Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge denove ĉe NASK

NASKNASK (Nord-Amerika Somera Kursaro) revenos al Universitato William Peace en Raleigh, Norda Karolino, jam la kvaran fojon. NASK estas la plej longdaŭra Esperanto-kursaro en Norda Ameriko, kaj ĝi estas unu el la plej gravaj aktivaĵoj subtenataj de ESF. NASK estas unika kleriga evento, kiu altiras lernantojn de ĉiuj lingvoniveloj kaj renomajn Esperanto-instruistojn el la tuta mondo.

Du elstaraj instruistoj akceptis la inviton partopreni: Katalin Kováts (Hungario / Nederlando) kaj Sylvain Lelarge (Francio / Nederlando). La geedza paro jam de 15 jaroj kun granda sukceso gvidas la paroligajn kursojn dum UK, kaj diversajn lingvajn programojn dum Esperanto-aranĝoj. Katalin Kováts estas la redaktorino de Edukado.net, membro de la Akademio de Esperanto, kaj ofta gastinstruisto ĉe NASK. Ŝi instruos en la Supera Nivelo. Sylvain Lelarge estas profesia instruisto pri la franca lingvo, kaj li gvidos la meznivelan kurson – tio estos jam lia dua sperto kiel NASK-instruisto. Lee Miller (Usono), profesia interpretisto kaj unu el organizantoj de NASK, instruos en la Post-Baza nivelo.

Tuj antaŭ NASK samloke okazos la Landa Kongreso de Esperanto-USA, tiel ke oni povu veni por la Kongreso kaj resti por NASK. La kongresaj datoj estos 30a de junio ĝis la 3a de julio 2017. Studantoj por NASK alvenos la 4an de julio kaj foriros la 13an; lecionoj okazos inter la 5a kaj la 12a de julio. Vespere de la alventago, studantoj povos spekti la piroteknikaĵojn en la urbcentro. (La Universitato William Peace estas je la promendistanco de la urbocentro, kaj la piroteknikaĵoj estos videblaj de la kampuso.)

Dum la ok tagoj de instruado, lecionoj okazos matene, sed estos ankaŭ diversaj aliaj aktivaĵoj kaj programoj posttagmeze kaj vespere: prezentaĵoj, esplorado de la belaj muzeoj, butikoj kaj restoracioj de la urbo, ĉio en la piedira distanco de la kampuso. La baza kosto por 8-taga NASK estas $790 ($840 post la 1a de marto), kiu inkluzivas loĝadon, manĝadon, kaj instruadon. Estas aliaj eblecoj por lokanoj, kiuj ne loĝos ĉe la universitato. Petu la registrilon ĉe eddyellen@aol.com aŭ vizitu la retejon: nask.esperanto-usa.org/venonta.

ESF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi