Donaco por Kristnasko: Mesio de Händel en Esperanto

La oratorio Mesio de Friedrich Händel estis prezentita en Esperanto la 29an de marto en 1987 fare de la fama 100-membra neesperantista koruso de Centra Ensemblo de KISZ.

La koncerto estis parto de la neesperantista projekto “Budapeŝta Printempa Festivalo”, kies direktoro Lengyel Márton estis esperantisto. La koncerto mem okazis en unu el la plej elegantaj urbocentraj koncertejoj Vigadó en Budapeŝto, kie la spektejo estis plenŝtopita de esperantistoj. Szilvási László prizorgis la sonregistradon de la koncerto, kiu estis eldonita tiam de lia entrepreno Lingvo-Studio en muzika sonkasedo kiel historia dokumento de nia esperantista kultur-historio.

La sonkasedo jam de multaj jaroj ne plu estas aĉetebla. Ĉi jare la eldonejo decidis liberigi la sondosierojn en la originala kvalito por libera uzo – do ili staras nun je via ĝuo kiel senpaga Kristnaska donaco de la eldonejo.

Aŭskultu la koncerton ĉe: http://www.eventoj.hu/mesio/

Pri la projekto “Mesio” Roberto Poort kompilis apartan retpaĝon ĉe lia Aŭd-Vida Studio.

Fonto: Ret-Info / Lingvo-Studio, L.S./

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi