Kavaliro de scienco kaj de naturo

Арманд, Давид Львович. Путь теософа в стране Советов: Воспоминания. – Москва: Аграф, 2009. – 608 с.; 1000 экз. – (Серия «Символы времени»)

David Armand havis longan vivon plenan de neordinaraj turnoj, en kiu estis pasio al literatura kreado, propagando de Esperanto, elstaraj laboroj en teknika sfero, granda kontribuo al fizika geografio, studado de landpejzaĝo kaj de uzado de naturriĉaĵoj, popularigo de geografia kaj ekologia sciencoj, socia naturprotekta agado kaj multo alia. Ĉio ĉi estis paralela al la scienca agado de Armand, kiu postlasis grandan sciencan kaj literaturan heredaĵon – pli ol 760 publikaĵojn.

Vojo de teozofo en la lando de Sovetoj estas 600-paĝa memorlibro de Armand. La morto en 1975 haltigis lian plumon mezvoje de la vivpriskribo, kiam antaŭe en la verkoplano estis batalo por naturo. Li krute ŝanĝis sian profesion, iĝis doktoro de geografio, iniciatoro de la leĝo pri naturprotektado.

Lia praprapraavo Paul Armand estis bonstata kamparano en Normandio, kiu ekloĝis en Parizo fondinte ŝufarejon. Aventurema kaj komercema, li iris al Moskvo, ĉar li aŭdis, ke en Ruslando oni ege ŝatas francojn, kaj tiuj povas fari bonan karieron. Li mem vendis Bordozajn vinojn, lia filo iĝis Ruslanda civitano kaj bone sukcesis en komercado.

Ni revenu al nia heroo. David Armand naskiĝis en Moskvo en 1905. Interese, ke ĉiuj tri filoj de lia avo estis liberaluloj. En la familia bieno apud Moskvo la filoj de fabrikposedanto aktive okupiĝis pri kleriga kaj revolucia agado, ili eĉ instalis neleĝan presejon. Lia onklo edziĝis al Elizaveta Steffen, kiu kun la nomo Inessa Armand iĝis konata agantino de la bolŝevista partio kaj proksimulino de Lenin.

Armand

David Armand en 1926

Armand pasigis sian infanaĝon en Svislando, Francio kaj Italio, kie loĝis liaj gepatroj ekzilitaj el Ruslando pro partopreno en la eventoj de 1905. En 1913 la familio revenis al Ruslando. David finis eksperimentan lernejon-kolonion de la 2a grado (1924) en Puŝkin, samjare studentiĝis en la Moskva elektro-maŝinkonstrua instituto, kiun li finis en 1927.

Kiel teozofo Armand rifuzis servis en la Ruĝa Armeo kaj estis kondamnita al 18-monata mallibero. Unu epizodo el la prizona vivo estas ligita kun Esperanto (li studis ĝin kiel lernejano danke al Anna Ŝarapova), kiam okaze de la dekjara jubileo de la Oktobra revolucio en Moskvo estis multaj eksterlandanoj.

Oni gvidis ilin ĉien, kaj kiam ili esprimis deziron konatiĝi kun niaj prizonoj, oni kondukis ilin al korektdomo Sokolniĉeskij, kiu evidente estis konsiderata modela kaj malplej “impresanta”. Tial nin vizitis du ekskursoj: germanoj kaj svisoj. En ambaŭ ĉeestis esperantistoj, kaj mi plezure plian fojon konvinkiĝis pri la utilo kaj praktika uzeblo de Esperanto. Mi parolis kun la gastoj ĝissate, kaj certe rakontis pri la persekutoj de armerifuzantoj en RSFSR. Esperantistoj tradukis miajn vortojn al siaj kamaradoj. Gastoj estis mirigitaj, ĉar oni kredigis al ili, ke en nia lando oni liberigas ĉiujn, kiuj rezignas de la armea servo pro siaj konvinkoj. Ili, siavice, mirigis min per rakonto, ke en Vieno nun tute leĝe okazas kongreso de militrifuzantoj el diversaj landoj, kaj neniu metas ilin post kradon, kaj ke en multaj ŝtatoj anstataŭ la armea servo ekzistas peza nearmea laboro por homoj idee ne dezirantaj servi en armeo. <…>

Dum mia interparolo kun eksterlandanoj, estroj ĉie sekvantaj la ekskursantojn, staris kaj afable ridetis, videble fieraj pri sia klera arestito: “Jen ja, kia estas nia lando, eĉ kanajloj scipovas paroli germane!”

Post la liberiĝo Armand laboris en la uzino “Dinamo” kiel inĝeniero, supera konstruisto, ekde 1933 kiel fakestro. En 1936 li abrupte ŝanĝis sian profesion kaj aliĝis al koresponda fako de geografia fakultato. Ricevinte diplomon en 1940 li eklaboris en la Geografia Instituto de la Akademio de Sciencoj de USSR. Lia agado estis ĉefe direktita al racia uzado kaj protekto de naturo.

Revene al liaj rememoroj, mi tre ŝatis lian bonkoran priskribon de homoj tra la tuta verko. Jene karakterizis lin geografo kaj poeto Jurij Jefremov: “Lia granda trajto estis bono, toleremo, neprofitema honesto kaj optimismo. Tra ĉiuj obstakloj, ĉagrenoj kaj malaltigaj koeficientoj li iris kun hela animo ne farante malbonon”.

Halina Gorecka

La libro estas legebla en la retejo http://www.e-reading.club/book.php?book=1032018 kaj tie elŝutebla laŭ pluraj prezentoformoj, interalie, epub kaj html.

David Armand pri eklerno de Esperanto

Esperantismon ni alproprigis tuj kaj senrezerve. La internacilingva ideo ŝajnis al ni tiel klara, ke ni senhezite eklernis ĝin. Tentis nin ankaŭ la facileco de la lingvo. <…> Krome ni havas ruzan celon lerni kriptan paroladon, kiun la aĝuloj ne komprenus<…>

Kiam en la kolonio mi eklernis la francan <…> tio tute ne malvarmigis mian entuziasmon pri Esperanto. Mi rezonis jene: la verkojn de Maupassant oni prefere legu france, sed ne eblas legi la originalojn de ĉiuj diverslingvaj aŭtoroj. Do estus plej bone formi imagon pri ili per Esperantaj tradukoj. Krome estas granda sfero de la lingvouzado ne postulanta specialan beletrecon: scienco, tekniko, diplomatio. Pri la franca mi okupiĝis, kiam mi bonŝance malsanis, dum 6-8 horoj tage. Por Esperanto mi povis trovi nur ĉiuhorajn dekminutajn paŭzojn. Kaj do? Dum la somero mi ellernis Esperanton, kaj la francan mi ĝis nun posedas malbone.

Speciale varmigis nian entuziasmon jena okazo. Al Anna Nikolajevna [Ŝarapova] venis kiel gasto ŝia lerninto Vasilij Jeroŝenko, kiu antaŭe multajn jarojn loĝis eksterlande en orientaj landoj. Li, blinda verkisto, sole, sen akompananto traveturis duonon de l’ mondo. Anstataŭ akompananto por li servis Esperanto. Li longe vivis en Anglio, Japanio, Tajlando, Birmo, Hindio, Ĉinio. Esperantistoj renkontis kaj gastigis lin, rakontis pri sia lando, konatigis kun interesaj homoj, iĝis liaj plej proksimaj amikoj kaj helpantoj. Ĉie li partoprenis en revolucia movado, laboris pri organizado de instruado al blinduloj, instruis Esperanton. Post nia revolucio oni arestis lin en kelkaj kapitalismaj landoj kaj ekzilis lin kiel bolŝeviston. Dum vesperoj li rakontis al ni sian mirindan vivon kaj finis la rakonton per jenaj vortoj:

“Mi, blindulo, helpe de Esperanto sciis kaj vidis en foraj landoj pli multe ol malblindaj turistoj, kiuj gapas ĉiuflanken, sed komprenas nenion”.

El paĝoj 195-197.

Ĝi estas recenzo el la decembta kajero de La Ondo de Esperanto (2016).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2016, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/01/recenzo-71

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi