Mesaĝo de la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Irina Bokova, okaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21a de februaro 2017

Irina BokovaOkaze de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, Unesko rekonfirmas sian kompletan engaĝiĝon por lingva diverseco kaj multlingveco. Lingvoj esprimas tion, kio ni estas, ili formas niajn pensojn kaj identecojn. Ne povas okazi aŭtenta dialogo, nek efika kunlaboro internacia, sen respekto al la lingva diverseco, kio permesas al ni la veran komprenon de ĉiu kulturo. La alireblo al la diverseco de la lingvoj povas veki la scivolemon kaj reciprokan komprenon de la popoloj. Tial la lingvolernado estas samtempe promeso pri paco, novigo kaj kreiveco.

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, dediĉita ĉi-jare al la multlingva edukado, estas samtempe okazo alvoki pri ago por la realigo de la celoj de la daŭripova evoluo, konkrete pri la 4a celo: ‘Garantii inkluzivan kaj egalecan bonkvalitan edukadon kaj plivastigi por ĉiuj la ŝancojn por tutviva lernado’. La edukado kaj la informado en la gepatra lingvo estas absolute esencaj por plibonigi la lernadon, kreskigi la memfidon kaj sinestimon, kiuj estas la plej potencaj motoroj de la evoluo.

Ni estas lingvaj estaĵoj. La kulturoj, la ideoj, la sentoj, eĉ la deziroj pri pli bona mondo prezentiĝas al ni, unue kaj ĉiam, en iu konkreta lingvo, per specifaj vortoj. Tiuj lingvoj entenas valorojn kaj viziojn pri la mondo, kiuj riĉigas la homaron. La valorigo de tiuj lingvoj plilarĝigas la liston de eblaj futuroj, kaj kreskigas la energion bezonatan por atingi tiujn. Okaze de tiu ĉi tago mi alvokas pri la agnosko de la potenco de multlingva edukado ĉie, en la edukaj kaj administraj sistemoj, en la kulturaj kreaĵoj kaj en la amaskomunikiloj, en la interreto kaj en la komerco. Ju pli ni kapablos valorigi la lingvojn, des pli ni havos ilojn por konstrui futuron dignan por ĉiuj.

Irina Bokova

El la franca originalo en Esperanton tradukis kaj laŭtlegas Stefano Keller.

Pliaj rilataj publikaĵoj, sonregistraĵo, video: http://www.linguistic-rights.org/unesco/

Afiŝoj, tekstoj de UEA por la tago: http://www.linguistic-rights.org/21-02-2017/

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №672.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi