Demonstraj versioj de La Ondo de Esperanto

La Ondo de Esperanto

Senstumble okazis la transiro de la ĉiumonata gazeto La Ondo de Esperanto el la papera al la elektronika formo de la eldonado. La unuan tagon de ĉiu nova monato la abonantoj trovas la freŝan Ondon en la reta elŝutejo (aŭ en sia poŝtkesto, se oni elektis retpoŝtan ricevadon). La kvara ĉi-jara eldono aperos post unu semajno, la 1an de aprilo, sabate.

Je la 1a de marto 2017 la redakcio de La Ondo ricevis 204 abonkotizojn, kio je 70 superas la sumon de la elektronikaj abonoj ricevitaj en 2016; en marto venis ĉ. 30 pliaj abonoj, kaj tio esperigas pri ĉ. 250 pagitaj abonoj por 2017.

Por diskonigi la novan formon de la gazeto la redakcio aperigis la januaran numeron (65 paĝoj)  tute senpage en la retejo de La Ondo / Sezonoj. Ĝi daŭre restas tie disponebla laŭ du normoj:
pdf – precipe oportuna por la ordinaraj komputiloj;
ePub – precipe oportuna por la platkomputiloj kaj saĝtelefonoj.

Krome, la februara (67 paĝoj) kaj marta (62 paĝoj) Ondoj estas legeblaj kiel demoversioj (= demonstraj versioj) laŭ la normo pdf. Ĉiu el ĉi tiuj numeroj enhavas la kovropaĝon, la enhavtabelon, la titolpaĝojn de la sekcioj, la komencojn de kelkaj grandaj tekstoj kaj kelkajn mallongajn tekstojn. Ĉi tiuj demoversioj estas alireblaj en la ĉefpaĝo de la novaĵretejo La Balta Ondo (vidu la kovropaĝojn en la supra dekstro) kaj per musklako al la subaj referencoj:
La Ondo de Esperanto, 2017, №2 (februaro)
La Ondo de Esperanto, 2017, №3 (marto)

La Ondo de Esperanto (11 numeroj laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub” + literatura suplemento) estas abonebla por la tuta jaro 2017a kontraŭ nur 15 eŭroj ĉe niaj perantoj, UEA-konto, kaj per PayPal/bankkartoj ĉe
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Ondo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi