La oka novjara junulara semajno

Foto de Ivo Miesen

Grupfoto de Ivo Miesen

La novjara JES (Junulara Esperanto-Semajno, http://jes.pej.pl/2016/) okazis jam la okan fojon, ĉi-foje en agrabla pitoreska “arbara hejmo” Waldheim (junulara ripozejo) apud lago en nordokcidenta Germanujo.

Samkiel antaŭ jaro en la hungaria JES en Eger, ĉirkaŭ 150 partoprenantoj venis kaj ĝuis la semajnon. La ejo ofertis kabanojn kaj ĉambrojn en domoj. Krome samloke estis manĝoservo, programejoj, koncertejo, drinkejo, ktp, do ĉio estis sufiĉe konvene surloke.

La arbara ripozejo situas laŭdire unu horon for piede de la apuda stacidoma urbeto Nortorf, kaj busoj inter Nortorf kaj Waldheim maloftis. Bonŝance la afablaj organizantoj aranĝis veturojn de la stacidomo por ĵusalvenintoj laŭ telefonpeto. Malkiel en antaŭaj JESoj, mi do ne vere esploris la urbon mem, sed restis kontente surloke la tutan tempon!

La manĝoservo estis bona, kun bufedo tri fojojn tage, kaj multaj JESanoj ĝuis kune prepari la grandiozan bongustan silvestran festenon. Jen interesa statistiko: la unuan fojon estis malpli multaj mendoj por vianda manĝoservo ol por nevianda! La kvanto da vegetaranoj kaj veganoj en JES kaj similaj eventoj kreskadas.

Pluraj bonegaj koncertoj okazis de popularaj kaj diversstilaj muzikistoj. Kimo akordione gvidis tradician interkonan vesperon, kantigante homojn kaj gvidante viglan tradician dancadon kun posta vera koncerto. La sekvan vesperon inicialoj dc prezentis sian iom kosman elektronikan muzikon, inkluzive de sia nova albumo La granda aventuro. La 1an de januaro laŭ sia tradicio ĴeLe alterne trankvile kaj vigle malfrunokte koncertis kun diversaj akustikaj instrumentoj (piano, violono, ukulelo, ktp) al sidanta publiko en la manĝejo, post la furora danciga koncerto de La Perdita Generacio en la koncertejo. La 2an okazis regea koncerto de Jonny M, kun multaj novaj kantoj (foje amuzaj, foje kortuŝaj) de la nova albumo Kreaktiva. Gunnar Fischer estris la tradician diskejan silvestran balon.

<…>

<…>

<…>

Russ Williams

Ĝi estas komenco de la artikolo de Russ Williams, publikigita en la februara numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi