Kial esperantistoj festu la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo?

La 21an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo (Bengalujo) plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo “pli granda”, parolata de la fortuloj de tiu momento.

Temas pri io, kio ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio. Ne nur en Bengalujo, sed ankaŭ en pluraj eŭropaj landoj, kiel ekzemple en Nederlando, kie la registaro en 2015 aprobis planojn por laŭgrada fortigo de la pozicio de la angla lingvo en la instruado – malfavore al la lokaj gepatraj lingvoj.

Tiuj ne estis unikaj okazaĵoj. Kaj en Bengalujo kaj en Nederlando temas pri la sama logiko: mi estas la fortulo, vi silentu kaj eventuale, se vi volas paroli, vi parolu mian lingvon. Aliflanke kiel lingvistoj diras al ni: Kiam lingvo mortas, ni perdas grandan intelektan riĉecon, kvazaŭ oni faligus bombon sur la muzeon Louvre (citaĵo de Ken Hale, USA).

Kiel rilatas al ĉio ĉi Esperanto? La du aferoj ja rilatas inter si, ĉar la kernaj valoroj de ĉi tiu tago, la multlingveco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj kiujn la movado por Esperanto defendas. Ni, la esperantistoj, volas neniun lingvon malaperigi, ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, en respekto de ĉies
lingvaj rajtoj, kaj regu lingva justeco. Ĉi-cele de multaj jaroj Universala Esperanto-Asocio (UEA) solene kunfestas ĉi tiun tagon, interalie por substreki ke Esperanto ne estas eliminanto de lingvoj, kiel estas uzataj la lingvoj de grandaj ekonomiaj kaj militistaj
potencoj.

UEA invitas ĉiun esperantiston konatiĝi kun la tuta teksto pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo tie:http://www.linguistic-rights.org/21-02-2017/eo.html. Prifestu la tagon, diskonigu la afiŝon kaj la tradukon de la teksto al la gazetaro de via regiono, kaj al viaj Esperantaj kaj ne-Esperantaj amikoj, ekz. per sociaj retoj.

Informa Fako de UEA

Renato Corsetti, Emilio Cid, Vasil Kadifeli,
Stefano Keller, Zsófia Kóródy kun teamanoj

Afiŝoj: © Peter Oliver/UEA kaj tradukintoj el diversaj landoj.

www.linguistic-rights.org/21-02-2017

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №669.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi