Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2016

Ankaŭ ĉi-jare ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la tradician demandon: “Kiu(j) Esperanto-evento(j) en la 2016a jaro, laŭ via opinio, estas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ni dankas al la respondintoj: Peter Baláž, Anna Bartek / Anjo Amika, Renato Corsetti, Mark Fettes, Mireille Grosjean, Dennis Keefe, Katalin Kováts, Vinko Markovo, Chuck Smith, Humphrey Tonkin, Trezoro Huang Yinbao, José Antonio Vergara, Łukasz Żebrowski.

Peter BalážPeter Baláž (Slovakio)

E@I-kunordiganto, estrarano de EEU

Mi mencios ankaŭ plurajn agadojn, en kiujn mi estas/is envolvita – ĉar tiujn mi plej bone konas:

Pozitivoj:

– Rekonstruo kaj kompleta teknika refaro de lernu.net somere;

– Daŭra kresko de uzantoj ĉe Duolingo, aldone lanĉita hispana versio;

– Sukcesa financa kampanjo por Amikumu, ni vidu, ĉu la projekto iĝos vere sukcesa kaj utila, kiel multaj esperas de ĝi;

– La 101a UK en Nitro, malgraŭ relative malmultaj partoprenintoj, la programo vere abundis.

– Prelego en Esperanto pri lingva politiko de litova eŭrokomisionano Vytenis Andriukaitis, unuafoje eŭropkomisionano prelegis en Esperanto (dum la lingvopolitika konferenco en Nitro).

– Teknika rekonstruo de Libera Folio;

– Eldono de pluraj valoraj libroj (ankaŭ Bridge of Words).

Negativoj:

– Daŭra malkresko de la membroj en UEA/TEJO;

– Maltro da atento al la Manifesto de Prago, kiu 20-jariĝis en 2016 kaj daŭre estas tre valora kaj trafa dokumento pri “kiu ni estas kaj kion ni volas”;

– Relative malgranda atento al la 100a datreveno de la morto de Zamenhof;

– Anoncita fermo de Ipernity, en kiu troviĝas amaso da Esperanto-materialoj.

Anna Bartek - Anjo AmikaAnna Bartek / Anjo Amika (Hungario)

Kantistino, redaktoro de Heroldo de Esperanto, opozicia senatano en la Parlamento de la Esperanta Civito

Niaj atingoj:

– Realiĝis la Kolokvo pri vivanta lingvo de vivanta popolo pri denaskismo fine de februaro 2016.

– Sukcesa debuto de Arta Renkonto Transnacia en Esperanto (ARTE) en Budapeŝto.

– Okazis la balotado al la Civita Senato; gajnis la Verda listo.

– En 2016 regule estis aperigitaj la numeroj de Heroldo de Esperanto.

Malsukcesoj:

– La neapero de la revuo Esperanto.

– Ne agnosko de la 6a AKE, okazinta en decembro 2015, en Togolando; estis punitaj la togolandaj esperantistoj pro realigo de la 6a AKE.

Renato Corsetti (Italio)

Eksprezidanto de UEA

Pozitivaj:

– La vastiĝo de la instruado de Esperanto per la reto. Duolingo atingis nombron da lernantoj neniam atingitan de la tradiciaj kursoj. La nova “Lernu” komencis funkcii, kaj en pluraj lingvoj ekzistas similaj lernorimedoj.

– La revivigo de la ‘tradicia’ movado en Ĉinujo. Mi celas la movadon interne de Ĉinujo, kiu celas instrui Esperanton al ĉinoj. La uzo de Esperanto fare de ĉinaj instancoj estas same salutinda, sed temas pri io alia.

– La ricevado de subvencio fare de TEJO por aranĝi kongreson en Afriko.

Negativaj:

– La perdego de energio kaj tempo por diskuti pri la statutŝanĝo de UEA, kiu estis nek urĝa nek tiom grava el la vidpunkto de la agado de UEA.

– La enfermiĝo de UEA en si mem kaj ĝia malrapida malapero de la gvidantaj fortoj de la movado.

FettesMark Fettes (Kanado)

Prezidanto de UEA

Pozitive:

– Daŭra kresko de retaj lernantoj de Esperanto, unuavice en Duolingo kaj en lernu.let, kiu estis relanĉita kun ampleksa nova kurso kaj nova aspekto;

– Komenco de la renovigo de esperanto.net por krei modernan multlingvan “montrofenestron” pri Esperanto;

– Renovigo de la Statuto de UEA, konfirmante la juran memstarecon de TEJO kaj malfermante la vojon al utiligo de retaj rimedoj por elektoj, referendumoj k.s.;

– Laŭorda transiro de la Centra Oficejo de UEA inter malnova kaj nova Ĝeneralaj Direktoroj;

– Aĉeto de Volontula Domo de UEA en Roterdamo por subteni plivastigon de la Volontula Servo;

– Sukcesa UK en Slovakio kun nekutime vasta kaj ambicia programo por neesperantista publiko;

– Projekto de TEJO okazigi seminariojn kaj IJK en Afriko kun helpo de eŭropaj subvencioj.

Negative:

– Grandaj malfruoj ĉe la revuo de UEA;

– Malpaciĝo en la afrika movado, unuavice en Togolando;

– Neokazo de la planita Tutamerika Kongreso en Kolombio;

– Daŭra malkresko de la individua membraro de UEA.

Mireille GrosjeanMireille Grosjean (Svislando)

Prezidanto de ILEI

Pozitivaj aspektoj:

Talentaj junuloj aperas kun elstaraj kapabloj en plej diversaj kampoj. De Chuck Smith al Judith Meyer, ili lumigas la pejzaĝon. Mi konas plurajn en Afriko, en Azio, en Eŭropo, kiuj certe antaŭenirigos Esperanton ĉu kadre de niaj kutimaj asocioj ĉu ekster ili.

UEA lanĉis kun ILEI la Jaron de la Lernanto. Nova plano, nova defio. ILEI devas konsciiĝi pri la nuntempaj lerntendencoj kaj adaptiĝi, kaj informi siajn membrojn pri la evoluo de la teknikaj lernebloj.

Nuntempaj lingvistoj havas malfermitajn okulojn kaj orelojn al tio, kio ebligas komunikadon. Konsekvence aperas intereso kaj pozitivaj tekstoj pri Esperanto de altnivelaj fakuloj, ekzemple, Monica Heller en Kanado.

Negativaj aspektoj:

La intencoj de la UEA-estraro estas laŭdindaj, tamen ilia konkretiĝo venas en helikeca ritmo. Vidu la provon pri la nova retejo. Ĉu la membraro havos paciencon atendi?

Dennis KeefeDennis Keefe (Usono / Ĉinio)

Iniciatoro de Universitato de Esperanto

La panoramo de Esperanto kaj strategio abrupte pozitive ŝanĝiĝis en 2016 pro la lanĉo de la projekto Amikumu, la nova, verda cerbo-ovo de Chuck Smith kun la kunlaboro de Evildea. Tio estas la ĉefa, nova sukceso de la jaro. Alia grava atingo lastjare estas la pli rapida kresko-ritmo de Duolingo (kiam ni prikomentis antaŭ unu jaro la grandan sukceson de Duolingo estis ĉirkaŭ 200 mil lernantoj; nun estas ĉirkaŭ 700 mil!).

Bonaj sukcesoj tuŝas ankaŭ la plibonigon de la retejo Lernu!, la aldonon de PReVO (poŝtelefona versio de la Reta Vortaro), kaj la pli celtrafan refaradon de Esperanto.net.

En la kategorio de misatingoj estas la ankoraŭ kreskantaj, nesolvitaj krizoj de UEA kaj de TEJO: la revuo Esperanto, la Pasporta Servo, kaj la tendenco provi trovi artefaritajn solvojn de bazaj problemoj. Ekzemple, la plialtigo de maksimuma aliĝo-aĝo por TEJO de 30 al 35 jaroj. Prefere, iru alidirekten: 25 jaroj aŭ eĉ 23. Asocio-celaro-aĝo-kongruo gravas.

Katalin KovatsKatalin Kováts (Nederlando)

Redaktoro de www.edukado.net, gvidanto de la ekzamenkomisiono de UEA

Sincere dirite, mi devis longe cerbumi por trovi elstarajn pozitivajn aferojn por 2016. Kiel lingvoinstruiston min pleje ĝojigis la nekredebla kresko de la nombro de novaj lernantoj de Esperanto, kio estas rezulto de la populareco de la anglalingva Duolingo kaj apero de la hispanlingva versio. Post plurjara rekonstruado estis lanĉita ankaŭ la nova lernu.net, kiu inter aliaj per unusola, fake kaj bone konstruita lingvokurso povos multe kontribui al la disvastigo de la lingvo. Sed ni ne havu iluziojn, ĉar la centmiloj da kursfinintoj tamen ne estas ankoraŭ esperantistoj, eĉ ne parolantoj de la lingvo.

Por igi ilin tio la projektoj Ekparolu! kaj Amikumu ebligos al la novuloj aplikadon de la lingvo, ensociiĝon, en kiu proceduro povas havi gravan rolon ankaŭ simplaj esperantistoj, ajna membro de la movado kaj la tasko ne transmetiĝas nur al la gvidaj asocioj kaj organizoj.

2016 tamen ne estos jaro, kiun mi specife volos memori. Mi eĉ strebos forgesi la ĝeneralan malkontenton de homoj, la malkreskon de la membraro ĉe UEA, la nur promesitajn, sed ne plenumitajn taskojn kaj projektojn.

Iel la movado ŝajnas al mi kiel trupo da turistoj, el kiuj parto per skitelfero celas supreniri pinton de monto, sed blokiĝis meze kaj pendas en fermita kabino senespere super abismo. La aliaj pene kaj ŝvite simple marŝas supren, portante pezajn sakojn kaj multon farante por atingi la celojn.

Ekzistas la timo, ke la «kabinuloj», eĉ se la “ŝlosilfiguroj” mirakle povos refunkciigi la telferon, neniam plu emos eĉ rigardi al la pinto. Mi sugestus reveni rapide al la tero kaj elekti komunan marŝadon, eble pli longan, sed kune faritan.

Vinko Markovo (Francio)

Prezidanto de la Plenumkomitato de SAT

Pozitivaj estas la klopodoj vivigi Esperanton plej diversmaniere ene de ĉiuj aspektoj de la homa vivo, kaj interalie en la socia movado. Interesaj tiurilate estas la klopodoj de aktivuloj el Madrido aŭdigi esperantlingvajn poemojn dum publikaj deklamoj kaj kuneldoni librojn kunlabore kun nacilingva eldonejo. Tiel naskiĝis la poem-antologio Novaj mondoj en niaj koroj.

Ankaŭ salutinda estas la regula apero de esperantlingvaj novaĵoj en la multlingva retejo Labourstart, el kiu elĉerpaĵoj, plejofte vokoj al solidareco, aperas en Sennaciulo.

Esperiga signo estas la pli granda partopreno de ekstereŭropanoj en la tutmonda Esperanto-vivo. Ĝi estis konstatebla ankaŭ dum la lasta SAT-Kongreso, kun pluraj ĉeestantoj el Nepalo, Japanio, Ĉinio kaj Koreio.

Bedaŭrinda estas la anoncita malapero de Ipernity, kie multaj esperantistoj enmetis materialon dum la lasta jardeko. Sed tio estas bagatelo apud la militoj kaj rekresko de naciismo, kiuj plagas la homaron.

SmithChuck Smith (Usono/Germanio)

Kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu

Mi plej proksimas al la «reta movado», do mi raportos ĉefe pri la pozitivaj rezultoj tiuflanke.

Telegramo: la nova mesaĝilo aperis de nulo de Duolingo-lernantoj, kiuj volis ĉiutage babili inter si kaj ekzerci sin en Esperanto. Estas nun du ĉefaj grupoj, 54 temaj grupoj kaj 29 dulingvaj grupoj. La ĉefa ĉambrego (grupo) havas pli ol 1200 membrojn. https://www.telegramo.org/

Nova kurso de Esperanto por hispanlingvanoj aperis ĉe Duolingo en oktobro. Nuntempe 2400 homoj aliĝas ĉiutage al la E-kurso de Duolingo (1400 angle, 1000 hispane): https://www.duolingo.com/course/eo/es/Learn-Esperanto-Online

La kvinkapa teamo de Amikumu kolektis 26.500€ por financi telefon-aplikaĵon por trovi kaj kontakti apudajn esperantistojn. https://www.kickstarter.com/projects/1770123604/amikumu-the-app-to-use-languages-with-people-near

Esperanto pli videbliĝis en la anglalingva reto per la lanĉo de StackExchange. Tie homoj starigas demandojn pri Esperanto kaj spertuloj respondas. http://esperanto.stackexchange.com/

Krome, UEA kun la helpo de Judith Meyer sukcesis renovigi esperanto.net, granda atingo por informado pri Esperanto.

Negative mi povas diri nur, ke mi bedaŭras, ke la movado estas tiom disigita en du movadoj: la reta kaj tradicia movadoj. Tio estis bele priskribita de Robert Nielsen en lia artikolo. Espereble ni vidos pli da unuiĝo en tiuj movadoj en 2017.

TonkinHumphrey Tonkin (Usono)

Eksprezidanto de UEA

Eble mi devas komenci per mia propra malsukceso en 2016… Iam mi havis la impreson, ke mi scias pri ĉiuj pli-malpli gravaj evoluoj en la Esperanto-movado. Hodiaŭ, tamen, konservi tian superrigardon ne plu eblas – kaj ne nur pro tio, ke la plej interesaj aferoj okazas ekster la ĉefaj fluoj de la organizita movado. Inter tiuj interesaj aferoj estas la retejo Studio (http://novajhoj.weebly.com/) kies mikso de ĉiutagaj novaĵoj, radio, televido kaj filmo rolas ne nur por informi esperantistojn pri Esperanto sed informi esperantistojn pri la mondo. La retejo de neniu organizita Esperanto-asocio estas tiel riĉa kiel tiu ĉi esence memkreita reta informejo. Alia por mi interesa evoluo estas blogo pri Unuiĝintaj Nacioj, UN-esperante (https://unesperante.wordpress.com/) – multe pli simpla afero sed impone ĝisdata.

Tradicia institucio kiu bone ekspluatas la novajn komunikrimedojn estas la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno sub ties gvidanto Bernhard Tuider: ĉiam pli da skanita materialo aperas en ĝia katalogo.

Malsukcesoj ĝenerale? Nu, okazis amaso da forpasoj gravegaj dum la jaro – de Paul Gubbins, redaktoro de Monato, de Detlev Blanke, nia plej elstara interlingvisto, de Reinhard Haupenthal, eldonisto kaj konata fakulo pri la historio kaj literaturo de Esperanto, de Nobel-premiito Reinhard Selten. Ni sentas ilian mankon.

En alia kategorio estas alia speco de mankoj ĉe la revuo Esperanto. Ĝuste en la periodo kiam homoj kutimas renovigi sian membrecon en UEA, subite malaperis la revuo. Jen ni sidas en la dua duono de januaro kaj mankas la novembra numero. Kaj la decembra. Kaj la januara. Se la grandaj atingoj de 2016 troviĝas ĉe la periferio, oni foje havas impreson ke troviĝas vakuo en la kerno. Ne miskomprenu min: ankaŭ ĉe UEA foje okazas sukcesoj – ekzemple la fakto, ke ni povas nun rete mendi Esperanto-librojn atendante, ke ili atingos eĉ forajn partojn de la mondo ene de kelkaj tagoj.

TrezoroTrezoro Huang Yinbao (Ĉinio)

Ĉefredaktoro de Tra la mondo, direktoro de la Esperanto-Centro “Ora Ponto”

En 2016 la plej impresaj pozitivaj eventoj estas la Azia kaj Afrika Kongresoj, renovigo de la statuto de UEA, Amo-seminarioj en diversaj lokoj, aĉeto de Volontula Domo. Eĉ mi feliĉe volontule laboris en CO. Miraklo estas kreiita ĉiam de junularo. TEJO mirinde rilatis kun neesperantaj organizoj, ricevis subvenciojn de eksteraj organizoj, dungis tiom da oficistoj kaj volontuloj, trejnis aktivulojn en Eŭropo kaj Afriko per ekstera subvencio. La aplikaĵo Amikumu estis kreita ankaŭ de junuloj. El Popola Ĉinio kaj Ĉina Radio Internacia aperigas pli da novaĵoj pri Esperanto-movado en la retejo kaj saĝtelefona mikromesaĝilo. 47 ĉinaj esperantistoj donacis al UEA 1800 eŭrojn por subteni aĉetadon de Volontula Domo, 1400 infanoj en ĉina lernejo festis la 4an Esperanto-Semajnon ĉirkaŭ la Zamenhofa tago.

La libro La danĝera lingvo de Ulrich Lins interesis multajn legantojn, tamen eŭropaj esperantistoj mem komencas endanĝerigi Esperanton. Pli kaj pli da nekompreneblaj vortoj, kreitaj de eŭropanoj, kaj aperintaj en la revuoj Esperanto kaj Kontakto, forte malfaciligas la Internacian lingvon. Eĉ la rubriko en la oficiala organo de TEJO estas vortumita per nekomprenebla vorto “Kontatek”. Esperanto malfacila por azianoj finfine perdus avantaĝon allogi la novan generacion, se ĝi daŭre estus danĝerigita. La prokrasto de la revuo Esperanto estas bedaŭrinda tamen facile solvebla. Pri tio mi ne multe zorgas.

José Antonio VergaraJosé Antonio Vergara (Ĉilio)

Eksprezidanto de ISAE, komitatano de UEA

Kohere al mia plivastisma sinteno, min plu ĝojigis la daŭra efiko de Duolingo reliefigi la ekziston kaj lernindecon de Esperanto kaj konkrete produkti novajn esperantulojn je senprecedenca skalo, kun lastatempa aldono de nova kurso por parolantoj de alia mondlingvo. Salutinde, niaj tradiciaj strukturoj engaĝis sin subtene al tiu iniciato, kiel atestas la laboro de la komisiono pri kontrolado de lerniloj (Akademio de Esperanto) kaj la trafa decido de la estraro de UEA sponsori la novan, derivitan projekton Amikumu.

Min ankaŭ entuziasmigis la relanĉo de Lernu! kaj la publikigo de la libro bele verkita de Esther Schor, kiu tuj sukcesis voki la atenton al nia nekonata fenomeno ĉe publikaj intelektuloj kaj humanistikaj cirkloj.

Kontraste, mi tre bedaŭris la diversajn malfacilaĵojn kiujn la estraro de UEA devis alfronti tra la jaro kaj, lige al tio, la akre malsolidaran, kulpigan kritikon flanke de iuj kontraŭ tiu voluntula teamo.

Łukasz ŻebrowskiŁukasz Żebrowski (Pollando)

Eksprezidanto de TEJO

Samkiel pasintjare, unuavice mi mencias la aferon en kiu forte enplektitas Chuck Smith (ĉi-foje kun Richard Dalmore kaj aliaj). Temas pri la kampanjo por la aplikaĵo Amikumu, kiu havas signifajn ŝancojn esti rimarkebla kontribuo de la Esperanto-movado al neesperantista mondo. Tio povas esti vere granda sukceso. La kampanjo por ĝi – jam estas.

Rigardante propramedie, do al TEJO, pozitive rimarkindas, ke danke al iom neatendita dungo de pluraj oficistoj en la jarfino, jam baldaŭ denove aperos papera Pasporta Servo. Gratulon al la koncerna teamo!

Se temas pri negativaĵoj, plej zorgiga estas ne la malbonfarto de la revuo Esperanto, sed afero mute pli grava – apenaŭa realigo de la strategiaj planoj en UEA kaj en TEJO. Ambaŭ organizoj devus baldaŭ fini ilian realigadon, sed estas jam tute klara ke la rezultoj estos vere magraj. Ĉu temas pri neglekto de la strategiaj planoj aŭ ĉu pri malkapablo realigi ilin? Valorus ekkoni respondon al ĉi tiu demando.

Bela virtualo, sed lama realo en 2016

La respondoj repruvas, ke pozitivaj aferoj okazas plejparte en la virtuala Esperantujo. Sep el la 13 respondintoj elstarigis la rolon de la lingvoinstrua reteto Duolingo, al kies Esperanto-kurso por anglalingvanoj aldoniĝis kurso por hispanlingvanoj, kaj la sukcesan kampanjon por Amikumu. Ses voĉojn ricevis la renovigita retejo Lernu, kreita kun konsidero de la lingvaj trajtoj de Esperanto kaj kun klara ideo pri enmovadigo de la kursanoj.

Inter la nemultaj atingoj en la nevirtuala, reala mondo plej multajn (sed nur tri) voĉojn ricevis la agado de TEJO en Afriko, kaj inter la duvoĉaj atingoj estas la sukceso de la 101a UK en Nitro, la anglalingva libro Bridge of Words de Esther Schor, la aĉeto de la Voluntula Domo en Roterdamo, la akcepto de la nova Statuto de UEA kaj la agado de junaj esperantistoj.

Inter la fiaskoj la plej malhonoran lokon laŭmerite ricevis la malfruo de la revuo Esperanto (6 voĉoj), la ŝrumpon de la membraro de UEA kaj TEJO notis tri respondintoj, po du malvoĉojn ricevis la Afrika konflikto kaŭzita de du samnumeraj kontinentaj kongresoj, la fermo de Ipernity, kaj la malsukcesoj de la Estraro de UEA (al tio oni povas aldoni du-tri similtemajn, sed alivorte formulitajn malsukcesojn).

AlKo

Ĉi tiuj respondoj aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2017/02/2016

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri AlKo

La redaktulo de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Niaj atingoj kaj malsukcesoj en 2016

Respondi