Progresas la PEN-kajero pri la esperanta literaturo

HELPlej progresas la franclingva varianto de la informa broŝuro pri la esperanta literaturo, danke al la diligento de sen. Marie-France Conde Rey. Ŝi estas produktanta elegantan version de la enkondukaj ĉapitroj al la kvin periodoj de nia literaturo, el la fama, duoble premiita verko de c-anoj Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer.

Ambaŭ aŭtoroj responsas pri la enhavo, kvankam fizike tiuj ĉapitroj estis surpaperigitaj de prof. Silfer, same kiel la ĉapitroj pri teatro, interalie.

La broŝuro celas prioritate la PEN-anaron (pli ol 13.000 verkistojn en pli ol cent tridek landoj). Tial ĝi enhavos ankaŭ la biogramojn de la membroj de la Esperanta PEN, kun esencaj indikoj pri ilia produktado, ankaŭ prenitaj el la Historio de la esperanta literaturo. La eldonon financas la mono gajnita pro la unua premio Grabowski (2016).

Pri la hispanlingva kaj la anglalingva variantoj okupiĝas gec-anoj Andrés Martín respektive Chiara Macconi. La franca versio estos preta ĉi-jare.

Fonto: HeKo 636 7-B

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi