Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperas en papera formo, sed nur elektronike. Post la apero de la plene elektronika januara kajero de La Ondo la redakcio de Libera Folio petis al Aleksander Korĵenkov, kiu dum 25 jaroj redaktas La Ondon, rakonti, kial la papera eldono ne plu aperos.
La intervjuo, kiu aperis la 9an de januaro, estas legebla en Libera Folio
http://www.liberafolio.org/2017/01/09/la-ondo-de-esperanto-forlasos-paperon/
La januara provnumero de La Ondo de Esperanto (“pdf” kaj “ePub”) estas libere elŝutebla en la retejo de La Ondo / Sezonoj
http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php