Esperanto-Poŝtkruciĝo

MEA MASI

Estas bonega novaĵo – MEA MASI refunkciigis la internacian aktivadon Esperanto-Poŝtkruciĝo!

En 2013 ĉi-distraĵon lanĉis Julia Samsonova okaze de la Internacia Tago de Poŝto (kiu okazas la 9an de oktobro). La ago elvokis internacian intereson kaj eĉ trafis en la revuon Esperanto kiel nova junulara iniciato. Sed la aktivado estis porokaza, do, ĝi rapide estingiĝis. Tamen ekde tiam nin persekutis la ideo revivigi ĝin kiel konstantan esperantistan aktivadon.

Vidu! Ĉu ne estas bona ideo sendadi belajn mansurskribitajn bildkartojn al la engaĝitaj esperantistoj, hazarde elektitaj de la aŭtomata sistemo? Ĉu ne estas agrable surpriziĝi trovinte en sia ĉeporda poŝtkesto surkartajn salutojn en Esperanto de nekonataj samlingvanoj el ajnaj landoj kaj regionoj? Ni kredas, ke troviĝos multaj dezirantoj partopreni tiun amiksentan poŝtludon!

Eble, vi aŭ via Esperanto-lernanto estas tia homo? Tiam ne prokrastu – aliĝu tuj! Venu al la ĵuskreita paĝaro bildkarto.weebly.com kaj plenigu tre simplan aliĝilon. Vi tuj ricevos elektronikpoŝte ies adreson! Elektu en papervendejo bildkarton, surskribu ĝin kaj sendu en la poŝtejo. Kaj atendu surprizojn en via poŝtkesto! Ĝuu belecon de la bildrartoj kaj amikemon de esperantistoj el la tuta mondo!

Irina Gonĉarova
kunordiganto de MEA MASI

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/03/masi-23

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi