Redakcie

La Ondo de EsperantoĈi tie estas la teksto de la redakcia artikolo el la januara kajero de La Ondo de Esperanto. La tuta revuo estas senpage elŝutebla en nia retejo:
http://esperanto-ondo.ru/Libroj/Libroj.php

Post la somera anonco pri la transiro de La Ondo al elektronika eldonado atingis nin multaj opinioj, iujn el ili vi povis legi en nia gazeto. La reagoj variis laŭ la legantoj. Jam ĉirkaŭ 30% de nia abonantaro en la lastaj jaroj elektas la elektronikan version, kaj ili plu abonas ĝin sendepende de la papera eldono. En la alia poluso estas dekoj da ŝatantoj de paperaj presaĵoj, kiuj preferas legi ilin kaj ne interesiĝas pri bitgazetoj kaj bitlibroj. Inter ĉi tiuj polusoj estas pli ol duono de la abonantoj, kiuj ĝis nun, malgraŭ scioj pri la elektronika versio, preferis aboni la tradician.

Speciale por ĉi tiu granda grupo ni publikigis la januaran numeron en la reto tute senpage, por ke oni vidu, ke bitgazeto, malgraŭ la neeblo palpi kaj flari ĝin, havas objektivajn avantaĝojn. Ni listigu almenaŭ kelkajn.

  1. Bitgazeto estas rapida pro nebezono de presado, faldado, tranĉado, transportado al poŝto, poŝta sendado kaj liverado surloka.
  2. Bitgazeto estas malpli kosta pro la menciita manko de la presado kaj ekspedo. Finfine, kiel skribas unu el niaj legantoj, ni ĉesu riĉigi la poŝton per abonkotizoj de esperantistoj.
  3. Bitgazeto ebligas aperigi longajn tekstojn (vidu la seppaĝan artikolon de Humphrey Tonkin), kiuj antaŭe tropezigus papergazeton.
  4. Bitgazeto estas lokŝpara, ĝi ne bezonas fizikan lokon sur breto; ĝi ankaŭ estas pli ekologia kaj do arbarprotekta.

La listo daŭrigeblas (ekzemple, nin agrable surprizis, ke ni ne devas trostreĉi la okulojn, ja nia legilo ebligas per unu klavopremo pligrandigi la literojn), sed ni haltu. Ni komprenas, ke biteldonaĵoj neniam plene forpuŝos la paperajn – pensu pri mirinde belaj albumoj kaj aliaj majstroverkoj de presarto, sed paperaj informiloj de etaj komunumoj jam malaperas; ili plu malaperos, kaj ni, esperantistoj, kuraĝe frontu la defiojn de l’ nuntempo.

Tri kromrimarkoj. Unue, ni skribas nenion pri la legado de bitgazeto, ĉar, se vi uzas komputilon vi verŝajne jam legis pdf-eldonaĵojn, kaj por la uzantoj de librolegiloj kaj saĝtelefonoj ne estas problemo legi ePubajn bitlibrojn. Due, ni rezistis la tenton kaj elektis plu fari la gazeton klasike, nigro-sur-blanke, sen tro da koloraj fonoj kaj ekzotaj tiparoj – ja plej gravas la oportuneco de la legado. Trie, la nuna turnopunkto estas oportuna momento por fari kelkajn ŝanĝojn enhavajn. Ekzemple, vi ne plu trovos en La Ondo de Esperanto monatan kalendaron, komentariojn de niaj kolumnistoj kaj la rubrikon Nia Trezoro. Ni ja atentos jubileojn, movadajn problemojn kaj publikigos klerigajn tekstojn, sed ne nepre ĉiunumere.

Viaj opinioj pri la unua “nova” Ondo kaj viaj ideoj pri la estonteco estas atendataj – ni faras la gazeton ne por ni, sed por vi, kaj do ĉiuj viaj reagoj estos atente legataj. Ni scivolas ankaŭ pri la opinioj de tiuj (ekzemple, duolinganoj), kiuj ĝis nun neniam legis la paperan Ondon, kaj konatiĝas kun nia gazeto tra ĝia elektronika versio.

Bonan Novan Jaron kun la nova Ondo!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu teksto aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/01/ondo-17

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi