Laboru kune kun UEA

La Estraro de UEA klopodante igi la asocion pli demokratia, lanĉas la Forumon de UEAhttp://forumo.esperanto.net/. Ĝi estas la oficiala kunlaborejo de UEA, kie ĉiu esperantisto havos oportunon labori proksime de la Estraro, kaj la Estraro havos oportunon koni novajn agadproponojn.

Por la estraranoj, komisiitoj kaj oficistoj de UEA estas tre malfacile akompani la diskutojn tra pluraj grupoj en la reto, kaj de tio rezultas manko de niaj respondoj kaj agoj.

La forumo ne celas anstataŭi diskutojn de la aliaj grupoj, fakte ni preferas, ke ili daŭre ekzistu, kaj ke la membroj diskutu pri diversaj temoj tie, sed ni provas krei manieron por ke post la maturiĝo de tiuj diskutoj oni afiŝu la konkludon, eĉ kun pluraj vidpunktoj, per resuma maniero en la koncerna rubriko de nia forumo. Tiel ni centros en unu sola loko gravajn informojn, kiuj estos ĉiam facile retroveblaj en ĝiaj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj.

En la forumo estos pluraj kategorioj, rubrikoj kaj subrubrikoj, do eblas facile organizi laŭteme, kaj ĝi funkcios ankaŭ kiel konserva loko, do ni certigos, ke neniu ideo perdiĝos kaj ke ĝi estos facile retrovebla. Cetere ni intencas plusendi la afiŝojn de la nova forumo al la koncerna respondeculo pri la temo diskutata, kio certe rezultigos praktikajn atingojn, aŭ almenaŭ kontentiganj respondojn.

Ni invitas vin viziti la supre menciitan adreson por konatiĝi kun la kunlaborejo. Jam estas kelkaj pretaj rubrikoj, kiuj atendas vian kunlaboron.

Ni sugestas ke vi komencu vian esploron per la kategorio [Legu ĉi tiun instruon unue] http://forumo.esperanto.net/index.php?board=33.0, kie vi ekscios kiel registriĝi kaj uzi la forumon.

Pluraj aliaj kategorioj kaj rubrikoj alvenos, laŭ nia bezono kaj laŭ via disponeblo kunlabori. Ni atendas vian partoprenon!

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2016, №665.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi