Hispanoj kongresos ĉe geamantoj

HispanioTeruel (Teruelo) estas urbo tiel ofte forgesata, ke ĝi sukcesis konigi sin en Hispanio per la ampleksa disvastigo de la slogano “Teruel ja ekzistas!”, kiu fariĝis kvazaŭ simbolo de la provoj de la loĝantoj de la centra Hispanio atentigi pri ties grava senpopoligo. Sed ĝi celis veki la atenton ankaŭ al la beleco kaj la atrakciaĵoj de la urbo kaj la ĉirkaŭa regiono. Ĝi sukcesis: ĝuste tiu senpopoligo konservis la arkitekturan havaĵon, kaj speciale la mudeĥaran arton (tiun de la muzulmanoj restintaj en la kristanaj regnoj de mezepoka Hispanio post ties reokupo), agnoskitan kiel Homara Heredaĵo fare de Unesko. Ankaŭ la naturo montras apartan belecon en tiu duon-montara regiono.

La alia tuja respondo, kiun oni ricevas en Hispanio ĉe la mencio de Teruelo, estas spontanea aludo al “la Geamantoj”. Temas pri tre konata legendo, ofte portretita en la hispana literaturo, pri juna paro, Diego kaj Isabel, kiuj mortis pro la neeblo kuniĝi pro sociaj diferencoj. La legendo baziĝas sur faktoj ŝajne okazintaj ĉirkaŭ la jaro 1217, do pli ol du jarcentojn antaŭ la pli famaj Romeo kaj Julieta. La supozata tombo de la realaj homoj, unuiĝintaj nur post la morto, estas nun ofte vizitata maŭzoleo, kaj motivo por ĉiujara festo dum kiu multaj homoj surhavas por la okazo mezepokajn vestaĵojn. En tiu ĉi jaro oni celebras do la 800an datrevenon de la okazaĵo, kaj la urbo profitos la koincidon por eĉ pli diskonigi sin.

Ĝuste tiun urbon Hispana Esperanto-Federacio elektis por sia ĉi-jara Kongreso. Ĝi okazos inter la 23a kaj la 25a de junio, kaj la slogano ne povos ne aludi al tiu festado: “Teruelo, urbo de amantoj, amantoj de Esperanto”. La loka urbestraro inkludis la kongreson inter la eventoj de la urba celebrado, kaj profitos la okazon por doni la nomon “placo de Esperanto” al publika spaco de la urbo.

La muzikaj koncertoj disvolviĝos en historia gastejo (“fonda”) en la centro de la urbo. Nin akompanos Kajto, kiu (eble unuafoje) rekuniĝos kvarope por sia 30a datreveno, Martin Wiese, kaj lokaj artistoj.

La ĝeneralaj sesioj okazos en la universitataj instalaĵoj, kaj ili enhavos prelegojn de diverslandaj invititoj, prezentadon de libroj, ekspoziciojn, debatojn, kursojn, ekzamenojn, ktp.

Ne mankos turismaj vizitoj al la urbo mem, kaj ankaŭ al la historia urbo Albarracín, kiu estis dumtempe ĉefurbo de unu el tiuj regnoj (tajfoj) kiuj sendependiĝis post la disfalo de la islama kalifujo en Hispanio, kaj kiu aparte fidele konservis sian historian heredaĵon. Eblos viziti ankaŭ la restaĵojn de la batalo de Teruelo, unu el la plej ferocaj dum la hispana interna milito.

Por tiuj, kiuj deziros resti kaj profiti la vojaĝon, oni organizos prezentadon en Madrido, la 21an de junio, antaŭkongresan viziton en Teruelo la 22an, kaj du samtempajn seminariojn postkongresajn, la 26an kaj 27an, unu organizatan de TEJO por junulaj aktivuloj, kaj alian por maturiĝo/maturiĝintoj, konekse kun celebradoj de la Jaro Zamenhof.

Ne timigu vin la aludoj al la senpopoligo, eĉ se ĝi estas tiom zorgiga el socia vidpunkto ke la areo estas foje nomata “la suda Laponio”. Jam en 2016 (vidu La Ondo de Esperanto, 2016, №2) ni invitis vin al alia simile fora regiono, pro similaj problemoj nomata “La Siberio”, kaj tamen evidentiĝis ke la elekto estis tute trafa, kaj ke ĝi rezultis en unu el la plej belaj spertoj kiujn la partoprenintoj povis ĝui. Ni trafos nun tre similan travivaĵon, en urbo kiu varme akceptos nin, kaj kie oni povos ĝui pejzaĝojn kaj monumentojn kiujn la ordinaraj turistoj al Hispanio nur malofte tuŝas. Kaj kun superba etoso, kutima ĉe la hispanaj kongresoj, kiun mi povas nur rekomendi.

Pliaj informoj: http://www.esperanto.es/kongreso

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperos en la aprila kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/03/hispanio-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi