Gazetara Kampanjo “Zamenhofjaro”

ZamenhofLa Estraro de UEA decidis pri speciala gazetara kampanjo okaze de la “Zamenhofjaro”. La celo estas informi plejeble multajn gazetojn, radiostaciojn, televidstaciojn, retpaĝojn aŭ blogojn pri Zamenhof kaj Esperanto.

Por tiu tasko UEA serĉas administrajn helpantojn, kiuj kune organizu la koncernan kampanjon. Unu el la plej gravaj taskoj estas la kolektado de kontaktinformoj de amaskomunikiloj el ĉiuj partoj de la mondo kaj posta kontaktado kaj informado al kaj pri la koncernaj amaskomunikiloj.

La koncernaj homoj havu komputilon kaj lerton uzi ĝin, la kapablon rapide serĉi kaj esplori la interreton kaj laŭeble rapidan tajp-kapablon (ja temas pri registrado de datumoj).

UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bv. sendi informojn pri vi (eta vivresumo, kapabloj, konoj, lingvokonoj, movada historio) al zamenhofjaro100@gmail.com ĝis la 14a de februaro 2017. Bv. mencii kiom da tempo vi planas elspezi pri la tasko kaj kiajn rimedojn kaj eventualajn rekompencojn vi bezonus kaj kiom ili kostus.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №668.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi