Slovakio invitas: 4. LingvaFest’ 2017

E@I delonge havis la ideon okazigi lingvan festivalon, kaj nun venis la momento realigi ĝin. Nun la karto turniĝos – pere de la okazigo de lingva festivalo ĝi povos prezenti siajn projektojn en propra aranĝo, sed eĉ pli grave – doni eblon prezentiĝi al aliaj. En la slovakia ĉefurbo Bratislavo (Ekonomia universitato) do okazos lla 22-23an de septembro 2017 a unua internacia lingva festivalo en Slovakio, kun (ne hazarde) la Esperanta nomo “LingvaFest’ 2017”.

La ĉefaj celoj de la dutaga evento estas:

  • Prezento de diversaj lingvoj kaj kulturoj;
  • Veko de intereso pri fremdaj lingvoj;
  • Motivigo por lerni lingvojn;
  • Prezento de efikaj instrumetodoj, aplikaĵoj, manieroj;
  • Spaco por interkonekto de diversaj unuopuloj kaj institucioj, okupiĝantaj pri lingvoj.

LingvaFest’ volas iĝi evento “pri lingvoj, kun lingvoj, por lingvoj”. Ĝi estos tute senpaga por la partoprenantoj! La aŭspicion akceptis la rektoro de la Ekonomia universitato Ferdinand Daňo kaj ankaŭ la direktoro de la Ŝtata pedagogia instituto Ľudovít Hajduk.

Kian programon oni povas atendi? Certe buntan, ni malkaŝu almenaŭ parton de ĝi:

  • Lingvaj kursoj (de dekoj da lingvoj)
  • Lingvaj kvizoj (kun valoraj premioj)
  • Konkurso pri la plej lingvema studento
  • Trejnado pri interpretado
  • Prelegoj je prilingvaj temoj
  • Prezentoj de lernejoj, institucioj
  • Prezentoj de aplikaĵoj, lerniloj
  • Kultura programo (eĉ koncerto de jOmO)
  • Lotumado kun valoraj prilingvaj premioj

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/02/slovakio-17

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi