Reklamkosto: 80 eŭroj por 96 mil personoj kaj 2300 klakoj

Antaŭ kelkaj tagoj finiĝis la vica fejsbuka reklamkampanjo pri Esperanto en Hungario. Ĝi havas malgrandan fakan specifaĵon, do mi decidis kundividi la informojn pri la projekto.

Ĉi-foje ni aperigis ne propran reklam-tekston, sed decidis subteni eksteran artikolon. Okazis, ke – responde al legantletero – iu prestiĝa porstudenta ret-portalo aperigis mallongan artikolon, kiu klarigas, ke lingvoekzameno pri Esperanto estas uzebla ĉe la universitata enira ekzameno, kaj valoras krompoentojn tute same kiel la aliaj lingvoj.

Ni decidis kundividi kaj fari pagitan reklamon por tiu ĉi artikolo, kiu aperas en la novaĵmuro de la FB-legantoj, pro la jenaj konsideroj

— La titolo kaj la artikolo atribuas pozitivan valoron al Esperanto.

— Jam mem la okulfrapa ĉeftitolo estis tre pozitiva: “Ekzameno pri Esperanto estas akceptata ĉe la universtato!” – do estas granda utilo por ni, se membroj de fejsbuko legas nur la titolon, eĉ se ili ne klakas sur ĝin. La vorto “Esperanto” eĉ tiel eniras onian cerbon – kaj nun eĉ kun pozitiva asociado…!

— Vidigo, reklamado de ekstera artikolo plialtigas la efikecon de la reklamado, tiel ni evitas memlaŭdadon.

Ĉe la kundivido kaj pagita elstarigo de la artikolo — kun ripeto de la ĉeftitolo — ni aldonis nur 1-frazan komenton: “Pliaj informoj pri la lingvo Esperanto, pri kursoj kaj ekzamenoj estas estas

troveblaj ĉe www.eszperanto.hu”. Por la kampanjo ni difinis la sumon de 25.000 forintoj, t. e. 80 eŭroj.

La rezulto estis surpriza por mi, preskaŭ duoble pli efika, ol niaj aliaj tradiciaj reklamtekstoj.

— La reklamkampanjo daŭris 14 tagojn, kaj ĝi aperis ĉe la mesaĝmuro de 96.368 personoj. Do proksimume tiom da personoj povis legi almenaŭ la ĉeftitolon – kaj tio estis la ĉefa celo. (Konsciu, ke Hungario estas tre malgranda lando.)

— Tiuj aperoj rezultis 2529 aktivadon, t. e tiom da personoj reagis iel al la artikolo (klakis, ŝatis, alparolis, kundividis ktp.)

2299 personoj klakis sur la bildon, do tiom da personoj legis la artikolon. 105 el ili eĉ vizitis la portalon eszperanto.hu, 29 ŝatklakis nian fejsbukan paĝon, kaj 98 ŝatklakis la mesaĝon mem.

— La artikolo estis aperigita entute por 100.196 personoj, la 4 milan diferencon kaŭzas la natura (nepagita) legado. La artikolo estis kundividita 27 foje, kaj estis 6 alparoloj.

Resume: pli ol 100.000 aperoj, 2300 konkretaj klakoj kaj legoj, resp. 2500 konkreta aktivado. Mi estas tre kontenta, ĉar tio signifas malpli ol 10-forintan CPC-valoron (0.031 eŭroj por unu klako).

Tiu ĉi kampanjo ne celis varbadon de homoj al Esperanto-kursoj, ĝis tasko estis informi pri ekzisto de Esperanto, elformi pri ĝi pozitivan bildon, do prepari la grundon por posta varbado.
— Porinforme: Esperanto-kurso por 1 persono kostas 300-350 eŭrojn…

Tiun ĉi kampanjon ni realigis nome de Fondaĵo Esperanto en Budapeŝto, kiu havas nenian ligon al Hungaria Esperanto-Asocio.

Szilvási László

– Nia reklam-artikolo;

– La origina artikolo ĉe la portalo “Eduline”.

Fonto: Yahoo-grupo Landa Agado de UEA/TEJO/ILEI kaj IFEF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi