Ni realigu la unuan IJK en Afriko!

Afriko

Internacia Junulara Kongreso de TEJO estas aranĝo dum kiu, ofte por la unua fojo, renkontiĝas junaj esperantistoj de la tuta mondo. Oni havas eblecon konatiĝi, trejniĝi, interŝanĝi spertojn kaj ideojn pri junulara Esperanto-movado. Dum la IJK oni povas senti bonegan etoson – homoj venas tien por kune ĝui, labori, ekkoni unu la alian. Internacia Junulara Kongreso ne malofte estas tiu evento, kiu difinas, ke ni estos esperantistoj por la tuta vivo.

Por ke junaj aktivuloj en Afriko povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto- movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tian eblecon ili bedaŭrinde ne havas pro vizaj problemoj kaj financaj limigoj. Pro tio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) decidis veni kun sia ĉefa evento al Afriko kaj organizi interkapabligan projekton.

Por ebligi al afrikanoj partopreni en IJK, TEJO antaŭ kelkaj jaroj akceptis strategian decidon pri okazigo de sia kongreso en Afriko. Ĉi tiu plano realiĝos en 2017 – la kongreso okazos en Togolando. Restas do solvebla parto – kolekti financajn rimedojn por venigi aktivulojn de afrikaj landoj al la evento. Kaj pro tio kreiĝis subten-kampanjo!

La adreso de la kampanjo-paĝo:

https://www.generosity.com/community-fundraising/ni-realigu-la-unuan-ijk-n-en-afriko/

Por subtenantoj kaj sponsoroj ni pretigas diversajn donacojn.

Ĉi tiu teksto aperis en la februra kajero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/01/afriko-3

Ondo

Klaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi