Kadre de la festado de la Zamenhof-Jaro, la unua numero de la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova estas libere elŝutebla de la retejo dum la tuta monato aprilo.
“Estas tre ĝojige, ke ĉiuj esperantistoj tra la mondo povas senpage elŝuti provnumeron de la revuo Esperanto por ‘gustumi’ ĝian enhavon, kaj aparte ni fieras, ke tiu ĉi numero estas la unua sub nia redaktado”. – komentas Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.
La redaktora paro jam arde pretigas la majan numeron; se vi volos legi ankaŭ ĝin kaj ĉiujn numerojn aperantajn en la jaro 2017, vi povas aboni la revuon rekte aŭ aliĝi al UEA ĉe http://uea.org/alighoj/alighilo. Se vi ŝatus helpi ke la revuo kaj la revua retejo estu laŭeble plej interesaj kaj buntaj, sendu viajn rekomendojn kaj kontribuojn al revuoesperanto@gmail.com.
Bonvolu korekti la unuan ligilon:
“…files aprila…”
↓↓↓
“…files/aprila…”